Joshua 11:1-15

Esperanto(i) 1 Kiam tion auxdis Jabin, regxo de HXacor, li sendis al Jobab, regxo de Madon, kaj al la regxo de SXimron kaj al la regxo de Ahxsxaf, 2 kaj al la regxoj, kiuj logxis norde sur la monto, kaj sur la stepo sude de Kinerot, kaj sur la malaltajxo, kaj en Nafot-Dor apud la maro, 3 al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj HXetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la HXividoj sub HXermon en la lando Micpa. 4 Kaj eliris ili kaj ilia tuta militistaro kun ili, granda nombro da homoj, kiel la sablo sur la bordo de la maro, kaj tre multe da cxevaloj kaj cxaroj. 5 Kaj kunigxis cxiuj tiuj regxoj, kaj venis kaj starigis siajn tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali kontraux Izrael. 6 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin, cxar morgaux en cxi tiu tempo Mi transdonos ilin cxiujn mortigotajn al Izrael; iliajn cxevalojn vi lamigos, kaj iliajn cxarojn vi forbruligos per fajro. 7 Kaj eliris kontraux ilin Josuo kune kun cxiuj militistoj subite al la akvo Merom, kaj jxetis sin sur ilin. 8 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin gxis Granda Cidon kaj gxis Misrefot- Maim, kaj gxis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton. 9 Kaj Josuo agis kun ili tiel, kiel diris al li la Eternulo:iliajn cxevalojn li lamigis, kaj iliajn cxarojn li forbruligis per fajro. 10 Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis HXacoron, kaj gxian regxon li mortigis per glavo; cxar HXacor antauxe estis la cxefa el cxiuj tiuj regnoj. 11 Kaj ili mortigis per glavo cxion vivantan, kio estis en gxi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj HXacoron li forbruligis per fajro. 12 Kaj cxiujn urbojn de tiuj regxoj kaj cxiujn iliajn regxojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo. 13 Sed cxiujn urbojn, kiuj staris sur montetoj, la Izraelidoj ne forbruligis; nur HXacoron solan Josuo forbruligis. 14 Kaj la tutan akireblajxon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur cxiujn homojn ili mortigis per glavo, gxis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon. 15 Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.