Job 28:15-19

Esperanto(i) 15 Oni ne povas doni por gxi plej bonan oron, Oni ne pesas argxenton page por gxi. 16 Oni ne taksas gxin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro. 17 Ne valoregalas al gxi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas sxangxi gxin kontraux vazoj el pura oro. 18 Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de sagxo estas pli valora ol perloj. 19 Ne valoregalas al gxi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti gxia prezo.