Esperanto(i)
20 Tiam Absxalom diris al Ahxitofel:Konsiligxu inter vi, kion ni devas fari.
21 Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam cxiuj Izraelidoj auxdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortigxos la manoj de cxiuj, kiuj estas kun vi.
22 Tiam oni starigis por Absxalom tendon sur la tegmento, kaj Absxalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj.
23 La konsiloj de Ahxitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis cxiuj konsiloj de Ahxitofel, kiel por David, tiel ankaux por Absxalom.
17 1 Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi levigxos kaj postkuros Davidon en la nokto.
2 Mi atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj; mi teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li; tiam mi mortigos la regxon solan.
3 Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos cxiuj, krom tiu, kiun vi sercxas, tiam al la tuta popolo farigxos paco.
4 Kaj la afero placxis al Absxalom kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael.