Jeremiah 22

Esperanto(i) 1 Tiele diris la Eternulo:Iru en la domon de la regxo de Judujo, kaj diru tie jenon: 2 diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra cxi tiuj pordegoj. 3 Tiele diras la Eternulo:Faru jugxon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aux vidvinon, kaj sangon senkulpan ne versxu sur cxi tiu loko. 4 CXar se vi plenumos cxi tiun diron, tiam tra la pordegoj de cxi tiu domo irados regxoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur cxaroj kaj sur cxevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo. 5 Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam-Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo-cxi tiu domo farigxos ruino. 6 CXar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la regxo de Judujo:Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne logxataj. 7 Mi starigos kontraux vi ekstermantojn, cxiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj jxetos en fajron. 8 Kaj multe da nacioj preterpasos cxi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu granda urbo? 9 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorklinigxis al aliaj dioj kaj servis al ili. 10 Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, cxar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskigxo. 11 CXar tiele diras la Eternulo pri SXalum, filo de Josxija, regxo de Judujo, kiu regxis post sia patro Josxija kaj foriris de cxi tiu loko:Li ne plu revenos cxi tien; 12 sed sur la loko, kien oni translogxigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj cxi tiun landon li ne plu vidos. 13 Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn cxambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon; 14 kiu diras:Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn cxambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro. 15 CXu vi regxos per tio, ke vi cxirkauxis vin per cedrajxo? via patro ja ankaux mangxis kaj trinkis, sed li agis lauxjugxe kaj juste, kaj tiam estis al li bone. 16 Li jugxadis la aferojn de premito kaj malricxulo, kaj tiam estis bone. CXu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo. 17 Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, versxadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado. 18 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:Oni ne lamentos pri li:Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li:Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo! 19 Per enterigo de azeno li estos enterigita:oni trenos lin kaj jxetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem. 20 Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Basxan lauxtigu vian vocxon, kaj kriu de Abarim; cxar disbatitaj estas cxiuj viaj amantoj. 21 Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraux en bona stato, sed vi diris:Mi ne volas auxskulti. Tia estis via konduto detempe de via juneco, ke vi ne auxskultis Mian vocxon. 22 CXiujn viajn pasxtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro cxiuj viaj malbonagoj. 23 Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino! 24 Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, se Konja, filo de Jehojakim, regxo de Judujo, ecx estus sigelringo sur Mia dekstra mano, ecx de tie Mi vin desxirus. 25 Kaj Mi transdonos vin en la manon de tiuj, kiuj celas vian morton, kaj en la manon de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj en la manon de la HXaldeoj. 26 Kaj Mi jxetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne naskigxis; kaj tie vi mortos. 27 Sed en la landon, kien ili tre dezirus reveni, tien ili ne revenos. 28 CXu cxi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpusxita? cxu li estas vazo neamata? kial ili estas forjxetitaj, li kaj lia idaro, jxetitaj en landon, kiun ili ne konis? 29 Ho tero, tero, tero! auxskultu la vorton de la Eternulo! 30 Tiele diras la Eternulo:Enskribu cxi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; cxar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aux regos iam en Judujo.