Leviticus 23:7-16

Esperanto(i) 7 En la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron. 8 Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron. 9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos gxian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto. 11 Kaj li skuos la garbon antaux la Eternulo, por ke vi akiru placxon; en la morgauxa tago post la festo la pastro gxin skuos. 12 Kaj vi pretigu en la tago, kiam estos skuata via garbo, sendifektan sxafidon jaragxan kiel bruloferon al la Eternulo. 13 Kaj kun gxi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odorajxon, kaj kun gxi, kiel versxoferon, kvaronon de hino da vino. 14 Kaj panon kaj rostitajn grajnojn kaj fresxajn grajnojn ne mangxu gxis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; gxi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj. 15 Kaj kalkulu al vi de post la morgauxa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn. 16 GXis la morgauxa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo.