Esperanto(i)
1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas.
2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso),
3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.
4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.