Esperanto(i)
1 Se estos disputo inter homoj, ili venu al la jugxo, kaj oni jugxu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu.
2 Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la jugxisto ordonu kusxigi lin kaj bati lin antaux li laux la grado de lia kulpeco, laux kalkulo.
3 Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaux viaj okuloj.