1 Chronicles 21:1-5

Esperanto(i) 1 Satano levigxis kontraux Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon. 2 Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la popolo:Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-SXeba gxis Dan, kaj raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron. 3 Joab diris:La Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili cxiuj, ho regxo, mia sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia sinjoro tion postulas? por kio tio farigxu kulpo sur Izrael? 4 Sed la vorto de la regxo superfortis Joabon; tial Joab iris, trairis la tutan Izraelidaron, kaj venis Jerusalemon. 5 Kaj Joab transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil povantaj eltiri glavon.