Esperanto(i)
8 per tio la Sankta Spirito montras, ke la vojo en la sanktejon ankoraux ne estas elmontrita, dum la unua tabernaklo ankoraux staras;
9 kio estas parabolo por la nuna tempo; laux kio estas oferataj donacoj kaj oferoj, kiuj ne povas laux la konscienco perfektigi la adoranton,
10 nur altrudate (kun mangxajxoj kaj trinkajxoj kaj diversaj lavadoj kaj karnaj purigadoj) gxis tempo de reformo.
11 Sed Kristo, aperinte kiel cxefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el cxi tiu kreo,
12 nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por cxiam en la sanktejon, atinginte eternan elacxeton.
13 CXar se la sango de kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, sxprucigite sur malpurulojn, sanktigas gxis la purigado de la karno:
14 kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?
15 Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elacxeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredajxo.
16 CXar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto.