7 Prave parolas la filinoj de Celofhxad; efektive donu al ili heredan posedajxon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedajxon de ilia patro al ili.
Numbers 27:7 Cross References - Esperanto
Numbers 36:1-2
1 Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaux Moseo kaj antaux la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj;
2 kaj ili diris:Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedajxon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofhxad al liaj filinoj.
Joshua 17:4
4 Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante:La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedajxon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedajxon inter la fratoj de ilia patro.
Psalms 68:5
5 Patro de la orfoj kaj jugxanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta logxejo.
Jeremiah 49:11
11 Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min.
Galatians 3:28
28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo.