2 Peter 1

Esperanto(i) 1 Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo: 2 Graco al vi kaj paco pligrandigxu en sciado pri Dio, kaj pri Jesuo, nia Sinjoro; 3 pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto; 4 per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn; por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo, forsavigxinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo. 5 Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion; 6 kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon; 7 kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon. 8 CXar tiuj ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 9 CXar tiu, al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antauxaj pekoj. 10 Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; cxar farante tion, vi neniam falpusxigxos; 11 cxar tiel al vi estos ricxe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. 12 Pro tio mi cxiam estos preta rememorigi vin pri tiuj aferoj, kvankam vi ilin scias kaj estas fortigitaj en la cxeestanta vero. 13 Kaj mi opinias konvena, dum mi estas en cxi tiu tabernaklo, vigligi vin per rememorigo; 14 sciante, ke baldaux estos la demeto de mia tabernaklo, gxuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi. 15 Kaj mi diligente penos, ke post mia foriro vi povu konstante rememori tion. 16 CXar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston. 17 CXar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; 18 kaj tiun vocxon, alportitan el la cxielo, ni mem auxdis, kunestante kun li sur la sankta monto. 19 Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaux lampon lumantan en malhela loko, gxis ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos en viaj koroj; 20 antaux cxio sciante, ke neniu profetajxo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon. 21 CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.