Jonah 3:5-8

Esperanto(i) 5 La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili. 6 Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro. 7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon; 8 kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio, kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj: