Luke 17:26-31

Esperanto(i) 26 Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo. 27 Oni mangxis, trinkis, edzigxis, edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis cxiujn. 28 Ankaux tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni mangxis, trinkis, acxetis, vendis, plantis, konstruis; 29 sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la cxielo kaj pereigis cxiujn; 30 tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkasxigxos. 31 Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havajxoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaux ne revenu.