Deuteronomy 10:2-4

Esperanto(i) 2 Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antauxaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en la keston. 3 Tiam mi faris keston el akacia ligno, kaj mi skulptis du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj mi iris sur la monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj. 4 Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antauxe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi.