Esperanto(i)
2 Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kasxita, kio ne estos sciata.
3 Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos auxdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj cxambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj.
4 Kaj mi diras al vi, miaj amikoj:Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu.
5 Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi:Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas auxtoritaton enjxeti en Gehenan; jes, mi diras al vi:Tiun timu.
6 CXu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj ecx unu el ili ne estas forgesita antaux Dio.
7 Sed ecx la haroj de via kapo estas cxiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol multaj paseroj.
8 Kaj mi diras al vi:CXiun, kiu konfesos min antaux la homoj, la Filo de homo ankaux konfesos antaux la angxeloj de Dio;
9 sed kiu malkonfesos min antaux la homoj, tiu estos malkonfesita antaux la angxeloj de Dio.