Genesis 39:7-23

Esperanto(i) 7 Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro jxetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kusxigxu kun mi. 8 Sed li rifuzis, kaj li diris al la edzino de sia sinjoro: Jen, mia sinjoro kontrolas cxe mi nenion en la domo, kaj cxion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn; 9 neniu en cxi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, cxar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros cxi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaux Dio? 10 Dum sxi paroladis al Jozef cxiutage kaj li ne volis obei sxin kaj kusxigxi kun sxi kaj esti kun sxi, 11 okazis unu tagon, ke li venis en la domon, por fari sian laboron, kaj neniu el la domanoj estis en la domo; 12 tiam sxi kaptis lin je lia vesto, dirante: Kusxigxu kun mi. Sed li lasis sian veston en sxiaj manoj kaj forkuris for el la domo. 13 Kaj kiam sxi vidis, ke li lasis sian veston en sxia mano kaj forkuris el la domo, 14 sxi vokis siajn domanojn, kaj diris al ili: Rigardu, li venigis al ni Hebreon, por moki nin; cxi tiu venis al mi, por kusxigxi kun mi; sed mi ekkriis per lauxta vocxo; 15 kaj kiam li auxdis, ke mi ekkriis per lauxta vocxo, li lasis sian veston cxe mi kaj forkuris for el la domo. 16 Kaj sxi kusxigis lian veston apud si, gxis lia sinjoro venis en sian domon. 17 Kaj sxi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi; 18 sed kiam mi lauxte ekkriis, li lasis sian veston cxe mi kaj elkuris el la domo. 19 Kiam lia sinjoro auxdis la vortojn de sia edzino, kiujn sxi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo-tiam li forte ekkoleris. 20 Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la regxo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo. 21 Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo. 22 Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef cxiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj cxio, kion ili tie faris, estis farata sub lia kontrolo. 23 La estro de la malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, cxar la Eternulo estis kun li; kaj cxion, kion li faris, la Eternulo sukcesigis.