Deuteronomy 12:20-23

Esperanto(i) 20 Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros:Mi mangxos viandon-cxar via animo ekdeziros mangxi viandon:tiam laux la tuta deziro de via animo mangxu viandon. 21 Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam bucxu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj mangxu en viaj urboj laux la tuta deziro de via animo. 22 Sed mangxu tion tiel, kiel oni mangxas gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion mangxi. 23 Nur detenu vin, ke vi ne mangxu la sangon; cxar la sango estas la animo, kaj vi ne devas mangxi la animon kun la viando;