Psalms 90 Cross References - Esperanto

1 Pregxo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni logxejo De generacio al generacio. 2 Antaux ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio. 3 Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras:Revenu, homidoj. 4 CXar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hierauxa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto. 5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel songxo; Matene ili renovigxas kiel herbo: 6 Matene gxi floras kaj gxermas, Vespere gxi dehakigxas kaj sekigxas. 7 Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniigxas. 8 Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo. 9 CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono. 10 La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj cxe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas. 11 Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon? 12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru sagxan koron. 13 Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn. 14 Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj gxojos en la dauxro de nia tuta vivo. 15 GXojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron. 16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj. 17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.

Exodus 33:14-19

14 Tiam Li diris:Mia vizagxo iros antauxe, kaj Mi donos al vi ripozon. 15 Kaj li diris al Li:Se Via vizagxo ne iros, tiam ne forkonduku nin de cxi tie. 16 Per kio do montrigxos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? cxu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingigxos de cxiu popolo, kiu estas sur la tero. 17 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankaux tion, kion vi diris, Mi faros; cxar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laux via nomo. 18 Kaj li diris:Volu montri al mi Vian gloron. 19 Kaj Li diris:Mi preterpasigos antaux vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaux vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.

Numbers 13:1-14

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el cxiu tribo de iliaj patroj sendu, cxiu estu eminentulo inter ili. 3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laux la ordono de la Eternulo; cxiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj. 4 Kaj jen estas iliaj nomoj:el la tribo de Ruben, SXamua, filo de Zakur; 5 el la tribo de Simeon, SXafat, filo de HXori; 6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune; 7 el la tribo de Isahxar, Jigal, filo de Jozef; 8 el la tribo de Efraim, Hosxea, filo de Nun; 9 el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu; 10 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi; 11 el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi; 12 el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali; 13 el la tribo de Asxer, Setur, filo de Mihxael; 14 el la tribo de Naftali, Nahxbi, filo de Vofsi;

Deuteronomy 33:1

1 Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaux sia morto.

Deuteronomy 33:27

27 La Dio antikva estas logxejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaux vi la malamikon, Kaj diris:Ekstermu.

1 Kings 13:1

1 Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laux ordono de la Eternulo en Bet- Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi.

Psalms 71:3

3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus cxiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; CXar Vi estas mia roko kaj mia fortikajxo.

Psalms 89:1

1 Instruo de Etan, la Ezrahxido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia busxo.

Psalms 91:1

1 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

Psalms 91:9

9 CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon.

Isaiah 8:14

14 Li estos sanktajxo kaj sxtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la logxantoj de Jerusalem.

Ezekiel 11:16

16 Tial diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disjxetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaux estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis.

John 6:56

56 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li.

1 Timothy 6:11

11 Sed vi, ho homo de Dio, forsavigxu de tiaj aferoj, kaj sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon.

1 John 4:16

16 Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.

Genesis 1:1

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.

Job 15:7

7 CXu vi naskigxis la unua homo? CXu vi estas kreita pli frue ol la altajxoj?

Job 38:4-6

4 Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion. 5 Kiu starigis gxiajn mezurojn, se vi tion scias? Aux kiu etendis super gxi rektosxnuron? 6 Sur kio estas enfortikigitaj gxiaj bazoj, Aux kiu kusxigis gxian angulsxtonon,

Job 38:28-29

28 CXu la pluvo havas patron? Aux kiu naskigis la gutojn de roso? 29 El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la cxielo?

Psalms 33:9

9 CXar Li diris, kaj tio farigxis; Li ordonis, kaj tio aperis.

Psalms 93:2

2 De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.

Psalms 102:24-27

24 Mi diras:Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio. 25 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj. 26 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. 27 Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

Psalms 103:17

17 Sed la boneco de la Eternulo dauxras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras gxis la pranepoj,

Psalms 146:6

6 Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;

Proverbs 8:25-26

25 Antaux ol la montoj estis starigitaj, Antaux la altajxoj mi estis kreita; 26 Kiam la tero ankoraux ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo.

Isaiah 44:6

6 Tiele diras la Eternulo, la Regxo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot:Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.

Isaiah 45:22

22 Turnu vin al Mi, cxiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.

Isaiah 57:15

15 CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.

Micah 5:2

2 Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.

Habakkuk 1:12

12 Sed Vi estas ja de cxiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por jugxo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni.

1 Timothy 6:15-16

15 kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Regxo de regxoj kaj Sinjoro de sinjoroj, 16 kiu sola havas senmortecon, logxante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.

Hebrews 1:10-12

10 Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj. 11 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, 12 Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

Hebrews 13:8

8 Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco.

Revelation 1:8

8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.

Genesis 3:19

19 En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.

Genesis 6:6-7

6 tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktigxis en Sia koro. 7 Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo gxis la brutoj, gxis la rampajxoj, kaj gxis la birdoj de la cxielo; cxar Mi pentas, ke Mi ilin kreis.

Numbers 14:35

35 Mi, la Eternulo, tion diris:tion Mi faros al tiu tuta malbona komunumo, kiu ribelis kontraux Mi; en cxi tiu dezerto ili pereos kaj cxi tie ili mortos.

Job 12:10

10 De Tiu, en kies mano estas la animo de cxio vivanta Kaj la spirito de cxiu homa karno?

Job 34:14-15

14 Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron, 15 Tiam pereus absolute cxiu karno, Kaj homo refarigxus polvo.

Psalms 104:29

29 Vi kasxas Vian vizagxon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.

Psalms 146:4

4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj.

Ecclesiastes 12:7

7 kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.

Exodus 14:24

24 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.

Judges 7:19

19 Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam jxus starigxis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la krucxojn, kiujn ili havis en la manoj.

Psalms 39:5

5 Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato, Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio; Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.

Matthew 14:25

25 Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.

Matthew 24:43

43 Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la sxtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosigxi.

Luke 12:38

38 Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aux dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, felicxaj estas tiuj servistoj.

2 Peter 3:8

8 Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.

Job 9:26

26 Ili forkuris, kiel sxipetoj el kano, Kiel aglo flugas al mangxotajxo.

Job 20:8

8 Kiel songxo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.

Job 22:16

16 Kiuj estis kaptitaj antauxtempe, Kaj kies grundo disversxigxis kiel rivero,

Job 27:20-21

20 Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego. 21 Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko.

Psalms 73:20

20 Simile al songxo post la vekigxo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.

Psalms 103:15-16

15 La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras. 16 Pasas super gxi vento, kaj gxi jam ne ekzistas; Kaj gxia loko gxin jam ne rekonas.

Isaiah 8:7-8

7 pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la regxon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj gxi levigxos super cxiujn siajn kusxujojn kaj iros super cxiujn siajn bordojn. 8 Kaj gxi enpenetros en Judujon, inundos, levigxos, kaj atingos gxis la kolo; kaj gxi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.

Isaiah 29:7-8

7 Kaj kiel songxo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraux Ariel kaj kontraux cxiuj liaj fortikajxoj kaj kiuj premos lin. 8 Kiel malsatanto songxas, ke li mangxas, sed li vekigxas, kaj lia interno estas malplena; kaj kiel soifanto songxas, ke li trinkas, sed li vekigxas, kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas:tiel estos kun la multego de cxiuj popoloj, kiuj batalos kontraux la monto Cion.

Isaiah 40:6

6 Vocxo diras:Proklamu! sed li diras:Kion mi proklamu? CXiu karno estas herbo, kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto.

Jeremiah 46:7-8

7 Kiu estas tiu, kiu levigxas kiel Nilo kaj kies akvo ondigxas kiel torentoj? 8 Egiptujo levigxas kiel Nilo, kaj kiel torentoj, en kiuj ondigxas la akvo; kaj gxi diras:Levigxante, mi kovros la teron, mi pereigos urbon kun gxiaj logxantoj.

James 1:10-11

10 kaj la ricxulo pri sia humiligxo; cxar kiel floro de herbo li forpasos. 11 CXar la suno levigxas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj gxia floro falas, kaj la gracio de gxia formo pereas; tiel ankaux la ricxulo velkos en siaj vojoj.

1 Peter 1:24

24 CXar: CXiu karno estas herbo, Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. Sekigxas herbo, velkas floreto;

Job 14:2

2 Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.

Psalms 92:7

7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj cxiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermigxo por eterne.

Matthew 6:30

30 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu ekzistas hodiaux, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?

James 1:11

11 CXar la suno levigxas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj gxia floro falas, kaj la gracio de gxia formo pereas; tiel ankaux la ricxulo velkos en siaj vojoj.

Numbers 17:12-13

12 Kaj la Izraelidoj diris al Moseo:Jen ni mortas, ni pereas, ni cxiuj pereas; 13 cxiu, kiu alproksimigxas al la tabernaklo de la Eternulo, mortas; cxu ni cxiuj mortos?

Deuteronomy 2:14-16

14 Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadesx-Barnea, gxis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, gxis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel jxuris al ili la Eternulo. 15 Kaj ankaux la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, gxis ili cxiuj formortis. 16 Kaj kiam formortis cxiuj militistoj el inter la popolo,

Psalms 39:11

11 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj. Nur vantajxo estas cxiu homo. Sela.

Psalms 59:13

13 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas cxe Jakob, GXis la limoj de la mondo. Sela.

Psalms 90:9

9 CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.

Psalms 90:11

11 Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?

Romans 2:8-9

8 sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon, 9 aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;

Hebrews 3:10-11

10 Pro tio Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili cxiam estas kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn; 11 Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

Hebrews 3:17-4:2

17 Kaj kontraux kiuj Li indignis kvardek jarojn? cxu ne kontraux la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto?

Job 34:21

21 CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas.

Psalms 10:11

11 Li diras en sia koro:Dio forgesis, Li kovras Sian vizagxon, Li neniam vidos.

Psalms 19:12

12 Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kasxitaj.

Psalms 50:21

21 Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.

Psalms 80:16

16 GXi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizagxo ili pereis.

Psalms 139:1-4

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. 2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime. 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas. 4 CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias.

Proverbs 5:21

21 CXar antaux la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas.

Ecclesiastes 12:14

14 CXar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona.

Jeremiah 9:13-16

13 Kaj la Eternulo diris:Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon, kiun Mi donis al ili, kaj ne auxskultis Mian vocxon kaj ne sekvis gxin, 14 sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj: 15 tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi mangxigos al tiu popolo vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan; 16 kaj Mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post ilin glavon, gxis Mi tute ekstermos ilin.

Jeremiah 16:17

17 CXar Miaj okuloj vidas cxiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaux Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kasxitaj antaux Miaj okuloj.

Jeremiah 23:24

24 CXu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.

Ezekiel 8:12

12 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion la plejagxuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, cxiu en sia cxambro de pentrajxoj? CXar ili diras:La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon.

Luke 12:1-2

1 Dume, kiam la miriadoj de la homamaso kunkolektigxis tiel, ke ili piedpremis unu la alian, li ekparolis al siaj discxiploj, dirante unue:Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj, kiu estas hipokriteco. 2 Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kasxita, kio ne estos sciata.

Romans 2:16

16 en la tago, kiam Dio jugxos la sekretojn de homoj, laux mia evangelio, per Jesuo Kristo.

1 Corinthians 4:5

5 Tial jugxu nenion antaux la tempo, gxis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kasxitajxojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam cxiu ricevos de Dio sian propran lauxdon.

Hebrews 4:12-13

12 CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro. 13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

1 John 3:20

20 en cxio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; cxar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias cxion.

Revelation 20:12

12 Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaux la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis jugxataj el la skribitajxoj en la libroj, laux siaj faroj.

Psalms 78:33

33 Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro.

Psalms 90:4

4 CXar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hierauxa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.

Genesis 47:9

9 Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.

Deuteronomy 34:7

7 Kaj Moseo havis la agxon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakrigxis lia okulo, kaj ne malaperis lia fresxeco.

2 Samuel 19:35

35 Mi havas nun la agxon de okdek jaroj; cxu mi povas distingi inter bono kaj malbono? cxu via sklavo sentos la guston de tio, kion mi mangxos aux kion mi trinkos? cxu mi povas ankoraux kompreni la vocxon de kantistoj kaj kantistinoj? por kio via sklavo estu sxargxo por mia sinjoro la regxo?

1 Kings 1:1

1 La regxo David maljunigxis kaj atingis profundan agxon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmigxi.

Job 14:10

10 Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finigxis, kie li estas?

Job 24:24

24 Ili levigxis alte; sed subite ili ne plu ekzistas; Ili falas kaj estas forkaptataj kiel cxiuj, Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakigxas.

Psalms 78:39

39 Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas.

Ecclesiastes 12:2-7

2 dum ne mallumigxis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo; 3 en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortigxos la militantoj, kaj cxesos mueli la muelantinoj, cxar estos malmulte da ili, kaj senvidigxos la rigardantinoj tra la fenestroj; 4 kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelsxtono; kaj homo levigxados laux la krio de birdo, kaj mallauxtigxos la sonoj de kantoj; 5 kaj altajxojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj pezigxos la lokusto, kaj malaperos deziro:tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marsxos plorantoj; 6 gxis dissxirigxos la argxenta cxeneto, rompigxos la ora lampeto, rompigxos la krucxo cxe la fonto, kaj falos la rado en la puton; 7 kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.

Isaiah 38:12

12 Ke mia estado demovigxas, kaj forportigxas de mi kiel tendo de pasxtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detrancxos min de la teksbazo; Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.

Luke 12:20

20 Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?

James 4:14

14 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas.

Leviticus 26:18

18 Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.

Leviticus 26:21

21 Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj.

Leviticus 26:24

24 tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj.

Leviticus 26:28

28 tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.

Deuteronomy 28:59

59 tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedauxrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedauxrajn.

Deuteronomy 29:20-29

20 La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraux tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en cxi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la cxielo; 21 kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el cxiuj triboj de Izrael, konforme al cxiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en cxi tiu libro de instruo. 22 Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de cxi tiu lando kaj gxiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo gxin frapos- 23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo- 24 cxiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun cxi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero? 25 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta, 26 kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili: 27 pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux tiu lando, kaj Li venigis sur gxin cxiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro; 28 kaj la Eternulo eljxetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li jxetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun. 29 La kasxitajxo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekasxitajxo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.

Psalms 76:7

7 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaux Vi, kiam ekflamas Via kolero?

Isaiah 33:14

14 Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo kaptos la hipokritulojn:Kiu el ni eltenos cxe la ekstermanta fajro? kiu el ni eltenos cxe la eterna ardego?

Nahum 1:6

6 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.

Luke 12:5

5 Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi:Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas auxtoritaton enjxeti en Gehenan; jes, mi diras al vi:Tiun timu.

2 Corinthians 5:11

11 Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontrigxas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontrigxas ankaux al viaj konsciencoj.

Revelation 6:17

17 cxar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?

Deuteronomy 32:29

29 Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus; Ili pripensus, kia estos ilia fino.

Job 28:28

28 Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.

Psalms 39:4

4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la dauxro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniigxa mi estas.

Proverbs 2:2-6

2 Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado; 3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo: 4 Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron: 5 Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio. 6 CXar la Eternulo donas sagxon; El Lia busxo venas scio kaj kompreno.

Proverbs 3:13-18

13 Felicxa estas la homo, kiu trovis sagxon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton; 14 CXar estas pli bone gxin acxeti, ol acxeti argxenton, Kaj gxia rikoltajxo estas pli bona, ol pura oro. 15 GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi. 16 Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano. 17 GXiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj cxiuj gxiaj vojetoj estas paco. 18 GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas.

Proverbs 4:5

5 Akiru sagxon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankigxu de la paroloj de mia busxo.

Proverbs 4:7

7 La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.

Proverbs 7:1-4

1 Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu cxe vi miajn moralordonojn. 2 Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj. 3 Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro. 4 Diru al la sagxo:Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino;

Proverbs 8:32-36

32 Kaj nun, infanoj, auxskultu min; Kaj felicxaj estos tiuj, kiuj iras laux miaj vojoj. 33 Auxskultu instruon kaj sagxigxu, Kaj ne forjxetu gxin. 34 Felicxa estas la homo, kiu min auxskultas, Kiu maldormas cxiutage cxe miaj pordoj, Kiu staras garde cxe la fostoj de miaj pordegoj. 35 CXar kiu min trovis, tiu trovis vivon, Kaj akiros favoron de la Eternulo. 36 Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; CXiuj, kiuj min malamas, amas la morton.

Proverbs 16:16

16 Akiro de sagxeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol argxento.

Proverbs 18:1-2

1 Kiu apartigxas, tiu sercxas sian volupton Kaj iras kontraux cxiu sagxa konsilo. 2 Malsagxulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.

Proverbs 22:17

17 Klinu vian orelon kaj auxskultu vortojn de sagxuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;

Proverbs 23:12

12 Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento.

Proverbs 23:23

23 Veron acxetu, kaj ne vendu sagxon Kaj instruon kaj prudenton.

Ecclesiastes 9:10

10 Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.

Luke 12:35-40

35 Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj; 36 kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edzigxa festo; por ke ili tuj malfermu al li, kiam li venos kaj frapos. 37 Felicxaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por mangxi, kaj mem venos kaj servos al ili. 38 Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aux dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, felicxaj estas tiuj servistoj. 39 Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la sxtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosigxi. 40 Vi ankaux estu pretaj, cxar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.

John 9:4

4 Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.

Ephesians 5:16-17

16 elacxetante la tempon, cxar malbonaj estas la tagoj. 17 Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.

Exodus 32:12

12 Por kio la Egiptoj diru:Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraux Via popolo.

Exodus 32:14

14 Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros gxin al Sia popolo.

Deuteronomy 32:36

36 CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li kompatos Siajn sklavojn, Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto, Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.

Psalms 6:3-4

3 Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, gxis kiam? 4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.

Psalms 74:10

10 Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? CXu eterne la malamiko insultos Vian nomon?

Psalms 80:14

14 Ho Dio Cebaot, returnigxu; Rigardu el la cxielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,

Psalms 89:46

46 GXis kiam, ho Eternulo, Vi kasxos Vin sencxese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?

Psalms 106:45

45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco;

Psalms 135:14

14 CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.

Jeremiah 12:15

15 Kaj kiam Mi estos elsxirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos cxiun al lia heredajxo kaj cxiun en lian landon.

Hosea 11:8

8 Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? CXu Mi faru al vi, kiel al Adma? cxu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversigxis en Mi Mia koro, varmegigxis Mia tuta kompato.

Joel 2:13-14

13 dissxiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; cxar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedauxras malfelicxon. 14 Kiu scias? eble Li denove bedauxros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj versxoferojn al la Eternulo, via Dio.

Amos 7:3

3 Tiam la Eternulo bedauxris tion:Tio ne estos, diris la Eternulo.

Amos 7:6

6 La Eternulo bedauxris ankaux tion:Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.

Jonah 3:9

9 eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.

Zechariah 1:16

16 Tial tiele diras la Eternulo:Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en gxi, diras la Eternulo Cebaot, kaj sxnuro de cxarpentistoj estos tirata en Jerusalem.

Psalms 23:6

6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Psalms 31:7

7 Mi gajas kaj gxojas pro Via favoro; CXar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo,

Psalms 36:7-8

7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifugxon en la ombro de Viaj flugiloj. 8 Ili satigxas per la ricxa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonajxoj Vi ilin trinkigas.

Psalms 63:3-5

3 CXar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras. 4 Tiel mi Vin gloradus en la dauxro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo. 5 Kvazaux de graso kaj oleo satigxus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia busxo.

Psalms 65:4

4 Felicxa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li logxu en Viaj kortoj. Ni satigxu per la bonajxoj de Via domo, De Via sankta templo.

Psalms 85:6

6 CXu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo gxoju per Vi?

Psalms 86:4

4 GXojigu la animon de Via sklavo, CXar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

Psalms 103:3-5

3 Li pardonas cxiujn viajn pekojn, Li sanigas cxiujn viajn malsanojn; 4 Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco; 5 Li satigas per bonajxoj vian maljunan agxon, Ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo.

Psalms 149:2

2 Izrael gxoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion gxoju pri sia Regxo.

Jeremiah 31:15

15 Tiele diras la Eternulo:Vocxo estas auxdata en Rama, gxemado kaj maldolcxa plorado:Rahxel priploras siajn filojn, ne volas konsoligxi pri siaj infanoj, cxar ili forestas.

Zechariah 9:17

17 CXar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.

Philippians 4:4

4 GXoju en la Sinjoro cxiam; denove mi diros:GXoju.

Psalms 30:5

5 CXar nur momenton dauxras Lia kolero, Sed tutan vivon dauxras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego.

Psalms 126:5-6

5 Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto. 6 Iras kaj ploras la portanto de semotajxo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

Isaiah 12:1

1 En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.

Isaiah 40:1-2

1 Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. 2 Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al gxi, ke finigxis la tempo de gxia batalado, ke pardonita estas gxia kulpo, ke gxi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro cxiuj siaj pekoj.

Isaiah 61:3

3 por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.

Isaiah 65:18-19

18 Kaj vi nur gxojos kaj estos gajaj cxiam pri tio, kion Mi kreos; cxar jen Mi kreos Jerusalemon por gxojo kaj gxian popolon por gajeco. 19 Kaj Mi gxojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu auxdos en gxi vocxon de ploro, nek vocxon de plendo.

Jeremiah 31:12-13

12 Kaj ili venos kaj kantos sur la altajxo de Cion; kaj ili rapidos al la bonajxoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la sxafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoricxa gxardeno, kaj ili ne plu havos malgxojon. 13 Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaux junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi sxangxos ilian malgxojon en gxojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.

Matthew 5:4

4 Felicxaj estas la plorantaj, cxar ili konsoligxos.

John 16:20

20 Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo gxojos; vi estos malgxojaj, sed via malgxojo farigxos gxojo.

Revelation 7:14-17

14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido. 15 Tial ili estas antaux la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon. 16 Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego; 17 cxar la SXafido, kiu estas meze de la trono, pasxtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forvisxos de iliaj okuloj cxiun larmon.

Numbers 14:15-24

15 se Vi ekstermos cxi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj auxdis la famon pri Vi, dirus: 16 CXar la Eternulo ne povis venigi cxi tiun popolon en la landon, pri kiu Li jxuris al ili, tial Li bucxis ilin en la dezerto. 17 Nun montrigxu do granda la forto de mia Sinjoro, laux la parolo, kiun Vi diris: 18 La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaux Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj. 19 Ho, pardonu la kulpon de cxi tiu popolo laux Via granda favorkoreco kaj kiel Vi pardonadis al cxi tiu popolo de Egiptujo gxis nun. 20 Kaj la Eternulo diris:Mi pardonis konforme al via diro; 21 sed kiel Mi vivas kaj kiel de la gloro de la Eternulo estas plena la tuta tero, 22 cxiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne auxskultis Mian vocxon, 23 ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, kaj cxiuj, kiuj incitis Min, ne vidos gxin. 24 Sed Mian sklavon Kaleb, cxar estis en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos gxin.

Numbers 14:30-31

30 neniu venos en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi logxigos vin en gxi, neniu krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun. 31 Viajn infanojn, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakiro, Mi venigos tien, kaj ili ekkonos la landon, kiun vi malsxatis.

Deuteronomy 1:39

39 Kaj viaj infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakirajxo, kaj viaj filoj, kiuj nun ankoraux ne scias bonon nek malbonon, ili venos tien, kaj al ili Mi donos gxin, kaj ili ekposedos gxin.

Deuteronomy 32:4

4 Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; CXar cxiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.

Joshua 4:22-24

22 tiam diru al viaj filoj jene:Sur seka tero Izrael transiris cxi tiun Jordanon; 23 cxar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaux vi, gxis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Rugxa Maro, kiun Li elsekigis antaux ni, gxis ni transiris; 24 por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en cxiu tempo.

Joshua 23:14

14 Nun mi ekiras hodiaux la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; cxio plenumigxis por vi, ne mankis el gxi ecx unu vorto.

Psalms 44:1

1 Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Ho Dio, per niaj oreloj ni auxdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.

Psalms 77:12

12 Mi meditos pri cxiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos.

Psalms 92:4

4 CXar Vi gxojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos.

Habakkuk 3:2

2 Ho Eternulo, mi auxdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritajxon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke ecx en kolero Vi memoras pri kompato.

Job 22:28

28 Se vi ion decidos, gxi plenumigxos cxe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.

Psalms 27:4

4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

Psalms 50:2

2 El Cion, la perfektajxo de beleco, Dio ekbrilis.

Psalms 68:28

28 Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.

Psalms 80:3

3 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

Psalms 80:7

7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

Psalms 110:3

3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenrugxo aligxas al vi la roso de via junularo.

Psalms 118:25

25 Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu!

Proverbs 16:3

3 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.

Isaiah 26:12

12 Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; cxar ankaux cxiujn niajn aferojn Vi faris por ni.

1 Corinthians 3:7

7 Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto.

2 Corinthians 3:18

18 Sed ni cxiuj, per nevualita vizagxo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformigxas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

2 Thessalonians 2:16-3:1

16 Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco,

1 John 3:2

2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.