1 Kings 13:22-34

Esperanto(i) 22 sed vi reiris kaj mangxis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne mangxu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj. 23 Post kiam li mangxis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon, por la profeto, kiun li revenigis. 24 Kaj li iris, kaj sur la vojo renkontis lin leono kaj mortigis lin. Kaj lia kadavro kusxis jxetita sur la vojo, kaj la azeno staris apude, kaj la leono staris apud la kadavro. 25 Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu logxis la maljuna profeto. 26 Kiam tion auxdis la profeto, kiu revenigis lin de la vojo, li diris:Tio estas la homo de Dio, kiu malobeis la busxon de la Eternulo; la Eternulo transdonis lin al leono, kiu dissxiris kaj mortigis lin konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al li. 27 Kaj li diris al siaj filoj jene:Selu al mi la azenon. Kaj ili selis. 28 Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kusxantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne mangxis la kadavron kaj ne dissxiris la azenon. 29 Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis gxin sur la azenon kaj veturigis gxin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin. 30 Kaj li metis lian kadavron en sian tombon; kaj ili priploris lin:Ho ve, mia frato! 31 Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene:Kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn. 32 CXar plenumigxos la vorto, kiun li eldiris laux ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri cxiuj domoj de altajxoj, kiuj trovigxas en la urboj de Samario. 33 Post tiu okazintajxo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altajxoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li farigxu pastro de altajxoj. 34 Kaj cxi tio farigxis peko por la domo de Jerobeam, por pereo kaj ekstermigxo de sur la tero.