22 CXar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaux?
Proverbs 24:22 Cross References - Esperanto
Numbers 16:31-35
31 Apenaux li finis paroli cxion tion, disfendigxis la tero, kiu estis sub ili;
32 kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn kaj cxiujn homojn de Korahx kaj la tutan havon.
33 Kaj ili, kaj cxio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en SXeolon, kaj fermigxis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la komunumo.
34 Kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj estis cxirkaux ili, forkuris cxe ilia krio; cxar ili diris:Ke nin ankaux la tero ne englutu.
35 Kaj fajro eliris de la Eternulo, kaj gxi forbruligis tiujn ducent kvindek homojn, kiuj alportis la incenson.
1 Samuel 31:1-7
1 Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.
2 Kaj la Filisxtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filisxtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-SXuan, filojn de Saul.
3 La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj.
4 Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.
5 Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li.
6 Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj cxiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li.
7 Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj eklogxis en ili.
2 Samuel 18:7-8
2 Chronicles 13:16-17
Psalms 90:11
11 Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?
Proverbs 16:14
14 Kolero de regxo estas kuriero de morto; Sed homo sagxa igas gxin pardoni.
Proverbs 20:2
2 Minaco de regxo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraux sia animo.
Hosea 5:11
11 Efraim estas premata, frapita de la jugxo; cxar li memvole sekvis homan ordonon.