Esperanto(i)
29 Kaj Dio donis al Salomono sagxon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo cxe la maro.
30 Kaj la sagxeco de Salomono estis pli granda, ol la sagxeco de cxiuj orientanoj kaj ol la tuta sagxeco de Egiptujo.
31 Kaj li estis pli sagxa, ol cxiuj homoj, pli ol Etan la Ezrahxido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Mahxol; kaj li estis fama inter cxiuj popoloj cxirkauxe.
32 Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.
33 Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, gxis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampajxoj kaj la fisxoj.
34 Kaj oni venadis el cxiuj popoloj, por auxskulti la sagxecon de Salomono, de cxiuj regxoj de la tero, kiuj auxdis pri lia sagxeco.