2 Peter 1:3-10

Esperanto(i) 3 pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto; 4 per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn; por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo, forsavigxinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo. 5 Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion; 6 kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon; 7 kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon. 8 CXar tiuj ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 9 CXar tiu, al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antauxaj pekoj. 10 Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; cxar farante tion, vi neniam falpusxigxos;