Esperanto(i)
43 Jen estas la regxoj, kiuj regxis en la lando de Edom, antaux ol aperis regxo cxe la Izraelidoj:Bela, filo de Beor; la nomo de lia urbo estis Dinhaba.
44 Kaj Bela mortis, kaj anstataux li ekregxis Jobab, filo de Zerahx, el Bocra.
45 Kaj Joab mortis, kaj anstataux li ekregxis HXusxam, el la lando de la Temanidoj.
46 Kaj HXusxam mortis, kaj anstataux li ekregxis Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; la nomo de lia urbo estis Avit.
47 Kaj Hadad mortis, kaj anstataux li ekregxis Samla el Masreka.
48 Kaj Samla mortis, kaj anstataux li ekregxis SXaul el Rehxobot cxe la Rivero.
49 Kaj SXaul mortis, kaj anstataux li ekregxis Baal-HXanan, filo de Ahxbor.
50 Kaj Baal-HXanan mortis, kaj anstataux li ekregxis Hadad; la nomo de lia urbo estis Pai; la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab.