1 Malvera pesilo estas abomenajxo por la Eternulo; Sed plena pezo placxas al Li.
Proverbs 11:1 Cross References - Esperanto
Leviticus 19:35-36
Deuteronomy 25:13-16
13 Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn.
14 Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan.
15 Pezilon plenan kaj gxustan vi devas havi, efon plenan kaj gxustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
16 CXar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion, cxiu, kiu faras maljustajxon.
Proverbs 16:11
11 GXusta pesilo kaj gxustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; CXiuj pezilsxtonoj en la sako estas Lia faro.
Proverbs 20:10
10 Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo.
Proverbs 20:23
23 Neegalaj peziloj estas abomenajxo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.
Ezekiel 45:10-12
10 GXusta pesilo, gxusta sxutmezurilo, kaj gxusta versxmezurilo estu cxe vi.
11 La efo kaj la bat�o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat�o entenu dekonon de hxomero kaj la efo ankaux dekonon de hxomero:laux la hxomero oni fiksu ilian amplekson.
12 La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min�o.
Hosea 12:7
7 Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi;
Amos 8:5-6
5 kaj kiuj diras:Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo;
6 ni acxetos senhavulojn per mono kaj malricxulon per paro da sxuoj, kaj grenventumajxon ni vendos kun la greno.