Proverbs 3:13-18

Esperanto(i) 13 Felicxa estas la homo, kiu trovis sagxon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton; 14 CXar estas pli bone gxin acxeti, ol acxeti argxenton, Kaj gxia rikoltajxo estas pli bona, ol pura oro. 15 GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi. 16 Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano. 17 GXiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj cxiuj gxiaj vojetoj estas paco. 18 GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas.