Esperanto(i)
10 Sed tiuj insultas ja cxion, kion ili ne scias; sed kion ili per naturo komprenas, kiel la bestoj senprudentaj, en tio ili malvirtigxas.
11 Ve al ili! cxar ili iris sur la vojo de Kain, kaj forjxetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj pereis en la kontrauxdirado de Korahx.
12 Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin pasxtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; auxtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj;
13 sovagxaj marondoj, elsxauxmantaj siajn hontindajxojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.
14 Kaj al ili ankaux HXanohx, la sepa post Adam, profetis, dirante:Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,
15 por fari jugxon kontraux cxiuj, kaj por kondamni cxiujn malpiulojn pri cxiuj malpiajxoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri cxiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraux Li.
16 Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laux siaj voluptoj (dum ilia busxo parolas fanfaronajxojn) kaj favorantaj personojn pro profito.
17 Sed vi, amataj, memoru la dirojn antauxe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
18 nome, ke ili diris al vi:En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laux siaj propraj voluptoj malpiaj.
19 Tiuj estas la apartigantoj, lauxsentaj, ne havantaj la Spiriton.