1 Chronicles 20

Esperanto(i) 1 Post paso de unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, Joab kondukis la militistaron kaj komencis ruinigi la landon de la Amonidoj, kaj li venis kaj eksiegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem. Kaj Joab venkobatis Raban kaj detruis gxin. 2 Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke gxi enhavas lauxpeze kikaron da oro, kaj estis en gxi multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe. 3 Kaj la popolon, kiu estis tie, li elirigis, kaj mortigis per segiloj, feraj drasxiloj, kaj hakiloj. Tiele David agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kun la tuta popolo revenis Jerusalemon. 4 Post tio komencigxis milito en Gezer, kontraux la Filisxtoj; tiam Sibhxaj, la HXusxaido, mortigis Sipajon, unu el la infanoj de la giganto. Kaj ili humiligxis. 5 Kaj denove estis milito kun la Filisxtoj; kaj Elhxanan, filo de Jair, mortigis Lahxmin, fraton de Goljat, la Gatano, cxe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto. 6 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto. 7 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David. 8 Tiuj naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la manoj de liaj servantoj.