23 Ankaux cxi tio estas vortoj de sagxuloj: Konsideri personojn cxe jugxado estas ne bone.
Proverbs 24:23 Cross References - Esperanto
Leviticus 19:15
15 Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.
Deuteronomy 1:17
17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos.
Deuteronomy 16:19
19 Ne klinu la legxon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subacxeton, cxar subacxeto blindigas la okulojn de sagxuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj.
2 Chronicles 19:7
7 Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.
Psalms 82:2-4
Psalms 107:43
43 Kiu estas sagxa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favorajxojn de la Eternulo.
Proverbs 1:6
6 Por kompreni sentencon kaj retorajxon, La vortojn de sagxuloj kaj iliajn enigmojn.
Proverbs 18:5
5 Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon cxe la jugxo.
Proverbs 22:17
17 Klinu vian orelon kaj auxskultu vortojn de sagxuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;
Proverbs 28:21
21 Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus.
Ecclesiastes 8:1-5
1 Kiu estas simila al sagxulo? kaj kiu komprenas la sencon de la aferoj? Sagxeco de homo lumigas lian vizagxon, kaj la maldelikateco de lia vizagxo sxangxigxas.
2 Mi diras:La regxan ordonon plenumu, pro la jxuro farita antaux Dio.
3 Ne rapidu foriri de antaux li, kaj ne estu persistema en malbona afero; cxar cxion, kion li volos, li povos fari.
4 CXar la vorto de regxo estas potenca; kaj kiu povas diri al li:Kion vi faras?
5 Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de sagxulo.
Hosea 14:9
9 Kiu estas sagxa, tiu komprenu cxi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu cxi tion; cxar gxustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.
John 7:24
24 Ne jugxu laux sxajno, sed jugxu justan jugxon.
1 Timothy 5:20-21
James 2:4-6
4 cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj malbone pensantaj?
5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?
6 Sed vi malhonoradis la malricxulon. CXu ne subpremas vin la ricxuloj, kaj mem trenas vin antaux la tribunalojn?
James 3:17
17 Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco.
1 Peter 1:17
17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado;