Ephesians 2:13-22

Esperanto(i) 13 Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimigxis en la sango de Kristo. 14 CXar nia paco estas li, kiu unuigis ambaux kaj rompis la intermuron de disigo, 15 en sia karno neniiginte la malamon, la legxon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon; 16 kaj por kunakordigi ambaux en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon; 17 kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj; 18 cxar per li ni ambaux havas en unu Spirito alkondukon al la Patro. 19 Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj paslogxantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio, 20 konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo mem; 21 en kiu cxiu aparta konstruajxo, bone kunigita, kreske farigxas sankta templo en Kristo; 22 en kiu vi ankaux estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.