Esperanto(i)
3 Tial ili restis longan tempon tie, sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj farigxu per iliaj manoj.
4 Sed la logxantaro de la urbo dividigxis; unuj estis kun la Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj.
5 Kaj kiam farigxis atenco de la nacianoj kaj ankaux de la Judoj kun iliaj regantoj, por ataki kaj sxtonmortigi ilin,
6 sciigxinte pri gxi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio-Listran kaj Derben kaj la cxirkauxajxon;
7 kaj tie ili proklamis la evangelion.
8 Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris.
9 Li auxdis Pauxlon paroli; kaj cxi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili havas fidon por esti sanigita,
10 diris per lauxta vocxo:Starigxu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte levigxis kaj piediris.
11 Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Pauxlo faris, levis sian vocxon, kaj diris en la Likaonia lingvo:La dioj en homa formo malsupreniris al ni.