Luke 23:55-24:2

Esperanto(i) 55 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. 56 Kaj ili reiris, kaj preparis aromajxojn kaj sxmirajxojn. Kaj sabate ili ripozis laux la ordono. 24 1 Kaj la unuan tagon de la semajno, cxe frua tagigxo, ili venis al la tombo, alportante la aromajxojn, kiujn ili preparis. 2 Kaj ili trovis la sxtonon derulita for de la tombo.