Leviticus 8

Esperanto(i) 1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Prenu Aaronon kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon kaj bovidon por pekofero kaj du virsxafojn kaj korbon da macoj. 3 Kaj la tutan komunumon kunvenigu cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno. 4 Kaj Moseo faris, kiel la Eternulo al li ordonis; kaj la komunumo kolektigxis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno. 5 Kaj Moseo diris al la komunumo:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis fari. 6 Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo. 7 Kaj li metis sur lin la hxitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per gxi la efodon sur li. 8 Kaj li metis sur lin la surbrustajxon, kaj sur la surbrustajxon la signojn de lumo kaj de justo. 9 Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antauxa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 10 Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj li sanktigis ilin. 11 Kaj li aspergis per tio la altaron sep fojojn, kaj li sanktesxmiris la altaron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon, por sanktigi ilin. 12 Kaj li versxis iom el la sankta oleo sur la kapon de Aaron, kaj li sxmiris lin, por sanktigi lin. 13 Kaj Moseo alvenigis la filojn de Aaron kaj vestis ilin per hxitonoj kaj zonis ilin per zonoj kaj alligis sur ili mitrojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 14 Kaj li alkondukis la propekan bovidon, kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la propeka bovido. 15 Kaj Moseo gxin bucxis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro cxirkauxe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro, kaj sanktigis cxi tiun, por pekliberigi gxin. 16 Kaj li prenis la tutan sebon, kiu estis sur la internajxoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaux renojn kaj ilian sebon, kaj Moseo bruligis tion sur la altaro. 17 Kaj la bovidon kaj gxian felon kaj gxian karnon kaj gxian malpurajxon li forbruligis per fajro ekster la tendaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 18 Kaj li alkondukis la virsxafon de brulofero; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virsxafo. 19 Kaj Moseo gxin bucxis, kaj aspergis per la sango la altaron cxirkauxe. 20 Kaj la virsxafon li dishakis en partojn, kaj Moseo ekbruligis la kapon kaj la partojn kaj la grason. 21 La internajxojn kaj la krurojn li lavis per akvo; kaj Moseo forbruligis la tutan sxafon sur la altaro; gxi estis brulofero por agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 22 Kaj li alkondukis la duan virsxafon, la virsxafon de konsekrado; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virsxafo. 23 Kaj li gxin bucxis, kaj Moseo prenis iom el gxia sango kaj metis sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 24 Kaj li alkondukis la filojn de Aaron, kaj Moseo metis iom el la sango sur la malsupran randon de ilia dekstra orelo kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj Moseo aspergis per la sango la altaron cxirkauxe. 25 Kaj li prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan sebon, kiu estis sur la internajxoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaux renojn kaj ilian sebon, kaj la dekstran femuron. 26 Kaj el la korbo da macoj, kiu estis antaux la Eternulo, li prenis unu macan kukon kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, kaj metis ilin sur la sebojn kaj sur la dekstran femuron. 27 Kaj li metis cxion cxi tion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj li skuis tion kiel skuoferon antaux la Eternulo. 28 Kaj Moseo prenis tion for de iliaj manoj kaj ekbruligis sur la altaro kune kun la brulofero:tio estis ofero de konsekrado, por agrabla odorajxo; gxi estis fajrofero al la Eternulo. 29 Kaj Moseo prenis la brustajxon kaj skuis gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo:de la sxafo de konsekrado gxi estis la destinita parto por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 30 Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li. 31 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj:Kuiru la viandon cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie mangxu gxin, kaj ankaux la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante:Aaron kaj liaj filoj gxin mangxu. 32 Kaj la restajxon el la viando kaj el la pano forbruligu per fajro. 33 Kaj for de la pordo de la tabernaklo de kunveno ne foriru dum sep tagoj, gxis la tago, en kiu finigxos la tempo de via konsekrado; cxar sep tagojn dauxros via konsekrado. 34 Kiel estis farite hodiaux, tiel la Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin. 35 Kaj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj vi observos la servadon al la Eternulo, por ke vi ne mortu; cxar tiel estas ordonite al mi. 36 Kaj Aaron kaj liaj filoj faris cxion, kion la Eternulo ordonis per Moseo.