Esperanto(i)
10 Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,
11 Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj levigxu savite.
12 Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.
13 Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; Kaj la decido de maliculoj farigxas senvalora.
14 En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.
15 Li savas kontraux glavo, Kontraux la busxo kaj mano de potenculo Li savas malricxulon.
16 Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian busxon.
17 Felicxa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malsxatu;
18 CXar Li vundas, sed ankaux bandagxas; Li batas, sed Liaj manoj ankaux resanigas.
19 En ses malfelicxoj Li vin savos; En la sepa ne tusxos vin la malbono.
20 En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo.
21 Kontraux la vipo de lango vi estos kasxita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam gxi venos.
22 Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;