Esperanto(i)
2 Tiam David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kaj frapu tiujn Filisxtojn? Kaj la Eternulo diris al David:Iru kaj frapu la Filisxtojn, kaj savu Keilan.
3 Sed la viroj de David diris al li:Jen cxi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la tacxmentoj de la Filisxtoj?
4 Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante:Levigxu, iru al Keila, cxar Mi transdonos la Filisxtojn en viajn manojn.
5 Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraux la Filisxtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la logxantojn de Keila.
6 Kiam Ebjatar, filo de Ahximelehx, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon.
7 Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris:Dio transdonis lin en mian manon, cxar li estas ensxlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn.
8 Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por siegxi Davidon kaj liajn virojn.
9 Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraux li, li diris al la pastro Ebjatar:Donu la efodon.
10 Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo auxdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.
11 CXu transdonos min la logxantoj de Keila en lian manon? cxu venos cxi tien Saul, kiel auxdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris:Li venos.
12 Kaj David diris:CXu la logxantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris:Ili transdonos.
13 Tiam levigxis David kun siaj viroj, cxirkaux sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David forigxis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri.