Hebrews 11:32-12:2

Esperanto(i) 32 Kaj kion mi diru plu? cxar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj SXimsxon kaj Jiftahx kaj David kaj Samuel kaj la profetoj; 33 kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la busxojn de leonoj, 34 estingis la forton de fajro, forsavigxis de la trancxrando de glavo, el malforteco refortigxis, farigxis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj. 35 Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan relevigxon; 36 kaj aliaj elprovigxis per mokado kaj skurgxado kaj ankaux de katenoj kaj malliberigxo; 37 ili estis sxtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili cxirkauxvagis en sxafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate 38 (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kasxejoj de la tero. 39 Kaj cxiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson, 40 cxar Dio antauxvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj. 12 1 Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan, 2 direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio.