Numbers 28 Cross References - Esperanto

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili:Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odorajxon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo. 3 Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon. 4 Unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; 5 kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo. 6 Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata cxe la monto Sinaj, kiel agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo. 7 Kaj gxia versxofero estu po kvarono de hino cxe unu sxafido; en la sanktejo vi devas versxi la vinon al la Eternulo. 8 Kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia versxofero faru fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 9 Sed en la tago sabata du sxafidojn jaragxajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj gxian versxoferon; 10 tio estas la brulofero de cxiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero. 11 Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon, sep jaragxajn sendifektajn sxafidojn; 12 kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virsxafo; 13 kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu sxafido; tio estas brulofero, agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo. 14 Kaj iliaj versxoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virsxafo, kaj kvarono de hino por sxafido. Tio estas cxiumonata brulofero por cxiuj monatoj de la jaro. 15 Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia versxofero. 16 Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo. 17 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn. 18 En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 19 kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi; 20 kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virsxafo; 21 po unu dekono alportu por cxiu el la sep sxafidoj; 22 kaj unu virkapron, por pekliberigi vin. 23 Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion. 24 Tiel faru en cxiu el la sep tagoj; tio estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun gxia versxofero. 25 Kaj en la sepa tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron. 26 Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 27 kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:du bovidojn, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn; 28 kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por cxiu bovido, du dekonojn por la unu virsxafo; 29 po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj; 30 unu virkapron, por pekliberigi vin. 31 Krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero alportu tion; sendifektaj ili estu cxe vi kaj kun siaj versxoferoj.

Genesis 8:21

21 Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, cxar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu cxion vivantan, kiel Mi faris.

Exodus 23:15

15 La feston de la macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (cxar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaux Mi kun malplenaj manoj;

Exodus 29:18

18 Kaj forbruligu la tutan virsxafon sur la altaro; gxi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo gxi estas.

Leviticus 1:9

9 Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu cxion sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Leviticus 1:13

13 Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro cxion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Leviticus 1:17

17 Kaj li disfendu gxiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro forbruligu gxin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la fajro; gxi estas brulofero, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Leviticus 3:11

11 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero al la Eternulo.

Leviticus 21:6

6 Sanktaj ili estu antaux sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; cxar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.

Leviticus 21:8

8 Tial tenu lin sankte, cxar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin.

Numbers 9:2-3

2 La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo. 3 En la dek-kvara tago de cxi tiu monato, cxirkaux la vespero, faru gxin en gxia tempo; laux cxiuj gxiaj legxoj kaj laux cxiuj gxiaj instrukcioj faru gxin.

Numbers 9:7

7 kaj tiuj homoj diris al li:Ni estas malpuraj pro ektusxo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en gxia tempo inter la Izraelidoj?

Numbers 9:13

13 Sed se iu estas pura kaj ne trovigxas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermigxos el inter sia popolo, cxar oferon al la Eternulo li ne alportis en gxia tempo; sian pekon portos tiu homo.

Numbers 15:3

3 kaj vi faros fajroferon al la Eternulo, bruloferon aux bucxoferon, plenumante sanktan promeson aux farante memvolan oferon, aux en viaj festoj, por fari agrablan odorajxon al la Eternulo el grandaj brutoj aux el malgrandaj:

Numbers 15:7

7 Kaj da vino por versxofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.

Numbers 15:24

24 tiam se pro neatento de la komunumo estis farita la eraro, la tuta komunumo alportu unu bovidon kiel bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo, kun gxia farunofero kaj gxia versxofero laux la regularo, kaj unu kapron kiel pekoferon.

Psalms 81:3

3 Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.

Ezekiel 16:19

19 Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi metis antaux ilin kiel agrablan odorajxon. Jes, tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 20:41

41 Mi akceptos vin favore cxe la agrabla odorajxo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disjxetitaj; kaj Mi sanktigxos per vi antaux la okuloj de la nacioj.

Malachi 1:7

7 Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras:Per kio ni malpurigxis antaux Vi? Per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas senvalora.

Malachi 1:12

12 Sed vi malhonoras gxin per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la mangxajxo sur gxi estas senvalora.

2 Corinthians 2:15

15 CXar ni estas al Dio dolcxa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj;

Ephesians 5:2

2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.

Philippians 4:18

18 Sed mi havas cxion, kaj estas en abundeco; mi jam plenigxis, ricevinte per Epafrodito vian senditajxon, agrablan odorajxon, oferon akceptindan, kiu placxas al Dio.

Exodus 29:38-42

38 Jen tio, kion vi metos sur la altaron:du jaragxajn sxafidojn cxiutage, cxiam; 39 unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; 40 kaj por unu sxafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por versxoferi. 41 La duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; faru kun gxi kiel kun la matena donofero kaj versxofero, ke gxi estu agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo, 42 cxiama brulofero en viaj generacioj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulo, kie Mi aperados antaux vi, por paroli tie kun vi.

Leviticus 6:9

9 Ordonu al Aaron kaj al liaj filoj, dirante:Jen estas la legxo pri la brulofero:la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto, gxis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur gxi.

Ezekiel 46:13-15

13 Unujaran sxafidon sendifektan li alportu kiel bruloferon cxiutage al la Eternulo; cxiumatene li alportu gxin. 14 Kaj farunoferon li alportu kune kun gxi cxiumatene:sesonon de efo, kaj trionon de hino da oleo, por sxprucigi sur la farunon; tio devas esti la porcxiama legxo pri la farunofero al la Eternulo. 15 Tiamaniere oni alportu cxiumatene la sxafidon kaj la farunoferon kaj la oleon, kiel konstantan bruloferon.

Daniel 8:13

13 Kaj mi auxdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis:GXis kiam havos forton la profetajxo pri la cxiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?

Daniel 11:31

31 Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon, cxesigos la cxiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon.

Daniel 12:11

11 Kaj de la tempo, kiam cxesigxos la cxiutagaj oferoj kaj farigxos abomeninda ruinigxo, pasos mil ducent nauxdek tagoj.

John 1:29

29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!

1 Peter 1:19-20

19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo; 20 kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,

Revelation 13:8

8 Kaj adorklinigxos al gxi cxiuj logxantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la SXafido oferita jam de la fondo de la mondo.

Exodus 12:6

6 Konservu gxin gxis la dek-kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael bucxu gxin en la komenco de vespero.

Numbers 9:3

3 En la dek-kvara tago de cxi tiu monato, cxirkaux la vespero, faru gxin en gxia tempo; laux cxiuj gxiaj legxoj kaj laux cxiuj gxiaj instrukcioj faru gxin.

1 Kings 18:29

29 Kiam pasis la tagmezo, ili cxiam ankoraux faradis la ceremoniojn, gxis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia vocxo, nenia respondo, nenia atento.

1 Kings 18:36

36 Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion.

Ezra 9:4-5

4 Kaj kolektigxis al mi cxiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite gxis la vesperofero. 5 Kaj cxe la vesperofero mi levigxis de mia aflikto, kaj kun dissxiritaj vestoj kaj tuniko mi starigxis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo, mia Dio,

Psalms 141:2

2 Mia pregxo valoru antaux Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.

Daniel 9:21

21 dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero;

Exodus 16:36

36 Kaj omero estas dekono de efo.

Leviticus 2:1

1 Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon.

Numbers 15:4-5

4 tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da oleo; 5 kaj da vino por versxofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aux al la bucxofero al cxiu sxafido.

Exodus 24:18

18 Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

Exodus 31:18

18 Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn sxtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.

2 Chronicles 2:4

4 nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke gxi estu konsekrita al Li, por incensadi antaux Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna legxo por Izrael.

2 Chronicles 31:3

3 Kaj la regxo destinis parton el sia havajxo por bruloferoj:por la bruloferoj matenaj kaj vesperaj, por la bruloferoj sabataj, monatkomencaj, kaj festaj, kiel estas skribite en la instruo de la Eternulo.

Ezra 3:4

4 Kaj ili solenis la feston de lauxboj, kiel estas skribite, kaj faris la cxiutagajn bruloferojn laux ilia nombro, konforme al tio, kio estas preskribita por cxiu tago;

Psalms 50:8

8 Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riprocxos, CXar viaj bruloferoj estas cxiam antaux Mi.

Ezekiel 46:14

14 Kaj farunoferon li alportu kune kun gxi cxiumatene:sesonon de efo, kaj trionon de hino da oleo, por sxprucigi sur la farunon; tio devas esti la porcxiama legxo pri la farunofero al la Eternulo.

Amos 5:25

25 CXu bucxoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?

Exodus 29:40

40 kaj por unu sxafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por versxoferi.

Exodus 29:42

42 cxiama brulofero en viaj generacioj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulo, kie Mi aperados antaux vi, por paroli tie kun vi.

Exodus 30:9

9 Ne alportu sur gxi incenson alian, nek bruloferon nek donoferon, kaj versxoferon ne versxu sur gxin.

Leviticus 23:13

13 Kaj kun gxi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odorajxon, kaj kun gxi, kiel versxoferon, kvaronon de hino da vino.

Numbers 15:5

5 kaj da vino por versxofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aux al la bucxofero al cxiu sxafido.

Numbers 15:10

10 kaj da vino por versxofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

Numbers 28:14

14 Kaj iliaj versxoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virsxafo, kaj kvarono de hino por sxafido. Tio estas cxiumonata brulofero por cxiuj monatoj de la jaro.

Numbers 28:31

31 Krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero alportu tion; sendifektaj ili estu cxe vi kaj kun siaj versxoferoj.

Isaiah 57:6

6 Inter la glatajxoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi versxis versxoferojn, alportis farunoferojn; cxu Mi povas esti kontenta pri tio?

Joel 1:9

9 For estas la farunoferoj kaj versxoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo.

Joel 1:13

13 Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; gxemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kusxu en sakajxoj, ho servistoj de mia Dio; cxar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj versxoferoj.

Joel 2:14

14 Kiu scias? eble Li denove bedauxros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj versxoferojn al la Eternulo, via Dio.

Philippians 2:17

17 Cetere, ecx se mi estas elversxata sur la oferon kaj servon de via fido, mi gxojas kaj kungxojas kun vi cxiuj;

Exodus 20:8-11

8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta. 9 Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn; 10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; 11 cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin.

Psalms 92:1-4

1 Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo; 2 Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco, 3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo. 4 CXar Vi gxojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos.

Isaiah 58:13

13 Se vi retenos vian piedon en sabato, por ke vi ne plenumu viajn dezirojn en Mia sankta tago; kaj vi nomos sabaton plezuro, la sanktigitan tagon de la Eternulo vi nomos honorata; kaj vi honoros gxin per nefarado de viaj ordinaraj aferoj, per neplenumado de viaj deziroj, kaj per neparolado de vantajxoj:

Ezekiel 20:12

12 Ankaux Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.

Revelation 1:10

10 Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi auxdis malantaux mi grandan vocxon kvazaux de trumpeto,

Numbers 28:3

3 Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon.

Numbers 28:23

23 Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion.

Numbers 29:6

6 krom la monata brulofero kaj gxia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj gxia farunofero; kaj iliajn versxoferojn laux ilia regularo; kiel agrablan odorajxon, fajroferon al la Eternulo.

Numbers 29:11

11 unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj.

Numbers 29:16

16 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

Numbers 29:19

19 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj.

Numbers 29:22

22 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

Numbers 29:25

25 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

Numbers 29:31

31 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

Numbers 29:34

34 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

Numbers 29:38-39

38 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero. 39 Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitajxoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj versxoferoj kaj viaj pacoferoj.

Ezekiel 46:4-5

4 La brulofero, kiun la princo alportos al la Eternulo en sabato, estos:ses sendifektaj sxafidoj kaj unu sendifekta virsxafo; 5 kaj da farunofero unu efo por la virsxafo, kaj da farunofero por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

Leviticus 1:3

3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku gxin, por favorigi al si la Eternulon.

Numbers 10:10

10 Kaj en la tago de via gxojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj cxe viaj bruloferoj kaj cxe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaux via Dio:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Numbers 15:3-11

3 kaj vi faros fajroferon al la Eternulo, bruloferon aux bucxoferon, plenumante sanktan promeson aux farante memvolan oferon, aux en viaj festoj, por fari agrablan odorajxon al la Eternulo el grandaj brutoj aux el malgrandaj: 4 tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da oleo; 5 kaj da vino por versxofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aux al la bucxofero al cxiu sxafido. 6 Kaj cxe sxafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun triono de hino da oleo. 7 Kaj da vino por versxofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odorajxon al la Eternulo. 8 Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aux bucxoferon, por plenumi sanktan promeson, aux kiel pacoferon al la Eternulo, 9 tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo; 10 kaj da vino por versxofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 11 Tiel oni devas fari cxe cxiu bovo aux cxe cxiu sxafo aux cxe brutido el sxafoj aux kaproj.

Numbers 28:19

19 kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;

1 Samuel 20:5

5 Tiam David diris al Jonatan:Jen morgaux estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la regxo cxe la tagmangxo; permesu, ke mi foriru kaj kasxu min sur la kampo gxis vespero de la tria tago.

2 Kings 4:23

23 Li diris:Por kio vi iras al li? hodiaux estas nek monatkomenco, nek sabato. Sed sxi diris:Estu trankvila.

1 Chronicles 23:31

31 fari cxiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laux ilia nombro, laux la preskribo pri ili, cxiam antaux la Eternulo;

Ezra 3:5

5 kaj post tio la cxiutagajn bruloferojn, kaj por la monatkomencoj kaj por cxiuj sanktigitaj festoj de la Eternulo, kaj por cxiu, kiu alportis memvolan oferon al la Eternulo.

Nehemiah 10:33

33 por la panoj de propono, por la cxiutaga farunofero, por la cxiutaga brulofero, por la sabatoj, monatkomencoj, festoj, por la sanktajxoj, por pekoferoj, por pekliberigi Izraelon, kaj por cxiuj laboroj en la domo de nia Dio.

Psalms 40:6

6 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.

Psalms 40:8

8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

Isaiah 1:13-14

13 Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno! 14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin.

Isaiah 66:23

23 Kaj regule en cxiu monatkomenco kaj en cxiu sabato venos cxiu karno, por adorklinigxi antaux Mi, diras la Eternulo.

Ezekiel 45:17-18

17 Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj, farunofero, kaj versxofero en la festoj, monatkomencoj, kaj sabatoj, en cxiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon, por atingi pekliberigon por la domo de Izrael. 18 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la unua tago de la unua monato prenu sendifektan bovidon, kaj pekliberigu la sanktejon.

Ezekiel 46:1

1 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La pordego de la interna korto, kiu estas turnita al oriento, estu sxlosita dum la ses laboraj tagoj, sed en la tago sabata gxi estu malfermita, kaj ankaux en la monatkomenco gxi estu malfermita.

Ezekiel 46:6

6 En la tago de la monatkomenco:sendifekta bovido kaj ses sxafidoj kaj sendifekta virsxafo;

Hosea 2:11

11 Mi cxesigos cxian sxian gajecon, sxiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj cxiujn sxiajn solenajn kunvenojn.

Amos 3:5

5 CXu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? cxu kaptilo levigxas de la tero, se nenio kaptigxis per gxi?

Galatians 4:10

10 Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn.

Colossians 2:6

6 Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li,

Colossians 2:16

16 Neniu do vin jugxu pri mangxajxo, aux trinkajxo, aux rilate al festo, aux novmonato, aux sabato;

Hebrews 10:10-14

10 Laux tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por cxiam. 11 Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn; 12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio; 13 de nun atendante, gxis liaj malamikoj farigxos benketo por liaj piedoj. 14 CXar per unu ofero li perfektigis gxis eterneco la sanktigatojn.

Numbers 15:4-12

4 tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da oleo; 5 kaj da vino por versxofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aux al la bucxofero al cxiu sxafido. 6 Kaj cxe sxafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun triono de hino da oleo. 7 Kaj da vino por versxofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odorajxon al la Eternulo. 8 Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aux bucxoferon, por plenumi sanktan promeson, aux kiel pacoferon al la Eternulo, 9 tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo; 10 kaj da vino por versxofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 11 Tiel oni devas fari cxe cxiu bovo aux cxe cxiu sxafo aux cxe brutido el sxafoj aux kaproj. 12 Laux la nombro de la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel cxe cxiu, laux ilia nombro.

Numbers 29:10

10 po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj;

Ezekiel 46:5-7

5 kaj da farunofero unu efo por la virsxafo, kaj da farunofero por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo. 6 En la tago de la monatkomenco:sendifekta bovido kaj ses sxafidoj kaj sendifekta virsxafo; 7 kaj farunoferon li faru:unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virsxafo, kaj por la sxafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

Leviticus 4:23

23 kaj li sciigxos pri sia peko, kiun li pekis:tiam li alportu kiel sian oferon virkapron sendifektan.

Leviticus 16:15

15 Kaj li bucxos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos gxian sangon malantaux la kurtenon, kaj agos kun gxia sango tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per gxi sur la fermoplaton kaj antaux la fermoplato.

Numbers 28:10-11

10 tio estas la brulofero de cxiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero. 11 Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon, sep jaragxajn sendifektajn sxafidojn;

Numbers 28:22

22 kaj unu virkapron, por pekliberigi vin.

Romans 8:3

3 CXar kiam la legxo trovigxis nekapabla pro tio, ke gxi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;

2 Corinthians 5:21

21 Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni farigxu justeco de Dio en li.

Exodus 12:2-11

2 CXi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua gxi estu por vi inter la monatoj de la jaro. 3 Diru al la tuta komunumo de Izrael:En la deka tago de cxi tiu monato prenu al si sxafidon cxiu patro de familio, po unu sxafido por domo. 4 Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta sxafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laux la nombro de la animoj, laux la kvanto de mangxado de cxiu, ili kalkulu sin por la sxafido. 5 La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni. 6 Konservu gxin gxis la dek-kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael bucxu gxin en la komenco de vespero. 7 Kaj ili prenu iom el la sango, kaj sxmiru sur ambaux fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili gxin mangxos. 8 Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu. 9 Ne mangxu gxin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun gxiaj kapo, kruroj, kaj internajxoj. 10 Ne restigu iom el gxi gxis la mateno; kio restos el gxi gxis la mateno, tion bruligu per fajro. 11 Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo.

Exodus 12:18

18 De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato mangxu macojn gxis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.

Exodus 12:43-49

43 Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron:CXi tio estas la legxo pri la Pasko:neniu fremdulo mangxu gxin. 44 Sed cxiu sklavo, kiun iu acxetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas mangxi gxin. 45 Paslogxanto kaj dungito ne mangxu gxin. 46 En unu domo gxi estu mangxata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en gxi ne rompu. 47 La tuta komunumo de Izrael faru gxin. 48 Kaj se enlogxigxos cxe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu cxe li cxiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari gxin, kaj li estos kiel indigxeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita mangxu gxin. 49 La sama legxo estu por la indigxeno, kaj por la aligentulo, kiu enlogxigxis inter vi.

Leviticus 23:5-8

5 en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, estas Pasko al la Eternulo. 6 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj mangxu macojn. 7 En la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron. 8 Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

Numbers 9:3-5

3 En la dek-kvara tago de cxi tiu monato, cxirkaux la vespero, faru gxin en gxia tempo; laux cxiuj gxiaj legxoj kaj laux cxiuj gxiaj instrukcioj faru gxin. 4 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke ili faru la Paskon. 5 Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.

Deuteronomy 16:1-8

1 Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; cxar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto. 2 Kaj bucxu Paskon al la Eternulo, via Dio, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la Eternulo elektos, por logxigi tie Sian nomon. 3 Ne mangxu kun tio fermentintajxon; dum sep tagoj mangxu kun tio macojn, panon de mizero-cxar rapidece vi eliris el la lando Egipta-por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta. 4 Oni ne vidu cxe vi fermentintajxon en via tuta limitajxo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbucxos vespere en la unua tago, neniom restu gxis la mateno. 5 Vi ne povas bucxi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi; 6 nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, bucxu la Paskon vespere, cxe la subiro de la suno-tempo de via eliro el Egiptujo. 7 Kaj kuiru kaj mangxu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj. 8 Dum ses tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta kunveno antaux la Eternulo, via Dio; ne faru laboron.

Ezekiel 45:21-24

21 En la dek-kvara tago de la unua monato estu cxe vi Pasko, festo septaga, en kiu oni devas mangxi macojn. 22 Kaj la princo en tiu tago devas alporti pro si kaj pro la tuta popolo de la lando bovon kiel propekan oferon. 23 Kaj dum la sep tagoj de la festo li alportadu bruloferon al la Eternulo, po sep bovoj kaj po sep virsxafoj sendifektaj cxiutage dum la sep tagoj, kaj po unu virkapro kiel pekoferon cxiutage. 24 Kaj da farunofero li alportos po unu efo por cxiu bovo, kaj po unu efo por cxiu virsxafo, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.

Matthew 26:2

2 Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita.

Matthew 26:17

17 Kaj en la unua tago de macoj la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por mangxi la Paskon?

Luke 22:7-8

7 Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis bucxi la Paskon. 8 Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante:Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni gxin mangxu.

Acts 12:3-4

3 Kaj vidinte, ke tio placxas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj. 4 Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo.

1 Corinthians 5:7-8

7 Forpurigu la malnovan fermentajxon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. CXar por ni ankaux Pasko estas oferita, nome Kristo; 8 tial ni festu, ne per malnova fermentajxo, nek per fermentajxo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.

Exodus 12:15-17

15 Dum sep tagoj mangxu macojn; en la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael. 16 Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi. 17 Kaj observu la ordonon pri la macoj, cxar gxuste en tiu tago Mi elkondukis viajn tacxmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel legxon eternan.

Exodus 13:6

6 Dum sep tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo.

Exodus 34:18

18 La feston de macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo de la monato Abib, cxar en la monato Abib vi eliris el Egiptujo.

Leviticus 23:6

6 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj mangxu macojn.

Exodus 12:16

16 Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi.

Leviticus 22:20

20 Neniun beston, kiu havas difektajxon, alportu, cxar gxi ne akirigos al vi placxon.

Numbers 29:8

8 kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odorajxon:unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;

Deuteronomy 15:21

21 sed se gxi havos ian difekton, se gxi estos lama aux blinda, aux se gxi havos kian ajn malbonan difekton, tiam ne bucxu gxin ofere al la Eternulo, via Dio.

Ezekiel 45:21-25

21 En la dek-kvara tago de la unua monato estu cxe vi Pasko, festo septaga, en kiu oni devas mangxi macojn. 22 Kaj la princo en tiu tago devas alporti pro si kaj pro la tuta popolo de la lando bovon kiel propekan oferon. 23 Kaj dum la sep tagoj de la festo li alportadu bruloferon al la Eternulo, po sep bovoj kaj po sep virsxafoj sendifektaj cxiutage dum la sep tagoj, kaj po unu virkapro kiel pekoferon cxiutage. 24 Kaj da farunofero li alportos po unu efo por cxiu bovo, kaj po unu efo por cxiu virsxafo, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo. 25 En la dek-kvina tago de la sepa monato, en la festo, li faru tion saman dum sep tagoj:tian saman pekoferon, bruloferon, farunoferon, kaj oleon.

Malachi 1:13-14

13 Kaj vi diras:Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malsxatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas sxtelita, lama, aux malsana, kaj vi alportas ankaux tiaspecan farunoferon. CXu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo. 14 Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplajxon; cxar Mi estas Regxo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.

1 Peter 1:19

19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;

Numbers 28:10

10 tio estas la brulofero de cxiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero.

Leviticus 23:3

3 Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; gxi estu sabato al la Eternulo en cxiuj viaj logxejoj.

Leviticus 23:8

8 Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

Leviticus 23:21

21 Kaj proklamu en tiu tago:sankta kunveno estu cxe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna legxo en cxiuj viaj logxejoj en viaj generacioj.

Leviticus 23:25

25 Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

Leviticus 23:35-36

35 En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron. 36 Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron.

Numbers 28:18

18 En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

Numbers 28:26

26 Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

Numbers 29:1

1 Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado gxi estu por vi.

Numbers 29:12

12 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj;

Numbers 29:35

35 En la oka tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

Exodus 23:16

16 ankaux la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo.

Exodus 34:22

22 Kaj feston de semajnoj faru al vi en la komenco de la rikoltado de tritiko, kaj feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro.

Leviticus 23:10

10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos gxian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto.

Leviticus 23:15-21

15 Kaj kalkulu al vi de post la morgauxa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn. 16 GXis la morgauxa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo. 17 El viaj logxejoj alportu du panojn de skuofero; el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo. 18 Kaj alportu kune kun la panoj sep sxafidojn sendifektajn jaragxajn kaj unu bovidon kaj du virsxafojn; ili estu brulofero al la Eternulo; kaj kune kun ili farunoferon kaj versxoferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 19 Pretigu ankaux unu kapron kiel pekoferon, kaj du jaragxajn sxafidojn kiel pacoferon. 20 Kaj la pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj panoj kiel skuoferon antaux la Eternulo, kun la du sxafidoj; gxi estu sanktajxo al la Eternulo por la pastro. 21 Kaj proklamu en tiu tago:sankta kunveno estu cxe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna legxo en cxiuj viaj logxejoj en viaj generacioj.

Deuteronomy 16:9-11

9 Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn. 10 Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio. 11 Kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon.

Acts 2:1-13

1 Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili cxiuj estis unuanime en unu loko. 2 Kaj subite venis el la cxielo sono kvazaux blovego de forta vento, kaj gxi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. 3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaux el fajro, kaj sidigxis sur cxiun el ili. 4 Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon. 5 Kaj en Jerusalem tiam logxis piaj Judoj el cxiu nacio sub la cxielo. 6 Kaj kiam auxdigxis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, cxar cxiu aparte auxdis ilin paroli per lia propra dialekto. 7 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj miris, dirante unu al alia:Rigardu! cxu ne estas Galileanoj cxiuj tiuj parolantoj? 8 Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis? 9 Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj logxantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10 Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj paslogxantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11 Kretanoj kaj Araboj-ni auxdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio. 12 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj embarasigxis, dirante unu al alia:Kion cxi tio signifas? 13 Sed aliaj moke diris:Ili estas plenaj de mosto.

1 Corinthians 15:20

20 Sed nun Kristo relevigxis el la mortintoj, la unuaajxo de la dormantoj.

James 1:18

18 Laux Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaux unuaajxo de Liaj kreitajxoj.

Leviticus 23:18-19

18 Kaj alportu kune kun la panoj sep sxafidojn sendifektajn jaragxajn kaj unu bovidon kaj du virsxafojn; ili estu brulofero al la Eternulo; kaj kune kun ili farunoferon kaj versxoferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo. 19 Pretigu ankaux unu kapron kiel pekoferon, kaj du jaragxajn sxafidojn kiel pacoferon.

Numbers 28:11

11 Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon, sep jaragxajn sendifektajn sxafidojn;

Numbers 28:15

15 Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia versxofero.

Galatians 3:13

13 Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte malbeno pro ni; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu pendas sur lignajxo;

1 Peter 2:24

24 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.

1 Peter 3:18

18 CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.