Esperanto(i)
4 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraux la regxo de Babel, kaj kontraux la HXaldeoj, kiuj siegxas vin ekstere de la murego, kaj Mi kolektos ilin meze de cxi tiu urbo.
5 Kaj Mi batalos kontraux vi per mano etendita kaj per forta brako, en kolero, furiozo, kaj granda indigno.
6 Kaj Mi frapos la logxantojn de cxi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili mortos.
7 Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en cxi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.