Esperanto(i)
3 Tiam Joab diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la regxo deziras tiun aferon?
4 Sed la vorto de la regxo superfortis Joabon kaj la militestrojn; tial Joab kaj la militestroj foriris de la regxo, por kalkuli la popolon Izraelan.
5 Ili transiris Jordanon, kaj starigis siajn tendojn en Aroer, dekstre de la urbo, kiu estas meze de la valo Gad, antaux Jazer;
6 kaj ili venis en Gileadon kaj en la landon Tahxtim-HXodsxi; poste ili venis en Dan-Jaanon kaj en la cxirkauxajxon de Cidon.
7 Ili venis al la fortikajxo de Tiro, kaj en cxiujn urbojn de la HXividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en la sudon de Judujo al Beer-SXeba.
8 Ili trapasis la tutan landon, kaj venis Jerusalemon post naux monatoj kaj dudek tagoj.