Psalms 69:8 Cross References - Esperanto

8 Mi farigxis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.

1 Samuel 17:28

28 Kiam lia plej maljuna frato Eliab auxdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraux David, kaj li diris:Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan sxafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon.

Job 19:13-19

13 Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdigxis de mi. 14 Miaj parencoj fortirigxis, Kaj miaj konantoj forgesis min. 15 La logxantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi farigxis aligentulo. 16 Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia busxo mi devas petegi lin. 17 Mia spiro farigxis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro. 18 Ecx la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi levigxas, ili parolas kontraux mi. 19 Abomenas min cxiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraux mi.

Psalms 31:11

11 Per cxiuj miaj malamikoj mi farigxis granda hontindajxo por miaj najbaroj Kaj terurajxo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.

Psalms 38:11

11 Miaj amikoj kaj kamaradoj repasxis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj starigxis malproksime.

Isaiah 53:3

3 Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizagxon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.

Micah 7:5-6

5 Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraux tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo; 6 cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontraux sia patrino, bofilino kontraux sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.

Matthew 10:21-22

21 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraux gepatroj kaj mortigos ilin. 22 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.

Matthew 10:35-36

35 CXar mi venis, por kontrauxmeti viron kontraux lian patron, kaj filinon kontraux sxian patrinon, kaj bofilinon kontraux sxian bopatrinon; 36 kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj.

Matthew 26:48-50

48 Kaj lia perfidanto jam arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin. 49 Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris:Saluton, Rabeno; kaj kisis lin. 50 Kaj Jesuo diris al li:Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.

Matthew 26:56

56 Sed cxio tio okazis, por ke plenumigxu la Skriboj de la profetoj. Tiam cxiuj discxiploj forlasis lin kaj forkuris.

Matthew 26:70-74

70 Sed li malkonfesis antaux ili cxiuj, dirante:Mi ne scias, kion vi diras. 71 Kaj post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis lin, kaj diris al la cxeestantoj:CXi tiu estis ankaux kun Jesuo, la Nazaretano. 72 Kaj denove li malkonfesis kun jxuro:Mi ne konas tiun homon. 73 Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj diris al Petro:Vere vi ankaux estas el ili, cxar via parolmaniero malkasxas vin. 74 Tiam li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis.

John 1:11

11 Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.

John 7:5

5 CXar liaj fratoj mem ne kredis al li.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.