9 CXar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
Psalms 69:9 Cross References - Esperanto
1 Kings 19:10
10 Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.
1 Chronicles 15:27-29
27 David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaux cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de arangxado de la hxoroj; David ankaux havis sur si linan efodon.
28 Kaj cxiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun gxojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, lauxtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.
29 Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Mihxal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj ludas, sxi ekmalestimis lin en sia koro.
1 Chronicles 29:3
3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:
Psalms 89:41
41 Prirabas lin cxiuj pasantoj; Li farigxis mokatajxo por siaj najbaroj.
Psalms 89:50-51
Psalms 119:139
139 Elturmentis min mia fervoro, CXar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.
Mark 11:15-17
15 Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la acxetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monsxangxistoj kaj la segxojn de la vendantoj de kolomboj;
16 kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo.
17 Kaj li instruis, kaj diris al ili:CXu ne estas skribite:Mia domo estos nomata domo de pregxo por cxiuj popoloj? Sed vi faris gxin kaverno de rabistoj.
John 2:14-17
14 Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj sxafoj kaj kolomboj, kaj la monsxangxistojn sidantajn;
15 kaj farinte skurgxon el sxnuretoj, li elpelis cxiujn el la templo, sxafojn kaj bovojn; kaj elsxutis la monerojn de la monsxangxistoj kaj renversis la tablojn;
16 kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris:Forportu tion de cxi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco.
17 La discxiploj rememoris, ke estis skribite:Fervoro pri Via domo min konsumis.
Romans 15:3
3 CXar Kristo ankaux ne placxis al si mem, sed, kiel estas skribite:La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.