Deuteronomy 25:13-16

Esperanto(i) 13 Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn. 14 Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan. 15 Pezilon plenan kaj gxustan vi devas havi, efon plenan kaj gxustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 16 CXar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion, cxiu, kiu faras maljustajxon.