Colossians 1:25-29

Esperanto(i) 25 kies diakono mi farigxis laux la arangxo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio, 26 la misteron, kiu estas kasxita for de la mondagxoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj, 27 al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la ricxeco de la gloro de cxi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro; 28 kaj kiun ni anoncas, admonante cxiun homon kaj instruante cxiun homon en cxia sagxo, por ke ni starigu cxiun homon perfekta en Kristo Jesuo; 29 por tiu celo mi ankaux laboras, klopodante laux lia energio, kiu energias en mi kun potenco.