Jeremiah 22:13-15

Esperanto(i) 13 Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn cxambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon; 14 kiu diras:Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn cxambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro. 15 CXu vi regxos per tio, ke vi cxirkauxis vin per cedrajxo? via patro ja ankaux mangxis kaj trinkis, sed li agis lauxjugxe kaj juste, kaj tiam estis al li bone.