Proverbs 24:21 Cross References - Esperanto

21 Timu, mia filo, la Eternulon kaj la regxon; Kun ribeluloj ne komunikigxu.

Exodus 14:31

31 Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

Numbers 16:1-3

1 Kaj entreprenis Korahx, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de Pelet, idoj de Ruben, 2 kaj starigxis antaux Moseo, kaj kun ili el la Izraelidoj ducent kvindek viroj, estroj de la komunumo, vokataj al la kunvenoj; homoj eminentaj; 3 kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, kaj diris al ili:Suficxe por vi! la tuta komunumo, cxiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la Eternulo?

1 Samuel 8:5-7

5 kaj diris al li:Jen vi maljunigxis, kaj viaj filoj ne iras laux via vojo; starigu do al ni regxon, por ke li jugxadu nin, kiel cxe cxiuj popoloj. 6 Ne placxis la afero al Samuel, kiam ili diris:Starigu al ni regxon, por ke li jugxadu nin. Kaj Samuel ekpregxis al la Eternulo. 7 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu la vocxon de la popolo en cxio, kion ili diros al vi; cxar ne vin ili forpusxis, sed Min ili forpusxis de regado super ili.

1 Samuel 12:12-19

12 Sed kiam vi vidis, ke Nahxasx, regxo de la Amonidoj, venis kontraux vin, vi diris al mi:Ne, regxo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via regxo. 13 Nun jen estas la regxo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis regxon super vi. 14 Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian vocxon kaj ne ribelos kontraux la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaux la regxo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio. 15 Sed se vi ne obeos la vocxon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraux la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraux vi, kiel kontraux viaj patroj. 16 Ecx nun starigxu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaux vi. 17 CXu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaux la Eternulo, petante por vi regxon. 18 Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon. 19 Kaj la tuta popolo diris al Samuel:Pregxu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; cxar al cxiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraux malbonagon per tio, ke ni petis por ni regxon.

1 Samuel 24:6

6 Kaj li diris al siaj homoj:La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraux lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo.

2 Samuel 15:13-37

13 Dume venis raportanto al David, kaj diris:La koroj de la Izraelidoj turnigxis al Absxalom. 14 Tiam David diris al cxiuj siaj servantoj, kiuj estis kun li en Jerusalem:Levigxu, kaj ni forkuru, cxar alie ni ne povos savigxi kontraux Absxalom; rapidu foriri, por ke li, rapidinte, ne atingu nin, ne venigu sur nin malfelicxon, kaj ne pereigu la urbon per glavo. 15 Kaj la servantoj de la regxo diris al la regxo:Kion ajn elektos nia sinjoro la regxo, ni estas viaj sklavoj. 16 Tiam la regxo kaj lia tuta domo eliris piede, kaj la regxo restigis la dek kromvirinojn, por gardi la domon. 17 Kaj la regxo, kun la tuta popolo, kiu sekvis lin, eliris; kaj ili haltis cxe malproksima domo. 18 Kaj cxiuj liaj servantoj preteriris preter li, kaj cxiuj Keretidoj kaj Peletidoj, kaj cxiuj Gatanoj, sescent viroj, kiuj sekvis lin el Gat, preteriris antaux la regxo. 19 Kaj la regxo diris al Itaj, la Gatano:Kial vi ankaux iras kun ni? iru returne kaj restu kun la regxo, cxar vi estas fremdulo kaj vi estas elsxirita el via loko. 20 Hieraux vi venis; kaj cxu mi povas hodiaux altrudi al vi la iradon kun ni? mi iras, kien mi povas iri. Iru returne, kaj rekonduku viajn fratojn kun vi; favorkoreco kaj justeco estu al vi. 21 Sed Itaj respondis al la regxo kaj diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per mia sinjoro la regxo:nur en tiu loko, en kiu estos mia sinjoro la regxo, cxu por vivo, cxu por morto, nur tie estos via sklavo. 22 Tiam David diris al Itaj:Venu, kaj preteriru. Kaj preteriris Itaj, la Gatano, kaj cxiuj liaj viroj, kune kun cxiuj infanoj, kiuj estis kun li. 23 Kaj cxiuj ploris per lauxta vocxo, kaj la tuta popolo preteriris. Kaj la regxo transiris la torenton Kidron, kaj la tuta popolo iris antauxen laux la vojo al la dezerto. 24 Aperis ankaux Cadok, kune kun cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de Dio; kaj ili starigis la keston de Dio; kaj Ebjatar staris pli alte, gxis preteriris la tuta popolo el la urbo. 25 Kaj la regxo diris al Cadok:Revenigu la keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi gxin kaj Sian logxejon; 26 sed se Li diros:Vi ne placxas al Mi, tiam mi estas preta; Li faru kun mi, kiel placxas al Li. 27 Kaj la regxo diris al la pastro Cadok:Vi estas antauxvidema; reiru en paco en la urbon, kaj via filo Ahximaac, kaj Jonatan, filo de Ebjatar, ambaux viaj filoj, iru kun vi. 28 Vidu, mi restos sur la ebenajxoj de la dezerto, gxis venos io de vi, por sciigi al mi. 29 Tiam Cadok kaj Ebjatar reportis la keston de Dio en Jerusalemon, kaj ili tie restis. 30 Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kovris cxiu sian kapon kaj iris supren, sencxese plorante. 31 Kiam oni diris al David, ke Ahxitofel estas inter la konspirantoj kun Absxalom, David diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, malsagxigu la konsilon de Ahxitofel. 32 David venis sur la supron, kie oni adorklinigxas al Dio; kaj jen renkonte al li iras HXusxaj, la Arkano; lia vesto estas dissxirita, kaj tero estas sur lia kapo. 33 Kaj David diris al li:Se vi iros kun mi, vi estos por mi sxargxo; 34 sed se vi reiros en la urbon, kaj diros al Absxalom:Mi estos via sklavo, ho regxo; kiel mi estis la sklavo de via patro delonge, tiel mi de nun estos via sklavo-tiam vi detruos por mi la konsilon de Ahxitofel. 35 Tie estos kun vi la pastroj Cadok kaj Ebjatar; kaj cxion, kion vi auxdos en la domo de la regxo, diru al la pastroj Cadok kaj Ebjatar. 36 Jen tie estas kun ili iliaj du filoj, Ahximaac cxe Cadok, kaj Jonatan cxe Ebjatar; per ili vi transsendos al mi cxion, kion vi auxdos. 37 Kaj HXusxaj, amiko de David, venis en la urbon. Ankaux Absxalom venis Jerusalemon.

1 Kings 12:16

16 Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj.

Ecclesiastes 8:2-5

2 Mi diras:La regxan ordonon plenumu, pro la jxuro farita antaux Dio. 3 Ne rapidu foriri de antaux li, kaj ne estu persistema en malbona afero; cxar cxion, kion li volos, li povos fari. 4 CXar la vorto de regxo estas potenca; kaj kiu povas diri al li:Kion vi faras? 5 Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de sagxulo.

Matthew 22:21

21 Ili diris al li:De Cezaro. Tiam li diris al ili:Redonu do al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio.

Romans 13:1-7

1 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. 2 Tiu do, kiu kontrauxstaras al auxtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos jugxon. 3 CXar regantoj estas terurajxo ne al la bona agado, sed al la malbona. CXu vi volas ne timi auxtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li lauxdon; 4 cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon. 5 Sekve estas necese submetigxi, ne nur pro la kolero, sed ankaux pro konscienco. 6 CXar pro tio vi ankaux pagas tributon, cxar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por cxi tio mem. 7 Redonu sxuldon al cxiuj:tributon, al kiu tributo estas sxuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.

Titus 3:1

1 Memorigu ilin, ke ili submetigxu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por cxiu bona laboro,

1 Peter 2:13-17

13 Submetu vin al cxiu homa institucio pro la Sinjoro; cxu al la regxo, la superreganto; 14 cxu al regantoj, kiel liaj senditoj por vengxo al malbonaguloj kaj por lauxdo al bonaguloj. 15 CXar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsagxaj; 16 kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio. 17 CXiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La regxon honoru.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.