Leviticus 7:30-34

Esperanto(i) 30 propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustajxo li alportu; la brustajxon, por skui gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo. 31 Kaj la pastro bruligos la sebon sur la altaro, kaj la brustajxo estos por Aaron kaj por liaj filoj. 32 Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu kiel levoferon al la pastro. 33 Kiu el la Aaronidoj alportas la sangon de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra femuro kiel lia parto: 34 cxar la brustajxon-skuoferon kaj la femuron-levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan destinitajxon de la flanko de la Izraelidoj.