Nehemiah 9 Cross References - Esperanto

1 En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj, fastante, en sakajxoj kaj kun tero sur la kapoj. 2 Kaj la idaro de Izrael apartigis sin de cxiuj fremduloj, kaj starigxis, kaj faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj. 3 Kaj ili levigxis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorklinigxon antaux la Eternulo, ilia Dio. 4 Kaj sur la tribuno por la Levidoj starigxis Jesxua, Bani, Kadmiel, SXebanja, Buni, SXerebja, Bani, kaj Kenani, kaj ekvokis per lauxta vocxo al la Eternulo, ilia Dio. 5 Kaj diris la Levidoj Jesxua, Kadmiel, Bani, HXasxabneja, SXerebja, Hodija, SXebanja, kaj Petahxja:Levigxu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne gxis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super cxia beno kaj lauxdo. 6 Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la cxielon, la cxielon de cxieloj, kaj gxian tutan armeon, la teron, kaj cxion, kio estas sur gxi, la marojn, kaj cxion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al cxio, kaj la armeo de la cxielo adorklinigxas antaux Vi. 7 Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la HXaldea kaj donis al li la nomon Abraham, 8 kaj trovis lian koron fidela antaux Vi, kaj faris kun li interligon, por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la HXetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgasxidoj, transdoni gxin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, cxar Vi estas justa. 9 Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi auxdis ilian kriadon cxe la Rugxa Maro; 10 kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super cxiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, cxar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraux ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia gxi estas gxis nun. 11 Kaj Vi disfendis antaux ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi jxetis en la profundon, kiel sxtonon en potencan akvon. 12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri. 13 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn. 14 Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, legxojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo. 15 Kaj panon en la cxielo Vi donis al ili kontraux ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraux ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili. 16 Sed ili kaj niaj patroj farigxis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn; 17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin. 18 Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris:Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn, 19 Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne forigxis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri; 20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia busxo, kaj akvon Vi donis al ili kontraux ilia soifo. 21 Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentauxgigxis, kaj iliaj piedoj ne sxvelis. 22 Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan. 23 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin. 24 Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaux ili la logxantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaux iliajn regxojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun cxi tiuj laux sia bontrovo. 25 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank� al Via granda boneco. 26 Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn. 27 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj. 28 Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaux Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi auxdis el la cxielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco. 29 Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraux Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian sxultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis auxskulti. 30 Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj. 31 Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, cxar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema. 32 Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn regxojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la regxoj de Asirio gxis la nuna tago. 33 Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie. 34 Kaj niaj regxoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis. 35 En la tempo de sia regno, kaj cxe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj. 36 Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi. 37 Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas. 38 En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.

Leviticus 23:34

34 Diru al la Izraelidoj jene:Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de lauxboj dum sep tagoj al la Eternulo.

Leviticus 23:39

39 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo.

Joshua 7:6

6 Tiam Josuo dissxiris siajn vestojn, kaj jxetis sin vizagxaltere antaux la keston de la Eternulo, restante tiel gxis la vespero, li kaj la plejagxuloj de Izrael; kaj ili sxutis polvon sur siajn kapojn.

Judges 20:26

26 Tiam cxiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaux la Eternulo kaj fastis en tiu tago gxis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux la Eternulon.

1 Samuel 4:12

12 Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj venis en SXilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj, kaj tero estis sur lia kapo.

2 Samuel 1:2

2 okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li jxetis sin sur la teron kaj adorklinigxis.

2 Chronicles 7:10

10 En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al gxiaj tendoj, gajan kaj gxojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.

2 Chronicles 20:3

3 Jehosxafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo.

Ezra 8:23

23 Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li auxskultis nin.

Nehemiah 8:2

2 Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaux la komunumon, antaux la virojn kaj virinojn, antaux cxiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato.

Esther 4:3

3 Kaj en cxiu lando, sur cxiu loko, kien venis la ordono de la regxo kaj lia dekreto, estis granda malgxojo cxe la Judoj, fastado, plorado, kaj gxemado; kaj multaj kusxis en sakajxo kaj cindro.

Esther 4:16

16 Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en SXusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; kaj se mi pereos, mi pereu.

Job 2:12

12 Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian vocxon kaj ekploris; kaj cxiu el ili dissxiris sian veston, kaj jxetis teron sur sian kapon, turnante sin al la cxielo.

Isaiah 22:12

12 Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detrancxu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakajxon.

Joel 1:13-14

13 Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; gxemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kusxu en sakajxoj, ho servistoj de mia Dio; cxar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj versxoferoj. 14 Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj cxiujn logxantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo:

Joel 2:15-17

15 Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon. 16 Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj sucxinfanojn; fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el sub sia baldakeno. 17 Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj:Kie estas ilia Dio?

Jonah 3:5-8

5 La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili. 6 Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro. 7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon; 8 kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio, kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj:

Acts 13:2-3

2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Sauxlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis. 3 Tiam, fastinte kaj pregxinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.

Leviticus 26:39-40

39 Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos. 40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min.

Ezra 9:2

2 cxar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksigxis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj cxefoj estis la unua en cxi tiu malbonago.

Ezra 9:6-7

6 kaj mi diris:Ho mia Dio, mi hontas, kaj gxenas min levi mian vizagxon al Vi, ho mia Dio; cxar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo farigxis granda gxis la cxielo. 7 De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo gxis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj, ni kaj niaj regxoj kaj niaj pastroj, en la manojn de la alilandaj regxoj, sub glavon, en kaptitecon, al disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun.

Ezra 9:15

15 Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; cxar ni restis savigxintoj gxis la nuna tago. Jen ni estas antaux Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaux Vi pro tio.

Ezra 10:11

11 Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon:apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.

Nehemiah 1:6

6 Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por auxskulti la pregxon de Via servanto, per kiu mi pregxas antaux Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaux Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis.

Nehemiah 13:3

3 Kiam ili auxdis tiun legxon, ili apartigis de Izrael cxiun aligentulon.

Nehemiah 13:30

30 Tiamaniere mi purigis ilin de cxio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de cxiu en lia ofico,

Psalms 106:6-7

6 Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis. 7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro.

Psalms 144:7

7 Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj,

Psalms 144:11

11 Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.

Isaiah 2:6

6 Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, cxar ili pli plenigxis ol antauxe kaj ili sorcxas kiel la Filisxtoj kaj aligxis al infanoj de aligentuloj.

Daniel 9:3-10

3 Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio, la Sinjoro, por pregxi kaj petegi, en fastado, sakajxo, kaj cindro. 4 Kaj mi pregxis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj! 5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj; 6 ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando. 7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin. 8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi. 9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li 10 kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laux Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.

Daniel 9:20

20 Dum mi ankoraux parolis kaj pregxis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaux la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;

Hosea 5:7

7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havajxo.

1 John 1:7-9

7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko. 8 Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni. 9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco.

Nehemiah 8:3-4

3 Kaj li legis el gxi sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, de la tagigxo gxis la tagmezo, antaux la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo. 4 Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, SXema, Anaja, Urija, HXilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Misxael, Malkija, HXasxum, HXasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam.

Nehemiah 8:7-8

7 Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko. 8 Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legatajxon.

2 Chronicles 20:19

19 Kaj levigxis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Korahxidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per lauxta vocxo alten.

Nehemiah 8:7

7 Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.

Nehemiah 9:5

5 Kaj diris la Levidoj Jesxua, Kadmiel, Bani, HXasxabneja, SXerebja, Hodija, SXebanja, kaj Petahxja:Levigxu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne gxis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super cxia beno kaj lauxdo.

Nehemiah 10:9-13

9 La Levidoj:Jesxua, filo de Azanja, Binuj, el la filoj de HXenadad, Kadmiel; 10 kaj iliaj fratoj:SXebanja, Hodija, Kelita, Pelaja, HXanan, 11 Mihxa, Rehxob, HXasxabja, 12 Zakur, SXerebja, SXebanja, 13 Hodija, Bani, Beninu.

Nehemiah 12:8

8 Kaj la Levidoj:Jesxua, Binuj, Kadmiel, SXerebja, Jehuda, Matanja, super la lauxdkantoj, li kaj liaj fratoj;

Psalms 3:4

4 Per mia vocxo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.

Psalms 77:1

1 Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf. Mia vocxo iras al Dio, kaj mi krias; Mia vocxo iras al Dio, ke Li auxskultu min.

Psalms 130:1

1 Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

Lamentations 3:8

8 Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaux mia pregxo.

John 11:43

43 Kaj dirinte tion, li kriis per lauxta vocxo:Lazaro, elvenu.

Acts 7:60

60 Kaj li genuigxis, kaj kriis per lauxta vocxo:Sinjoro, ne metu sur ilin cxi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormigxis.

Exodus 15:6

6 Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.

Exodus 15:11

11 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?

Deuteronomy 28:58

58 Se vi ne penos plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, skribitajn en cxi tiu libro, timante cxi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION:

1 Kings 8:14

14 Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.

1 Kings 8:22

22 Kaj Salomono starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la cxielo,

1 Kings 8:27

27 CXu efektive Dio logxus sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

1 Chronicles 29:11

11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj.

1 Chronicles 29:13

13 Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.

1 Chronicles 29:20

20 Kaj David diris al la tuta komunumo:Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili klinigxis kun adoro antaux la Eternulo kaj antaux la regxo.

2 Chronicles 20:13

13 Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj.

Ezra 3:11

11 Kaj ili ekkantis gloron kaj lauxdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo gxojkriis lauxte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo.

Psalms 16:2

2 Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.

Psalms 72:18-19

18 Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn. 19 Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!

Psalms 103:1-2

1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.

Psalms 106:2

2 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Auxdigos Lian tutan gloron?

Psalms 117:1-2

1 Haleluja! Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Lauxdu Lin cxiuj gentoj; 2 CXar granda estas Lia boneco al ni, Kaj la vero de la Eternulo restas eterne.

Psalms 134:1-135:3

1 Kanto de suprenirado. Nun benu la Eternulon, cxiuj sklavoj de la Eternulo, Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo. 2 Levu la manojn al la sanktejo, Kaj benu la Eternulon. 3 El Cion benu vin la Eternulo, La Kreinto de la cxielo kaj la tero.

Psalms 135:1-3

1 Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo, 2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio. 3 Gloru la Eternulon, cxar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, cxar gxi estas cxarma.

Psalms 145:2

2 CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne.

Psalms 145:5

5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

Psalms 145:11-12

11 Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco, 12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.

Psalms 146:2

2 Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

Jeremiah 33:10-11

10 Tiele diras la Eternulo:Sur cxi tiu loko-pri kiu vi diras, ke gxi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kiuj farigxis malplenaj pro foresto de homoj kaj de logxantoj kaj de brutoj- 11 ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco, vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino, vocxo de homoj, kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot, cxar la Eternulo estas bona, cxar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe, diras la Eternulo.

Matthew 11:25

25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;

2 Corinthians 4:6

6 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.

Ephesians 3:20-21

20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni, 21 estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo gxis cxiuj generacioj por cxiam kaj eterne. Amen.

1 Peter 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj,

Genesis 1:1

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.

Genesis 2:1

1 Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj.

Genesis 32:2

2 Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Mahxanaim.

Deuteronomy 6:4

4 Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola.

Deuteronomy 10:14

14 Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la cxielo kaj la cxielo de la cxieloj, la tero, kaj cxio, kio estas sur gxi;

1 Kings 22:19

19 Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris antaux Li dekstre kaj maldekstre de Li.

2 Kings 19:15

15 Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;

2 Kings 19:19

19 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

Psalms 33:6

6 Per la vorto de la Eternulo estigxis la cxielo; Kaj per la spiro de Lia busxo estigxis gxia tuta ekzistantaro.

Psalms 36:6

6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj jugxoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

Psalms 86:10

10 CXar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.

Psalms 103:21

21 Benu la Eternulon cxiuj Liaj cxirkauxantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.

Psalms 136:5-9

5 Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco; 6 Kiu etendis la teron super la akvo, CXar eterna estas Lia boneco; 7 Kiu kreis grandajn lumojn, CXar eterna estas Lia boneco; 8 La sunon, por regi en la tago, CXar eterna estas Lia boneco; 9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, CXar eterna estas Lia boneco;

Psalms 146:6

6 Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;

Psalms 148:2-4

2 Gloru Lin, cxiuj Liaj angxeloj; Gloru Lin, cxiuj Liaj militistaroj. 3 Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, cxiuj lumaj steloj. 4 Gloru Lin, plej supraj cxieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la cxielo.

Isaiah 6:2-3

2 Serafoj staris supre de Li; cxiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizagxon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis. 3 Kaj unu vokadis al alia, kaj diris:Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.

Isaiah 37:16

16 Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;

Isaiah 37:20

20 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

Isaiah 43:10

10 Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaux Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos.

Isaiah 44:6

6 Tiele diras la Eternulo, la Regxo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot:Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.

Isaiah 44:8

8 Ne timu kaj ne maltrankviligxu; Mi auxdigis ja al vi kaj antauxdiris antauxlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. CXu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas.

Jeremiah 10:11-12

11 Diru do al ili:La dioj, kiuj ne kreis la cxielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la cxielo. 12 Li kreis la teron per Sia forto, arangxis la mondon per Sia sagxo, kaj per Sia prudento etendis la cxielon.

Ezekiel 20:11

11 Kaj Mi donis al ili Miajn legxojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas.

Mark 12:29-30

29 Kaj Jesuo respondis:La unua estas:Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu; 30 kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto.

John 10:30

30 Mi kaj la Patro estas unu.

Colossians 1:15-17

15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; 16 cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas.

Hebrews 1:3

3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj;

Hebrews 1:6

6 Kaj ankoraux, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras:Kaj klinigxu antaux li cxiuj angxeloj de Dio.

Revelation 4:11

11 Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.

Revelation 5:11-13

11 Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis vocxon de multaj angxeloj, ronde cxirkaux la trono kaj la kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj; 12 dirantaj per granda vocxo:Inda estas la SXafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon. 13 Kaj cxiun kreitajxon, kiu estis en la cxielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj cxion en ili, mi auxdis dirantajn:Al la Sidanto sur la trono, kaj al la SXafido, estu la lauxdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne.

Revelation 14:7

7 kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

Genesis 11:31

31 Kaj Terahx prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la HXaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis gxis HXaran kaj enlogxigxis tie.

Genesis 12:1-2

1 Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi. 2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.

Genesis 15:7

7 Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la HXaldea, por doni al vi cxi tiun landon kiel posedajxon.

Genesis 17:5

5 Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, cxar Mi faris vin patro de multe da popoloj.

Deuteronomy 10:15

15 tamen nur pri viaj patroj placxis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el cxiuj popoloj, kiel vi vidas nun.

Joshua 24:2-3

2 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Transe de la Rivero logxis viaj patroj en la tempo antikva, Terahx, patro de Abraham kaj patro de Nahxor; kaj ili servis al aliaj dioj. 3 Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon.

Isaiah 41:8-9

8 Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato, 9 vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de gxiaj randoj, kaj al kiu Mi diris:Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpusxis-

Isaiah 51:2

2 Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; cxar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin.

Acts 7:2-4

2 Kaj tiu diris: Fratoj kaj patroj, auxskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaux ol li logxis en HXaran, 3 kaj diris al li:Iru el via lando kaj de via parencaro, kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi. 4 Tiam li iris el la lando de la HXaldeoj, kaj logxis en HXaran; kaj el tie, post la morto de lia patro, Li translogxigis lin en cxi tiun landon, kie vi nun logxas;

Genesis 12:1-3

1 Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi. 2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno. 3 Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj benigxos per vi cxiuj gentoj de la tero.

Genesis 12:7

7 Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.

Genesis 15:6

6 Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

Genesis 15:18-21

18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato: 19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn 20 kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn 21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.

Genesis 17:7-8

7 Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi. 8 Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi logxas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedajxo, kaj Mi estos Dio por ili.

Genesis 22:12

12 Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; cxar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.

Genesis 22:16-18

16 kaj diris: Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo, ke cxar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan; 17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj. 18 Kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian vocxon.

Exodus 3:8

8 Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj.

Exodus 3:17

17 Kaj Mi diris:Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Numbers 23:19

19 Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. CXu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?

Deuteronomy 7:1

1 Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi gxin, kaj Li forpelos antaux vi grandnombrajn popolojn, la HXetidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi;

Deuteronomy 7:8-9

8 sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la jxuron, kiun Li jxuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, regxo de Egiptujo. 9 Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj,

Deuteronomy 9:5

5 Ne pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas por ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de cxi tiuj popoloj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi, kaj por plenumi tion, kion la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.

Deuteronomy 26:3

3 kaj venu al la pastro, kiu estos en tiu tempo, kaj diru al li:Mi sciigas hodiaux antaux la Eternulo, via Dio, ke mi eniris en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al niaj patroj, ke Li donos gxin al ni.

Joshua 9:1

1 Kaj kiam auxdis cxiuj regxoj, kiuj logxis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraux Lebanon, la HXetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj,

Joshua 11:3

3 al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj HXetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la HXividoj sub HXermon en la lando Micpa.

Joshua 11:23

23 Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al cxio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis gxin kiel heredan posedajxon al Izrael, laux iliaj partoj, laux iliaj triboj. Kaj la lando trankviligxis de milito.

Joshua 21:43-45

43 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li jxuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi. 44 Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe, konforme al cxio, kion Li jxuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el cxiuj iliaj malamikoj rezistis antaux ili; cxiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn. 45 Ne mankis ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; cxio plenumigxis.

Joshua 23:14

14 Nun mi ekiras hodiaux la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; cxio plenumigxis por vi, ne mankis el gxi ecx unu vorto.

Psalms 92:14-15

14 Ili floras ankoraux en la maljuneco, Estas sukplenaj kaj fresxaj, 15 Por sciigi, ke la Eternulo estas justa, Mia fortikajxo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.

Psalms 105:8-9

8 Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj, 9 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak.

Psalms 105:43-44

43 Kaj Li elkondukis Sian popolon en gxojo, Siajn elektitojn kun kantado. 44 Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;

Luke 1:72-73

72 Por montri Sian bonecon cxe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon; 73 La jxuron, kiun Li jxuris al nia patro Abraham;

Acts 13:22

22 Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel regxon, pri kiu Li parolis, atestante:Mi trovis Davidon, filon de Jisxaj, viron laux Mia koro; li plenumos Mian tutan volon.

1 Timothy 1:12-13

12 Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas, tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado; 13 kvankam mi antauxe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, cxar mi tion faris nesciante kaj nekredante;

Titus 1:2

2 kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaux la tempoj eternaj,

Hebrews 6:18

18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,

Hebrews 11:17

17 Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton;

James 2:21-23

21 CXu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro? 22 Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektigxis; 23 kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio.

1 John 1:9

9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco.

Exodus 2:25

25 Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.

Exodus 3:7-9

7 Kaj la Eternulo diris:Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian kriadon kauxze de gxiaj premantoj; Mi scias gxiajn suferojn. 8 Kaj Mi malsupreniris, por savi gxin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi gxin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj. 9 Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.

Exodus 3:16

16 Iru, kaj kunvenigu la cxefojn de Izrael, kaj diru al ili:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris:Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo.

Exodus 14:10-14

10 Kiam Faraono alproksimigxis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo. 11 Kaj ili diris al Moseo:CXu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo? 12 Tion ni diris ja al vi en Egiptujo:Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; cxar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto. 13 Tiam Moseo diris al la popolo:Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaux; cxar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaux, vi eterne neniam plu vidos. 14 La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.

Acts 7:34

34 Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi auxdis gxian gxemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi gxin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon.

Exodus 5:2

2 Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.

Exodus 5:7-8

7 Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel gxis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon. 8 Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas gxis nun, postulu de ili, ne malgrandigu gxin; cxar ili vagas senlabore, tial ili krias:Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio.

Exodus 7:1-12:32

1 Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto. 2 Vi parolos cxion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando. 3 Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta. 4 Kaj Faraono vin ne auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj jugxoj. 5 Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili. 6 Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris. 7 Moseo havis la agxon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la agxon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono. 8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 9 Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:Prenu vian bastonon kaj jxetu gxin antaux Faraonon; gxi farigxos serpento. 10 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron jxetis sian bastonon antaux Faraonon kaj antaux liajn servantojn, kaj gxi farigxis serpento. 11 Tiam ankaux Faraono alvokis la sagxulojn kaj sorcxistojn; kaj ankaux ili, la Egiptaj sorcxistoj, per siaj sorcxoj faris tiel. 12 CXiu el ili jxetis sian bastonon, kaj ili farigxis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn. 13 Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo. 14 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon. 15 Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; starigxu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformigxis en serpenton, prenu en vian manon. 16 Kaj diru al li:La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri:Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi gxis nun ne obeis. 17 Tiel diris la Eternulo:Per tio vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo:jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj gxi transformigxos en sangon. 18 Kaj la fisxoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero. 19 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super cxian kolektigxon de iliaj akvoj, kaj ili farigxu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj sxtonaj. 20 Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformigxis en sangon. 21 Kaj la fisxoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero farigxis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta. 22 Sed tiel same faris la sorcxistoj de Egiptujo per siaj sorcxoj. Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo. 23 Kaj Faraono turnigxis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis ecx tion. 24 Kaj cxiuj Egiptoj ekfosis cxirkaux la rivero pro akvo por trinki, cxar ili ne povis trinki la akvon el la rivero. 25 Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.

Exodus 8:1-12:32

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Permesu al Mia popolo iri, por ke gxi faru servon al Mi. 2 Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos vian tutan regionon per ranoj; 3 kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormocxambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn; 4 kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur cxiujn viajn servantojn rampos la ranoj. 5 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan. 6 Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan. 7 Tion saman faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan. 8 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Pregxu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke gxi alportu oferon al la Eternulo. 9 Kaj Moseo diris al Faraono:Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas pregxi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu. 10 Tiu diris:Por morgaux. Kaj li diris:GXi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio. 11 Kaj forigxos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos. 12 Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon. 13 Kaj la Eternulo faris laux la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj. 14 Kaj oni kunsxovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodorigxis. 15 Sed kiam Faraono vidis, ke farigxis faciligxo, li malmoligis sian koron kaj ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo. 16 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el gxi farigxos pikmusxoj en la tuta lando Egipta. 17 Ili faris tiel:Aaron etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la tero, kaj aperis pikmusxoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta polvo de la tero farigxis pikmusxoj en la tuta lando Egipta. 18 Tiel faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, por elirigi pikmusxojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmusxoj estis sur la homoj kaj sur la brutoj. 19 Tiam la sorcxistoj diris al Faraono:GXi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo. 20 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene, kaj starigxu antaux Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru servon al Mi. 21 CXar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj plenigxos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaux la tero, sur kiu ili estas. 22 Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Gosxen, sur kiu trovigxas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciigxu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero. 23 Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaux okazos tiu signo. 24 Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektigxis la tero kauxze de la fiinsektoj. 25 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Iru, alportu oferon al via Dio en la lando. 26 Sed Moseo diris:Ne estas oportune fari tiel; cxar abomenindajxo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaux iliaj okuloj, cxu ili tiam nin ne sxtonmortigos? 27 Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni. 28 Tiam Faraono diris:Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; pregxu pro mi. 29 Kaj Moseo diris:Jen mi foriras de vi, kaj mi pregxos al la Eternulo, ke forigxu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaux; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo. 30 Moseo eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo. 31 Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo; ne restis ecx unu. 32 Sed Faraono obstinigis sian koron ankaux cxi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.

Exodus 9:1-12:32

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon. 2 CXar se vi ne volos forliberigi kaj vi plue ilin retenos, 3 jen la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la cxevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la sxafoj; estos sur ili tre forta pesto. 4 Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el cxio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio. 5 Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante:Morgaux la Eternulo faros tiun aferon en la lando. 6 Kaj la Eternulo faris tion en la sekvanta tago, kaj mortis cxiuj brutoj de la Egiptoj, sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu. 7 Faraono sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne forliberigis la popolon. 8 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Prenu al vi plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo jxetu gxin al la cxielo antaux la okuloj de Faraono. 9 Kaj gxi farigxos polvo super la tuta lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj farigxos el gxi brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta. 10 Kaj ili prenis cindron el la forno kaj starigxis antaux Faraono, kaj Moseo jxetis gxin al la cxielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj. 11 Kaj la sorcxistoj ne povis teni sin antaux Moseo pro la abscesoj, cxar la abscesoj estis sur la sorcxistoj kaj sur cxiuj Egiptoj. 12 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo. 13 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene kaj starigxu antaux Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon. 14 CXar cxi tiun fojon Mi sendos cxiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero. 15 CXar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero; 16 sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero. 17 Ankoraux vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas gxin. 18 Jen morgaux en cxi tiu tempo Mi pluvigos tre grandan hajlon, tian, ke simila al gxi ne estis en Egiptujo de post la tago de gxia fondigxo gxis nun. 19 Kaj nun sendu, kolektu viajn brutojn, kaj cxion, kion vi havas sur la kampo; sur cxiun homon kaj bruton, kiuj trovigxos sur la kampo kaj ne kolektigxos en la domon, falos la hajlo, kaj ili mortos. 20 Kiu el la servantoj de Faraono timis la vorton de la Eternulo, tiu rapide envenigis siajn sklavojn kaj brutojn en la domojn; 21 sed kiu ne atentis la vorton de la Eternulo, tiu lasis siajn sklavojn kaj siajn brutojn sur la kampo. 22 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur cxiujn herbojn de la kampo en la lando Egipta. 23 Kaj Moseo etendis sian bastonon al la cxielo; kaj la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la teron, kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan. 24 Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post la tempo, kiam en gxi aperis popolo. 25 Kaj la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta cxion, kio estis sur la kampo; homojn kaj brutojn kaj cxiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo, kaj cxiujn arbojn de la kampo gxi rompis. 26 Nur en la lando Gosxen, kie estis la Izraelidoj, ne estis hajlo. 27 Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili:Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj. 28 Pregxu al la Eternulo, ke cxesigxu la tondroj de Dio kaj la hajlo; tiam mi forliberigos vin, kaj vi ne plu restos. 29 Kaj Moseo diris al li:Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj cxesigxos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciigxu, ke al la Eternulo apartenas la tero. 30 Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraux ne timas Dion, la Eternulon. 31 La lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, cxar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burgxonojn; 32 sed la tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, cxar ili estis malfrusezonaj.

Exodus 10:1-12:32

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, cxar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru cxi tiujn Miajn signojn inter ili; 2 kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo. 3 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:GXis kiam vi rifuzos humiligxi antaux Mi? forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon. 4 CXar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaux akridojn en vian regionon; 5 kaj ili kovros la suprajxon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formangxos cxion, kio restis cxe vi savita kontraux la hajlo, kaj ili cxirkauxmangxos cxiujn arbojn, kiuj kreskas cxe vi sur la kampo; 6 kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de cxiuj viaj servantoj kaj la domojn de cxiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero gxis la nuna tago. Kaj li turnigxis kaj eliris for de Faraono. 7 Tiam la servantoj de Faraono diris al li:GXis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; cxu vi ankoraux ne vidas, ke Egiptujo pereas? 8 Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj cxi tiu diris al ili:Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj? 9 Tiam Moseo diris:Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj sxafoj kaj niaj bovoj ni iros, cxar ni havas feston de la Eternulo. 10 Kaj li diris al ili:Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! cxu vi ne havas ian malbonan intencon? 11 Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, cxar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono. 12 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formangxu cxiujn herbojn de la tero, cxion, kion restigis la hajlo. 13 Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam farigxis mateno, la orienta vento alportis la akridojn. 14 Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidigxis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaux ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia. 15 Kaj ili kovris la tutan suprajxon de la tero, kaj la tero farigxis malluma; kaj ili formangxis la tutan herbon de la kampo, kaj cxiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdajxo sur la arboj aux inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta. 16 Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Mi pekis antaux la Eternulo, via Dio, kaj antaux vi. 17 Sed nun pardonu mian pekon nur cxi tiun fojon, kaj pregxu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur cxi tiun morton. 18 Kaj li eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo. 19 Kaj la Eternulo venigis de la kontrauxa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj gxi levis la akridojn kaj jxetis ilin en la Rugxan Maron; ne restis ecx unu akrido en la tuta Egipta regiono. 20 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn. 21 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj farigxos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo. 22 Kaj Moseo etendis sian manon al la cxielo, kaj farigxis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj. 23 Oni ne vidis unu alian, kaj neniu levigxis de sia loko dum tri tagoj; sed cxiuj Izraelidoj havis lumon en siaj logxejoj. 24 Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris:Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj sxafoj kaj viaj bovoj restu; ankaux viaj infanoj iru kun vi. 25 Sed Moseo diris:Vi devas ankaux doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio. 26 Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, gxis ni venos tien. 27 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin. 28 Kaj Faraono diris al li:Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon; cxar en la tago, en kiu vi venos antaux mian vizagxon, vi mortos. 29 Tiam Moseo diris:Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaux vian vizagxon.

Exodus 11:1-12:32

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankoraux unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el cxi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el cxi tie. 2 Diru nun al la popolo, ke ili petu cxiu viro de sia proksimulo kaj cxiu virino de sia proksimulino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn. 3 Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron cxe la Egiptoj; kaj ankaux Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo. 4 Kaj Moseo diris:Tiel diris la Eternulo:En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo. 5 Kaj mortos cxiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, gxis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaux la muelejo; kaj cxiu unuenaskito el la brutoj. 6 Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al gxi neniam estis kaj neniam plu estos. 7 Sed cxe cxiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraux homon, nek kontraux bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj. 8 Kaj venos cxiuj viaj sklavoj al mi kaj terjxetigxos antaux mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero. 9 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faraono vin ne auxskultos; por ke multigxu Miaj mirakloj en la lando Egipta. 10 Kaj Moseo kaj Aaron faris cxiujn tiujn miraklojn antaux Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.

Exodus 12:1-32

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante: 2 CXi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua gxi estu por vi inter la monatoj de la jaro. 3 Diru al la tuta komunumo de Izrael:En la deka tago de cxi tiu monato prenu al si sxafidon cxiu patro de familio, po unu sxafido por domo. 4 Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta sxafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laux la nombro de la animoj, laux la kvanto de mangxado de cxiu, ili kalkulu sin por la sxafido. 5 La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni. 6 Konservu gxin gxis la dek-kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael bucxu gxin en la komenco de vespero. 7 Kaj ili prenu iom el la sango, kaj sxmiru sur ambaux fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili gxin mangxos. 8 Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu. 9 Ne mangxu gxin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun gxiaj kapo, kruroj, kaj internajxoj. 10 Ne restigu iom el gxi gxis la mateno; kio restos el gxi gxis la mateno, tion bruligu per fajro. 11 Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo. 12 Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj gxis la brutoj; kaj super cxiuj dioj de Egiptujo Mi faros jugxon, Mi, la Eternulo. 13 Kaj la sango cxe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi trovigxas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan. 14 Kaj tiu tago estu por vi memorajxo; kaj festu gxin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel legxon por eterne festu gxin. 15 Dum sep tagoj mangxu macojn; en la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael. 16 Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi. 17 Kaj observu la ordonon pri la macoj, cxar gxuste en tiu tago Mi elkondukis viajn tacxmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel legxon eternan. 18 De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato mangxu macojn gxis la vespero de la dudek-unua tago de la monato. 19 Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando. 20 Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn. 21 Moseo alvokis cxiujn cxefojn de Izrael, kaj diris al ili:Elektu kaj prenu al vi sxafidojn laux viaj familioj, kaj bucxu la Paskon. 22 Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu gxin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tusxu la supran sojlon kaj ambaux fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo gxis la mateno. 23 Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni. 24 Kaj observu cxi tion kiel legxon por vi kaj por viaj filoj eterne. 25 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu cxi tiun servon. 26 Kaj kiam diros al vi viaj filoj:Kion signifas cxi tiu via servo? 27 tiam diru:GXi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo klinigxis kaj faris adoron. 28 Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris. 29 Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, gxis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj cxiujn unuenaskitojn el la brutoj. 30 Tiam Faraono levigxis en la nokto, li kaj cxiuj liaj servantoj kaj cxiuj Egiptoj; kaj farigxis granda kriado en Egiptujo; cxar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto. 31 Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris:Levigxu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris. 32 Ankaux viajn sxafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaux min.

Exodus 14:1-31

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaux Pi-Hahxirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili starigxu tendare super la maro. 3 Faraono diros pri la Izraelidoj:Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin sxlosis. 4 Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel. 5 Kiam oni diris al la regxo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turnigxis kontraux la popolon, kaj ili diris:Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni? 6 Kaj li jungis sian cxaron kaj prenis kun si sian popolon. 7 Kaj li prenis sescent plej bonajn cxarojn kaj cxiujn cxarojn de Egiptujo kaj la cxefojn de la tuta militistaro. 8 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la regxo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta. 9 La Egiptoj postkuris ilin, kaj cxiuj cxevaloj kaj cxaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Hahxirot antaux Baal-Cefon. 10 Kiam Faraono alproksimigxis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo. 11 Kaj ili diris al Moseo:CXu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo? 12 Tion ni diris ja al vi en Egiptujo:Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; cxar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto. 13 Tiam Moseo diris al la popolo:Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaux; cxar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaux, vi eterne neniam plu vidos. 14 La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu. 15 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru. 16 Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu gxin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero. 17 Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj. 18 Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi glorigxos per Faraono, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj. 19 Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili; 20 kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la tuta nokto. 21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendigxis. 22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 23 Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, cxiuj cxevaloj de Faraono, liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro. 24 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj. 25 Kaj Li depusxis la radojn de iliaj cxaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris:Ni forkuru for de la Izraelidoj, cxar la Eternulo militas por ili kontraux la Egiptoj. 26 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn cxarojn kaj iliajn rajdantojn. 27 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al gxi. Kaj la Eternulo jxetis la Egiptojn en la mezon de la maro. 28 Kaj la akvo revenis, kaj kovris la cxarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili ecx unu. 29 Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. 30 Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro. 31 Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

Exodus 18:11

11 Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol cxiuj dioj; gxi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraux ili.

Deuteronomy 4:34

34 Aux cxu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj terurajxoj, simile al cxio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaux viaj okuloj?

Deuteronomy 11:3-4

3 kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando; 4 kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al gxiaj cxevaloj kaj cxaroj, kiujn Li superversxis per la akvo de la Rugxa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin gxis la nuna tago;

Joshua 2:10-11

10 cxar ni auxdis, ke la Eternulo sekigis antaux vi la akvon de la Rugxa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Sihxon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis. 11 Ni auxdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.

Job 40:11-12

11 Elversxu la furiozon de via kolero; Ekrigardu cxion fieran kaj humiligu gxin; 12 Ekrigardu cxiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;

Psalms 78:12-13

12 Antaux iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan. 13 Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaux muron;

Psalms 78:43-53

43 Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan; 44 Kiam Li sxangxis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki. 45 Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin mangxis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis; 46 Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj; 47 Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto; 48 Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn pasxtatarojn al fulmo; 49 Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Tacxmenton da malbonaj angxeloj. 50 Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne sxirmis kontraux la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto; 51 Li mortigis cxiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de HXam. 52 Kaj Li kondukis kiel sxafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel pasxtataron tra la dezerto; 53 Li kondukis ilin en sendangxereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro;

Psalms 83:18

18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

Psalms 105:27-37

27 Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de HXam. 28 Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn. 29 Li sxangxis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fisxojn. 30 Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la cxambroj de iliaj regxoj. 31 Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en cxiuj iliaj regionoj. 32 Antataux pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando. 33 Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj. 34 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj 35 Kaj formangxis la tutan herbon en ilia lando Kaj formangxis la produktojn de ilia tero. 36 Kaj Li mortigis cxiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencajxojn de cxiuj iliaj fortoj. 37 Sed ilin Li elkondukis kun argxento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.

Psalms 106:7-11

7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro. 8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon. 9 Kaj Li ekkriis al la Rugxa Maro, kaj gxi elsekigxis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto. 10 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko. 11 Kaj la akvo kovris iliajn kontrauxulojn; Ecx unu el ili ne restis.

Psalms 135:8-9

8 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo gxis bruto. 9 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj cxiuj liaj sklavoj.

Psalms 136:10-15

10 Kiu batis Egiptujon en gxiaj unuenaskitoj, CXar eterna estas Lia boneco; 11 Kaj elkondukis el gxia mezo Izraelon, CXar eterna estas Lia boneco; 12 Per forta mano kaj etendita brako, CXar eterna estas Lia boneco; 13 Kiu fendis la Rugxan Maron en du partojn, CXar eterna estas Lia boneco; 14 Kaj trairigis Izraelon tra gxi, CXar eterna estas Lia boneco; 15 Kaj enjxetis Faraonon kaj lian militistaron en la Rugxan Maron, CXar eterna estas Lia boneco;

Isaiah 63:12

12 Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaux ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?

Isaiah 63:14

14 Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la spirito de la Eternulo donas al gxi ripozon, tiel Vi kondukis Vian popolon, por fari al Vi gloran nomon.

Jeremiah 32:20

20 Vi, kiu faris signojn kaj miraklojn en la lando Egipta gxis la nuna tago super Izrael kaj super la aliaj homoj, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi estas nune;

Ezekiel 20:9

9 Tamen pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaux kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta.

Daniel 4:37

37 Nun mi, Nebukadnecar, lauxdas, altigas, kaj gloras la Regxon de la cxielo, kies cxiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas gxustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.

Daniel 5:23

23 sed vi levis vin kontraux la Reganton de la cxielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn argxentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn, kiuj ne vidas, ne auxdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj cxiuj viaj vojoj, vi ne gloris.

Daniel 9:15

15 Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj.

Acts 7:36

36 Tiu elkondukis ilin, farinte mirindajxojn kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Rugxa Maro, kaj en la dezerto dum kvardek jaroj.

Romans 9:17

17 CXar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

1 Peter 5:5

5 Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliagxuloj. Tial ankaux vi cxiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.

Exodus 14:21-22

21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendigxis. 22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

Exodus 14:27-28

27 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al gxi. Kaj la Eternulo jxetis la Egiptojn en la mezon de la maro. 28 Kaj la akvo revenis, kaj kovris la cxarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili ecx unu.

Exodus 15:1-21

1 Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron. 2 Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, Kaj Li estis por mi savo. Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos. 3 La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo. 4 La cxarojn de Faraono kaj lian militistaron Li jxetis en la maron; Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Rugxa Maro. 5 Abismoj ilin kovris; Ili falis en la profundojn kiel sxtono. 6 Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon. 7 Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontrauxulojn; Vi sendas Vian koleron, kaj gxi forbruligas ilin kiel pajlon. 8 De Via kolera blovo montigxis akvo, Amasigite starigxis fluajxo, Densigxis abismoj en la mezo de la maro. 9 La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano. 10 Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca. 11 Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn? 12 Vi etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero. 13 Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi liberigis; Vi kondukis gxin per Via forto al Via sankta logxejo. 14 Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo. 15 Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan. 16 Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris. 17 Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj. 18 La Eternulo regxos cxiam kaj eterne. 19 CXar la cxevaloj de Faraono kun liaj cxaroj kaj rajdantoj enigxis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro. 20 Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante. 21 Kaj Mirjam antauxkantis al ili: Kantu al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

Psalms 66:6

6 Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpasxis piede; Tie ni gxojis pro Li.

Psalms 78:13

13 Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaux muron;

Psalms 114:3-5

3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen; 4 La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj. 5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen?

Isaiah 63:11-13

11 Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante:Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la pasxtanto de Liaj sxafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton? 12 Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaux ili la akvon, por fari al Si nomon eternan? 13 Tiu, kiu kondukis ilin tra la abismoj kiel cxevalon tra la dezerto, kaj ili ne falpusxigxis?

Hebrews 11:29

29 Per la fido li trapasis la Rugxan Maron kvazaux sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis.

Revelation 18:21

21 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.

Exodus 13:21-22

21 Kaj la Eternulo iradis antaux ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laux la gxusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte. 22 Ne forigxadis de antaux la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.

Exodus 14:19-20

19 Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili; 20 kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la tuta nokto.

Nehemiah 9:19

19 Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne forigxis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri;

Psalms 78:14

14 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;

Psalms 105:39

39 Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke gxi lumu en la nokto.

Psalms 107:7

7 Kaj Li kondukis ilin laux gxusta vojo, Ke ili venu al urbo logxata.

Psalms 143:8

8 Auxdigu al mi matene Vian bonecon, CXar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, CXar al Vi mi levas mian animon.

Exodus 19:11

11 Kaj ili estu pretaj por la tria tago, cxar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaux la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj.

Exodus 19:16-20

16 En la tria tago, tuj matene, komencigxis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj auxdigxis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro. 17 Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili starigxis antaux la bazo de la monto. 18 Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis. 19 Kaj la sonado de la korno farigxadis cxiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per vocxo. 20 Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris.

Exodus 20:1

1 Kaj Dio diris cxiujn sekvantajn vortojn:

Exodus 20:22

22 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la cxielo.

Deuteronomy 4:8

8 Kaj kie estas granda popolo, kiu havas legxojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta cxi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaux?

Deuteronomy 4:10-13

10 pri la tago, en kiu vi staris antaux la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb, kiam la Eternulo diris al mi:Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi auxdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn filojn. 11 Tiam vi alproksimigxis kaj starigxis cxe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro gxis la mezo de la cxielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo. 12 Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la vocxon de la vortoj vi auxdis, sed figuron vi ne vidis, nur la vocxon. 13 Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj.

Deuteronomy 4:33

33 CXu auxdis la popolo la vocxon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi auxdis, kaj restis vivanta?

Deuteronomy 5:4

4 Vizagxon kontraux vizagxo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro;

Deuteronomy 5:22-26

22 Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per vocxo lauxta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi. 23 Kaj kiam vi auxdis la vocxon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, cxiuj viaj tribestroj kaj plejagxuloj; 24 kaj vi diris:Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian vocxon ni auxdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj cxi tiu restas vivanta. 25 Sed nun por kio ni mortu? nin ja formangxos cxi tiu granda fajro; se ni plue auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, ni mortos. 26 CXar kie ekzistas ia karno, kiu auxdis la vocxon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta?

Deuteronomy 10:12-13

12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laux cxiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo; 13 ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi.

Deuteronomy 33:2

2 Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; CXe Lia dekstra flanko estas fajro de legxo por ili.

Psalms 19:7-11

7 La instruo de la Eternulo estas perfekta, gxojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, gxi sagxigas sensagxulon. 8 La ordonoj de la Eternulo estas justaj, gxojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaux la okuloj. 9 La timo antaux la Eternulo estas pura, restas eterne; La jugxoj de la Eternulo estas veraj, kaj cxiuj estas justaj. 10 Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolcxaj, ol mielo kaj cxelaraj mielgutoj. 11 Ankaux Via sklavo instruigxis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

Psalms 119:127-128

127 Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, ecx ol puran oron. 128 Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn, CXiun vojon de malvero mi malamas.

Psalms 119:137

137 CADI. Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj jugxoj.

Psalms 119:160

160 La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas cxiu jugxo de Via justeco.

Isaiah 64:1

1 Ho, se Vi disfendus la cxielon kaj malsuprenirus, antaux Vi ektremus la montoj;

Isaiah 64:3

3 Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaux Vi ektremis la montoj.

Ezekiel 20:11-13

11 Kaj Mi donis al ili Miajn legxojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas. 12 Ankaux Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas. 13 Sed la domo de Izrael ribelis kontraux Mi en la dezerto:ili ne sekvis Miajn legxojn, kaj ili malsxatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis elversxi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin.

Habakkuk 3:3

3 Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la cxielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.

Romans 7:12-14

12 Tiel la legxo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona. 13 CXu do tio, kio estas bona, farigxis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke gxi montrigxu peko, estigante morton en mi per la bono-por ke per la ordono la peko farigxu treege peka. 14 CXar ni scias, ke la legxo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.

Romans 7:16

16 Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la legxo, ke gxi estas bona.

Hebrews 12:18-26

18 CXar vi ne alvenis al monto tusxebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego, 19 kaj sono de trumpeto kaj vocxo de paroloj, kies auxdantoj petegis, ke plua vorto ne estu parolata al ili, 20 cxar ili ne povis elporti la ordonon:Se ecx bruto tusxos la monton, gxi estu sxtonmortigita; 21 kaj tiel terura estis la aperajxo, ke Moseo diris:Mi timegas kaj tremas; 22 sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la cxiela Jerusalem, kaj al miriadoj da angxeloj, 23 al la gxenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la cxielo enskribitaj, kaj al Dio, la Jugxisto de cxiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj, 24 kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel. 25 Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. CXar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la cxielo, 26 kies vocxo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante:Ankoraux unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaux la cxielon.

Genesis 2:3

3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

Exodus 16:23

23 Kaj li diris al ili:Jen estas, kion diris la Eternulo:ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaux; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed cxion superfluan formetu, por ke gxi estu konservata gxis la mateno.

Exodus 16:29

29 Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.

Exodus 20:8-11

8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta. 9 Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn; 10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; 11 cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin.

Exodus 21:1-23

1 Kaj jen estas la jugxoj, kiujn vi proponos al ili: 2 Se vi acxetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa li eliru libera senpage. 3 Se li venis sola, li eliru sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li. 4 Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj sxi naskis al li filojn aux filinojn, tiam la edzino kaj sxiaj infanoj restu cxe sia sinjoro, kaj li eliru sola. 5 Sed se la sklavo diros:Mi amas mian sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas liberigxi; 6 tiam lia sinjoro alkonduku lin antaux la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aux apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por cxiam. 7 Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, sxi ne eliru kiel eliras la sklavoj. 8 Se sxi ne placxas al sia sinjoro, al kiu sxi estis fordonita, tiam li donu al sxi la eblon elacxetigxi; al fremda popolo sxin vendi li ne havas la rajton, cxar li kondutis ne honeste kontraux sxi. 9 Se iu transdonos sxin al sia filo, li agu kun sxi laux la rajto de filinoj. 10 Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutrajxo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al sxi. 11 Kaj se tiujn tri aferojn li ne faros por sxi, tiam sxi eliru senpage, sen elacxeto. 12 Se iu batos homon kaj tiu mortos, li estu mortigita. 13 Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio pusxis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri. 14 Sed se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam ecx de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu. 15 Kiu batas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita. 16 Kaj se iu sxtelas homon por vendi lin, aux oni trovas tiun en lia mano, li devas esti mortigita. 17 Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita. 18 Se homoj kverelos, kaj unu batos la alian per sxtono aux per pugno kaj tiu ne mortos, sed devos kusxi en lito: 19 se li levigxos kaj irados ekstere per apogilo, tiam la batinto estu senkulpa; li nur kompensu al li lian malliberigitecon kaj zorgu pri lia kuracado. 20 Se iu batos sian sklavon aux sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni; 21 sed se tiu restos viva dum unu aux du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; cxar tio estas lia mono. 22 Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj sxi abortos, sed ne farigxos malfelicxo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu gxin laux decido de jugxantoj. 23 Sed se farigxos malfelicxo, tiam donu animon pro animo,

Leviticus 27:34

34 Tio estas la ordonoj, kiujn la Eternulo ordonis al Moseo por la Izraelidoj sur la monto Sinaj.

Deuteronomy 4:5

5 Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.

Deuteronomy 4:45

45 jen estas la atestoj kaj la legxoj kaj la reguloj, kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo,

Deuteronomy 5:31

31 Kaj vi cxi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi cxiujn ordonojn kaj legxojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedajxon.

Nehemiah 1:8

8 Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome:Se vi pekos, Mi disjxetos vin inter la popolojn;

Ezekiel 20:12

12 Ankaux Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.

Ezekiel 20:20

20 kaj tenu sankte Miajn sabatojn, por ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.

John 1:17

17 CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo.

Genesis 14:22

22 Kaj Abram diris al la regxo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero,

Exodus 16:4

4 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi pluvigos por vi panon el la cxielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu cxiutage tiom, kiom gxi bezonas por la tago, por ke Mi esploru gxin, cxu gxi sekvos Mian legxon aux ne.

Exodus 16:14-15

14 Kiam la tavolo da roso forlevigxis, tiam montrigxis, ke sur la suprajxo de la dezerto kusxas io delikata, sensxela, delikata kiel prujno sur la tero. 15 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi.

Exodus 17:6

6 Jen Mi staros antaux vi tie super roko sur HXoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el gxi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaux la okuloj de la cxefoj de Izrael.

Numbers 14:30

30 neniu venos en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi logxigos vin en gxi, neniu krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

Numbers 20:7-13

7 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 8 Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaux iliaj okuloj al la roko, kaj gxi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj gxiajn brutojn. 9 Kaj Moseo prenis la bastonon de antaux la Eternulo, kiel Li ordonis al li. 10 Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaux la rokon, kaj li diris al ili:Auxskultu, ho ribeluloj, cxu el cxi tiu roko ni elirigu por vi akvon? 11 Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj gxiaj brutoj. 12 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos cxi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili. 13 Tio estas la Akvo de Malpaco, cxe kiu la Izraelidoj malpacis kontraux la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.

Deuteronomy 1:8

8 Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia idaro post ili.

Deuteronomy 1:21

21 vidu, la Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru, ekposedu gxin, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj; ne timu kaj ne tremu.

Deuteronomy 8:3

3 Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per cxio, kio eliras el la busxo de la Eternulo, homo povas vivi.

Deuteronomy 8:15-16

15 kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko; 16 kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.

Joshua 1:2-4

2 Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj. 3 CXiun lokon, sur kiun pasxos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo. 4 De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato, la tuta lando de la HXetidoj, gxis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.

Nehemiah 9:20

20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia busxo, kaj akvon Vi donis al ili kontraux ilia soifo.

Psalms 77:15-20

15 Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela. 16 Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuigxis. 17 Nubegoj versxis akvon, La cxielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis. 18 La vocxo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj sxanceligxis la tero. 19 Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj pasxosignoj ne estis videblaj. 20 Vi kondukis Vian popolon kiel sxafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.

Psalms 78:24-25

24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon. 25 Panon de potenculoj cxiu mangxis; Li sendis al ili mangxon satege.

Psalms 105:40-41

40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano cxiela Li ilin satigis. 41 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.

Psalms 114:8

8 Kiu sxangxas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.

Ezekiel 20:15

15 Mi levis kontraux ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj;

John 6:31-35

31 Niaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite:Li donis al ili cxielan panon por mangxi. 32 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Ne Moseo donis al vi tiun cxielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran cxielan panon. 33 CXar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la cxielo kaj donas vivon al la mondo. 34 Ili do diris al li:Sinjoro, cxiam donu al ni tiun panon. 35 Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.

1 Corinthians 10:3-4

3 kaj cxiuj mangxis la saman spiritan mangxajxon; 4 kaj cxiuj trinkis la saman spiritan trinkajxon; cxar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo.

Exodus 15:26

26 Kaj Li diris:Se vi auxskultados la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio placxas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados cxiujn Liajn legxojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; cxar Mi estas la Eternulo, via saniganto.

Exodus 32:9

9 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Mi vidas cxi tiun popolon, gxi estas popolo malmolnuka.

Deuteronomy 1:26-33

26 Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio; 27 kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris:Pro la malamo de la Eternulo kontraux ni, Li elkondukis nin el la lando Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke ili ekstermu nin; 28 kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante:La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj gxis la cxielo, kaj ankaux Anakidojn ni tie vidis. 29 Kaj mi diris al vi:Ne tremu kaj ne timu ilin; 30 la Eternulo via Dio, kiu iras antaux vi, Li batalos por vi, simile al cxio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaux viaj okuloj, 31 kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio, portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo, kiun vi iris, gxis vi venis al cxi tiu loko. 32 Sed ecx cxe tio vi ne fidas la Eternulon, vian Dion, 33 kiu iras antaux vi sur la vojo, por sercxi por vi lokon, kie vi povus halti tendare, nokte en fajro, por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo.

Deuteronomy 5:29

29 Ho, se ilia koro restus cxe ili tia, ke ili timu Min kaj observu cxiujn Miajn ordonojn cxiutempe, por ke estu bone al ili kaj al iliaj filoj eterne!

Deuteronomy 9:6

6 Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi gxin; cxar vi estas popolo malmolnuka.

Deuteronomy 9:13

13 Kaj la Eternulo diris al mi jene:Mi vidas cxi tiun popolon, Mi vidas, ke gxi estas popolo malmolnuka;

Deuteronomy 9:23-24

23 Kaj kiam la Eternulo sendis vin el Kadesx-Barnea, dirante:Iru kaj ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne auxskultis Lian vocxon. 24 Malobeemaj vi estis kontraux la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin.

Deuteronomy 9:27

27 Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de cxi tiu popolo nek gxian malvirtecon nek gxiajn pekojn;

Deuteronomy 31:27

27 cxar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja ecx nun, kiam mi estas ankoraux vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo:kio do estos post mia morto?

Deuteronomy 32:15

15 Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.

2 Kings 17:14

14 Sed ili ne auxskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian Dion;

2 Chronicles 30:8

8 Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj:donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por cxiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.

2 Chronicles 36:13

13 Li defalis ankaux de la regxo Nebukadnecar, kiu jxurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael.

Nehemiah 9:10

10 kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super cxiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, cxar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraux ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia gxi estas gxis nun.

Nehemiah 9:29

29 Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraux Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian sxultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis auxskulti.

Psalms 78:8-72

8 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito. 9 La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turnigxis malantauxen en tago de batalo; 10 Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon; 11 Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili. 12 Antaux iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan. 13 Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaux muron; 14 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro; 15 Li fendis sxtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaux el granda abismo; 16 Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn. 17 Sed ili plue pekis antaux Li, CXagrenis la Plejaltulon en la dezerto; 18 Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante mangxon pro sia kaprico; 19 Kaj ili parolis kontraux Dio, Kaj diris:CXu Dio povas kovri tablon en la dezerto? 20 Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo? 21 Tial la Eternulo, auxdinte, flamigxis; Kaj fajro ekbrulis kontraux Jakob, Kaj levigxis kolero kontraux Izrael; 22 CXar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon. 23 Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la cxielo; 24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon. 25 Panon de potenculoj cxiu mangxis; Li sendis al ili mangxon satege. 26 Li kurigis tra la cxielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan; 27 Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon; 28 Kaj Li faligis cxion mezen de ilia tendaro, CXirkauxe de iliaj logxejoj. 29 Kaj ili mangxis kaj tre satigxis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris. 30 Sed kiam ili ankoraux ne forlasis sian deziron Kaj ilia mangxajxo estis ankoraux en ilia busxo, 31 La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael gxi faligis. 32 Malgraux cxio cxi tio ili plue ankoraux pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj. 33 Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro. 34 Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin eksercxis, Returnigxis kaj fervore vokis Dion; 35 Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikajxo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto. 36 Sed ili flatis al Li per sia busxo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li; 37 CXar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo. 38 Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon. 39 Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas. 40 Kiom da fojoj ili cxagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo! 41 Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael. 42 Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto, 43 Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan; 44 Kiam Li sxangxis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki. 45 Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin mangxis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis; 46 Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj; 47 Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto; 48 Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn pasxtatarojn al fulmo; 49 Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Tacxmenton da malbonaj angxeloj. 50 Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne sxirmis kontraux la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto; 51 Li mortigis cxiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de HXam. 52 Kaj Li kondukis kiel sxafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel pasxtataron tra la dezerto; 53 Li kondukis ilin en sendangxereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro; 54 Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano; 55 Li forpelis antaux ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj logxigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael. 56 Sed ili incitis kaj cxagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn legxojn ili ne observis; 57 Ili defalis kaj perfidigxis, kiel iliaj patroj, Returnigxis, kiel malfidinda pafarko; 58 Ili kolerigis Lin per siaj altajxoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis. 59 Dio auxdis kaj flamigxis, Kaj forte ekindignis kontraux Izrael; 60 Li forlasis Sian logxejon en SXilo, La tendon, en kiu Li logxis inter la homoj; 61 Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko; 62 Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraux Sia heredo Li flamigxis. 63 GXiajn junulojn formangxis fajro, Kaj gxiaj junulinoj ne estis prikantataj; 64 GXiaj pastroj falis de glavo, Kaj gxiaj vidvinoj ne ploris. 65 Sed mia Sinjoro vekigxis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino. 66 Kaj Li batis gxiajn malamikojn malantauxen: Eternan malhonoron Li donis al ili. 67 Kaj Li malsxatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis; 68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis; 69 Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis gxin por cxiam. 70 Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de sxafoj. 71 De apud la sxafinoj Li venigis lin, Por pasxti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael. 72 Kaj li pasxtis ilin laux la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.

Psalms 81:8

8 Auxdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min auxskultus!

Psalms 81:11-14

11 Sed Mia popolo ne auxskultis Mian vocxon, Izrael ne obeis Min. 12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laux siaj intencoj. 13 Ho, se Mia popolo auxskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj! 14 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraux iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.

Psalms 95:8-10

8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto, 9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron. 10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

Psalms 106:6

6 Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.

Proverbs 29:1

1 Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo.

Isaiah 48:4

4 CXar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra,

Isaiah 48:18

18 Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro;

Isaiah 63:10

10 Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li farigxis ilia malamiko kaj mem batalis kontraux ili.

Jeremiah 2:31

31 Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! CXu Mi estis por Izrael dezerto aux lando malluma? Kial do Mia popolo diras:Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi?

Jeremiah 19:15

15 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur cxi tiun urbon kaj sur cxiujn gxiajn vilagxojn la tutan malfelicxon, kiun Mi eldiris pri gxi; cxar ili obstinigis sian nukon kaj ne auxskultas Miajn vortojn.

Acts 7:51

51 Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi cxiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaux vi.

Romans 2:5

5 sed laux via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkasxigo de la justa jugxo de Dio,

Hebrews 3:13

13 sed konsilu unu la alian cxiutage, dum estas nomate hodiaux, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko;

Hebrews 3:15

15 dum estas dirite: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.

Exodus 34:6-7

6 Kaj la Eternulo preteriris antaux li, kaj li ekkriis:Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema; 7 kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaux kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!

Numbers 14:3-4

3 Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj farigxos militakiro. CXu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon? 4 Kaj ili diris unu al alia:Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon.

Numbers 14:11

11 Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam incitados Min cxi tiu popolo? kaj gxis kiam gxi ne kredos al Mi, malgraux cxiuj pruvosignoj, kiujn Mi faris meze de gxi?

Numbers 14:18-19

18 La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaux Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj. 19 Ho, pardonu la kulpon de cxi tiu popolo laux Via granda favorkoreco kaj kiel Vi pardonadis al cxi tiu popolo de Egiptujo gxis nun.

Numbers 14:41

41 Sed Moseo diris:Por kio vi kontrauxagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja ne sukcesos.

Numbers 16:14

14 Ja ne en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi venigis nin, kaj vi ne donis al ni posedajxon el kampoj kaj vinbergxardenoj! cxu vi volas blindigi la okulojn de cxi tiuj homoj? ni ne iros.

1 Kings 6:13

13 kaj Mi logxos inter la Izraelidoj kaj ne forlasos Mian popolon Izrael.

1 Kings 8:57

57 La Eternulo, nia Dio, estu kun ni, kiel Li estis kun niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forjxetu nin;

Psalms 78:11

11 Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.

Psalms 78:38

38 Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.

Psalms 78:42-43

42 Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto, 43 Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;

Psalms 86:5

5 CXar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por cxiuj, kiuj Vin vokas.

Psalms 86:15

15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.

Psalms 103:8-18

8 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona. 9 Ne eterne Li indignas, Kaj ne por cxiam Li koleras. 10 Ne laux niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laux niaj krimoj Li redonis al ni. 11 CXar kiel alte estas la cxielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. 12 Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn. 13 Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas. 14 CXar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo. 15 La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras. 16 Pasas super gxi vento, kaj gxi jam ne ekzistas; Kaj gxia loko gxin jam ne rekonas. 17 Sed la boneco de la Eternulo dauxras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras gxis la pranepoj, 18 Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.

Psalms 106:7

7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro.

Psalms 106:13

13 Sed baldaux ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon.

Psalms 106:24-25

24 Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto. 25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo.

Psalms 106:43-46

43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco. 44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon; 45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco; 46 Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj.

Psalms 130:4

4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.

Psalms 145:8-9

8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco. 9 La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj.

Proverbs 1:24

24 CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;

Isaiah 55:7-9

7 Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj cxi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, cxar Li multe pardonas. 8 CXar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo. 9 Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.

Joel 2:13

13 dissxiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; cxar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedauxras malfelicxon.

Micah 7:18-19

18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari? 19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn.

Matthew 16:9-11

9 CXu vi ankoraux ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis? 10 Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis? 11 Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi:Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?

Acts 7:39

39 al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpusxis lin, kaj returnigxis en sia koro al Egiptujo,

Romans 9:15

15 CXar Li diris al Moseo:Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.

Ephesians 1:6-7

6 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata; 7 en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco,

Hebrews 12:25

25 Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. CXar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la cxielo,

2 Peter 1:12-15

12 Pro tio mi cxiam estos preta rememorigi vin pri tiuj aferoj, kvankam vi ilin scias kaj estas fortigitaj en la cxeestanta vero. 13 Kaj mi opinias konvena, dum mi estas en cxi tiu tabernaklo, vigligi vin per rememorigo; 14 sciante, ke baldaux estos la demeto de mia tabernaklo, gxuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi. 15 Kaj mi diligente penos, ke post mia foriro vi povu konstante rememori tion.

Exodus 32:4-8

4 Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis gxin per cxizilo kaj faris el gxi fanditan bovidon. Kaj ili diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta. 5 Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaux gxi; kaj Aaron proklamis kaj diris:Morgaux estos festo de la Eternulo. 6 Kaj ili levigxis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi. 7 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Iru, iru malsupren; cxar malvirtigxis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta. 8 Rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorklinigxis al gxi kaj alportis al gxi oferojn, kaj diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.

Exodus 32:31-32

31 Kaj Moseo revenis al la Eternulo, kaj diris:Ho ve! tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn; 32 nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis.

Deuteronomy 9:12-16

12 Kaj la Eternulo diris al mi:Levigxu, rapide iru malsupren de cxi tie, cxar malmoraligxis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili:ili faris al si fanditan idolon. 13 Kaj la Eternulo diris al mi jene:Mi vidas cxi tiun popolon, Mi vidas, ke gxi estas popolo malmolnuka; 14 lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forvisxos ilian nomon el sub la cxielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili. 15 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj la monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de la interligo estis en miaj du manoj. 16 Kaj mi vidis, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, vi faris al vi fanditan bovidon, vi rapide forflankigxis de la vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi;

Psalms 106:19-23

19 Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo. 20 Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon. 21 Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo, 22 Miraklojn en la lando de HXam, Timindajxojn apud la Rugxa Maro. 23 Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.

Ezekiel 20:7-44

7 Kaj Mi diris al ili:CXiu el vi forjxetu la fiajxojn, kiuj estas antaux liaj okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo:Mi, la Eternulo, estas via Dio. 8 Sed ili malobeis Min kaj ne volis auxskulti Min, kaj neniu el ili forjxetis la fiajxojn, kiuj estis antaux liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis. Kaj Mi intencis elversxi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili Mian indignon meze de la lando Egipta. 9 Tamen pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaux kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta. 10 Kaj Mi elkondukis ilin el la lando Egipta kaj venigis ilin en la dezerton. 11 Kaj Mi donis al ili Miajn legxojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas. 12 Ankaux Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas. 13 Sed la domo de Izrael ribelis kontraux Mi en la dezerto:ili ne sekvis Miajn legxojn, kaj ili malsxatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis elversxi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin. 14 Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi elkondukis ilin. 15 Mi levis kontraux ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj; 16 pro tio, ke ili malsxatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn legxojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; cxar ilia koro sekvis iliajn idolojn. 17 Tamen Mia okulo indulgis ilin, por ne pereigi ilin, kaj Mi ne faris al ili finon en la dezerto. 18 Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto:Ne sekvu la legxojn de viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj. 19 Mi, la Eternulo, estas via Dio; Miajn legxojn sekvu, kaj Miajn decidojn observu, kaj plenumu ilin; 20 kaj tenu sankte Miajn sabatojn, por ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio. 21 Sed la infanoj malobeis Min:Miajn legxojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elversxi Mian koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto. 22 Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi elkondukis ilin. 23 Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili en la dezerto, ke Mi disjxetos ilin inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn 24 pro tio, ke ili ne plenumis Miajn decidojn, malsxatis Miajn legxojn, malsanktigis Miajn sabatojn, kaj direktis siajn okulojn al la idoloj de siaj patroj. 25 Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj arangxojn, per kiuj ili ne povas vivi; 26 kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per siaj oferoj, trairigante tra fajro cxiun unuenaskiton, por ke Mi ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo. 27 Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraux plue viaj patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraux Mi: 28 Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos gxin al ili; sed cxie, kie ili vidis ian altan monteton aux ian brancxoricxan arbon, ili bucxis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odorajxojn kaj versxis tie siajn versxoferojn. 29 Kaj Mi diris al ili:Kio estas tiu altajxo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altajxo gxis la nuna tago. 30 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malcxaste sekvas iliajn abomenindajxojn; 31 alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per cxiuj viaj idoloj gxis la nuna tempo; cxu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj. 32 Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras:Ni estu kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al sxtonoj-tio ne efektivigxos. 33 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, per forta mano, per etendita brako, kaj per elversxado de kolero Mi regxos super vi; 34 kaj per forta mano, per etendita brako, kaj per elversxado de kolero, Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estas disjxetitaj; 35 kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizagxon kontraux vizagxo. 36 Kiel Mi procesis kun viaj patroj en la dezerto de la lando Egipta, tiel Mi procesos kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo. 37 Kaj Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo; 38 kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraux Mi, el la lando de ilia logxado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 39 Kaj pri vi, ho domo de Izrael, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXiu el vi iru kaj servu al siaj idoloj, se vi ne auxskultas Min; sed Mian sanktan nomon ne plu malhonoru per viaj donoj kaj per viaj idoloj. 40 CXar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, cxiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaajxojn de viaj donoj, kun cxio, kion vi dedicxas al Mi. 41 Mi akceptos vin favore cxe la agrabla odorajxo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disjxetitaj; kaj Mi sanktigxos per vi antaux la okuloj de la nacioj. 42 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi donos gxin al viaj patroj. 43 Kaj vi rememoros tie vian konduton kaj cxiujn viajn agojn, per kiuj vi malpurigis vin, kaj vi sentos abomenon antaux vi mem kontraux cxiuj malbonagoj, kiujn vi faris. 44 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Exodus 40:38

38 CXar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super gxi, antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj en cxiuj iliaj marsxoj.

Numbers 9:15-22

15 En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaux aspekto de fajro gxis la mateno. 16 Tiel estis cxiam:nubo gxin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto. 17 Kaj kiam levigxadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste elmovigxadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj. 18 Laux la ordono de la Eternulo la Izraelidoj elmovigxadis, kaj laux la ordono de la Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta tempo, kiam la nubo restis super la tabernaklo, ili staradis tendare. 19 Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmovigxadis. 20 Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed ili laux la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laux la ordono de la Eternulo elmovigxadis. 21 Iufoje la nubo restadis de vespero gxis mateno; tiam, kiam la nubo levigxis matene, ili elmovigxadis; iufoje tagon kaj nokton-kiam la nubo levigxis, ili elmovigxadis. 22 Iufoje du tagojn aux monaton aux pli longan tempon-kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super gxi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmovigxadis; sed kiam gxi levigxis, ili elmovigxadis.

Numbers 14:14

14 kaj ili diros al la logxantoj de tiu lando, kiuj auxdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de cxi tiu popolo, kaj ke Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraux okulo, kaj ke Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaux ili dum la tago en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra;

1 Samuel 12:22

22 La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; cxar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.

Nehemiah 9:12

12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri.

Nehemiah 9:27

27 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.

Nehemiah 9:31

31 Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, cxar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema.

Psalms 106:7-8

7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro. 8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.

Psalms 106:45

45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco;

Isaiah 4:5-6

5 Kaj super cxiu loko de la monto Cion kaj super cxiuj gxiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super cxio honora estos sxirmo. 6 Kaj estos tendo, por ombri kontraux la varmegeco de la tago, kaj por rifugxigi kaj sxirmi kontraux malbona vetero kaj pluvo.

Isaiah 44:21

21 Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, cxar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi.

Lamentations 3:22

22 GXi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis,

Ezekiel 20:14

14 Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi elkondukis ilin.

Ezekiel 20:22

22 Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi elkondukis ilin.

Daniel 9:9

9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li

Daniel 9:18

18 Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon.

Malachi 3:6

6 CXar Mi, la Eternulo, ne sxangxigxas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniigxos.

1 Corinthians 10:1-2

1 CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis cxiuj sub la nubo, kaj cxiuj trairis la maron; 2 kaj cxiuj baptigxis en Moseon en la nubo kaj en la maro;

Exodus 16:15

15 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi.

Exodus 16:35

35 Kaj la Izraelidoj mangxis la manaon dum kvardek jaroj, gxis ili venis en landon logxeblan; la manaon ili mangxis, gxis ili venis al la limo de la lando Kanaana.

Numbers 11:17

17 Kaj Mi mallevigxos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la sxargxon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola.

Numbers 11:25-29

25 Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejagxulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne cxesis. 26 Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito-cxar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo-kaj ili ekprofetis en la tendaro. 27 Tiam kuris junulo kaj raportis al Moseo, kaj diris:Eldad kaj Medad profetas en la tendaro. 28 Kaj respondis Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de lia juneco, kaj diris:Mia sinjoro Moseo, malpermesu al ili. 29 Sed Moseo diris al li:CXu vi jxaluzas pri mi? estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo farigxu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin.

Joshua 5:12

12 Kaj la manao cxesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili mangxis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili mangxis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.

Nehemiah 9:30

30 Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj.

Psalms 105:41

41 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.

Psalms 143:10

10 Instruu al mi plenumi Vian volon, cxar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.

Isaiah 41:17-18

17 La malricxuloj kaj senhavuloj sercxas akvon, sed gxi ne trovigxas; ilia lango sekigxas de soifo. Mi, la Eternulo, auxskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin. 18 Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.

Isaiah 48:21

21 Kaj ili ne soifis en la dezertoj, tra kiuj Li kondukis ilin; Li elfluigis por ili akvon el roko, Li disfendis rokon, kaj ekfluis akvo.

Isaiah 49:10

10 Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; cxar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.

Isaiah 63:11-14

11 Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante:Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la pasxtanto de Liaj sxafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton? 12 Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaux ili la akvon, por fari al Si nomon eternan? 13 Tiu, kiu kondukis ilin tra la abismoj kiel cxevalon tra la dezerto, kaj ili ne falpusxigxis? 14 Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la spirito de la Eternulo donas al gxi ripozon, tiel Vi kondukis Vian popolon, por fari al Vi gloran nomon.

John 4:10

10 Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.

John 4:14

14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

John 7:37-39

37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. 38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. 39 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita.

Romans 15:30

30 Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj pregxoj al Dio pro mi;

Galatians 5:22-23

22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23 mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne ekzistas legxo.

Ephesians 5:9

9 (cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco kaj justeco kaj vero),

2 Peter 1:21

21 CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.

Numbers 14:33-34

33 Kaj viaj filoj estos pasxtistoj en la dezerto dum kvardek jaroj, kaj portos vian malcxastecon, gxis kiam viaj kadavroj konsumigxos en la dezerto. 34 Laux la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro cxiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron.

Deuteronomy 2:7

7 cxar la Eternulo, via Dio, benis vin en cxiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra cxi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.

Deuteronomy 8:2

2 Kaj memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciigxi, kio estas en via koro, cxu vi obeos Liajn ordonojn aux ne.

Deuteronomy 8:4

4 Via vesto ne sentauxgigxis sur vi kaj via piedo ne sxvelis dum cxiuj kvardek jaroj.

Deuteronomy 29:5

5 Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentauxgigxis viaj vestoj sur vi, kaj viaj sxuoj ne sentauxgigxis sur via piedo.

Psalms 34:10

10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj sercxas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.

Amos 5:25

25 CXu bucxoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?

Acts 13:18

18 Kaj en la dauxro de cxirkaux kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto.

Numbers 21:21-35

21 Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, por diri: 22 Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojigxos sur kampon aux en vinbergxardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laux la cxefa publika vojo ni iros, gxis ni trapasos viajn limojn. 23 Sed Sihxon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Sihxon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraux Izraelon en la dezerton kaj venis gxis Jahac kaj ekbatalis kontraux Izrael. 24 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon gxis Jabok, gxis la Amonidoj; cxar forta estis la limo de la Amonidoj. 25 Kaj Izrael prenis cxiujn tiujn urbojn; kaj Izrael eklogxis en cxiuj urboj de la Amoridoj, en HXesxbon kaj en cxiuj gxiaj dependantajxoj. 26 CXar HXesxbon estis la urbo de Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kaj li militis kontraux la antauxa regxo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon gxis Arnon. 27 Tial diras alegoriistoj: Iru HXesxbonon; Konstruigxu kaj fortikigxu la urbo de Sihxon. 28 CXar fajro eliris el HXesxbon, Flamo el la urbo de Sihxon; GXi formangxis Ar-Moabon, La mastrojn de la altajxoj de Arnon. 29 Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemosx! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la regxo de la Amoridoj Sihxon. 30 Ni faligis ilin; pereis HXesxbon gxis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin gxis Nofahx, Kiu estas apud Medba. 31 Kaj Izrael logxis en la lando de la Amoridoj. 32 Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris gxiajn vilagxojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis. 33 Kaj ili forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batali cxe Edrei. 34 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ne timu lin, cxar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon. 35 Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, gxis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.

Deuteronomy 2:26-36

26 Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Sihxon, la regxo de HXesxbon, kun vortoj de paco, dirante: 27 Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laux la vojo, mi ne forflankigxos dekstren nek maldekstren; 28 mangxajxon vendu al mi pro mono, kaj mi mangxos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos:nur per miaj piedoj mi trairos- 29 kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj logxas en Ar-gxis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni. 30 Sed ne volis Sihxon, la regxo de HXesxbon, tralasi nin, cxar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun. 31 Kaj la Eternulo diris al mi:Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Sihxonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon. 32 Kaj Sihxon eliris kontraux nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac. 33 Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon. 34 Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun; 35 nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakirajxon, kaj la rabajxon el la urboj, kiujn ni militakiris. 36 De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, gxis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontrauxstari al ni:cxion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;

Deuteronomy 3:1-17

1 Kaj ni turnis nin kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Kaj eliris kontraux nin Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei. 2 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne timu lin; cxar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon. 3 Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaux Ogon, la regxon de Basxan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis cxe li. 4 Kaj ni militakiris tiam cxiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili:sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Basxana. 5 CXiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj. 6 Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Sihxon, la regxo de HXesxbon, ni ekstermis en cxiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn; 7 sed cxiujn brutojn kaj la rabajxon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakirajxon. 8 Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du regxoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon gxis la monto HXermon 9 (la Cidonanoj nomas HXermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas gxin Senir), 10 cxiujn urbojn sur la ebenajxo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Basxana. 11 (CXar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi estas en Raba de la Amonidoj:naux ulnoj estas gxia longeco kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.) 12 Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo:de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun gxiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj; 13 kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Basxanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Basxanon oni nomas lando de Rafaidoj. 14 Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj li donis al Basxan laux sia nomo la nomon Vilagxoj de Jair, tiel estas gxis nun.) 15 Kaj al Mahxir mi donis Gileadon. 16 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead gxis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaux gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; 17 kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret gxis la maro de la ebenajxo, la Sala Maro, cxe la bazo de Pisga en la oriento.

Deuteronomy 32:26

26 Mi dirus:Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj;

Joshua 10:11

11 Kaj kiam ili, forkurante de la Izraelidoj, estis sur la deklivo de Bet- HXoron, la Eternulo jxetadis sur ilin grandajn sxtonojn el la cxielo, gxis Azeka, kaj ili mortis; pli granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la sxtonoj de hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj mortigis per la glavo.

Psalms 78:65

65 Sed mia Sinjoro vekigxis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.

Psalms 105:44

44 Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;

Psalms 135:10-12

10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn regxojn: 11 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, Kaj Ogon, regxon de Basxan, Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn. 12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.

Psalms 136:17-22

17 Kiu batis grandajn regxojn, CXar eterna estas Lia boneco; 18 Kaj mortigis regxojn potencajn, CXar eterna estas Lia boneco; 19 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, CXar eterna estas Lia boneco; 20 Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco; 21 Kaj donis ilian landon kiel heredon, CXar eterna estas Lia boneco; 22 Heredon al Lia sklavo Izrael, CXar eterna estas Lia boneco;

Genesis 13:15-17

15 cxar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne. 16 Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaux vian idaron. 17 Levigxu, trairu la landon lauxlonge kaj lauxlargxe, cxar al vi Mi gxin donos.

Genesis 15:5

5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.

Genesis 15:18

18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato:

Genesis 17:8

8 Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi logxas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedajxo, kaj Mi estos Dio por ili.

Genesis 22:17

17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.

Genesis 26:3

3 Vivu kiel fremdulo en cxi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; cxar al vi kaj al via idaro Mi donos cxiujn cxi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la jxuron, kiun Mi jxuris al via patro Abraham.

Joshua 1:1-3

1 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene: 2 Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj. 3 CXiun lokon, sur kiun pasxos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.

1 Chronicles 27:23

23 Sed David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la agxon de malpli ol dudek jaroj; cxar la Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la cxielo.

Numbers 14:31

31 Viajn infanojn, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakiro, Mi venigos tien, kaj ili ekkonos la landon, kiun vi malsxatis.

Joshua 18:1

1 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en SXilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili.

Joshua 21:43

43 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li jxuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi.

Joshua 21:45

45 Ne mankis ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; cxio plenumigxis.

1 Chronicles 22:18

18 La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon cxiuflanke cxirkauxe; cxar Li transdonis en miajn manojn la logxantojn de la lando, kaj la lando humiligxis antaux la Eternulo kaj antaux Lia popolo.

Psalms 44:2-3

2 Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enlogxigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis. 3 CXar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizagxo, CXar Vi ilin favoris.

2 Timothy 2:26

26 kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.

Numbers 13:27-28

27 Kaj ili rakontis al li, kaj diris:Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en gxi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas gxiaj fruktoj; 28 sed forta estas la popolo, kiu logxas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaux la idojn de Anak ni vidis tie.

Deuteronomy 3:5

5 CXiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj.

Deuteronomy 6:10-12

10 Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis, 11 kaj domojn plenajn de cxia bonajxo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en sxtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi mangxos kaj estos sata: 12 tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

Deuteronomy 8:7-10

7 CXar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj, 8 en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo, 9 en landon, en kiu vi mangxos panon sen neceso de sxparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies sxtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron. 10 Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi.

Deuteronomy 9:1-3

1 Auxskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn gxis la cxielo, 2 popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi auxdis:Kiu povas kontrauxstari al la filoj de Anak? 3 Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaux vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaux vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi.

Deuteronomy 32:13

13 Li portis lin sur altajxon de la tero, Mangxigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el sxtono Kaj per oleo el granita roko,

1 Kings 8:66

66 En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la regxon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj gxojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.

Nehemiah 9:35

35 En la tempo de sia regno, kaj cxe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj.

Psalms 65:11

11 Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.

Isaiah 6:10

10 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj gxiajn orelojn surdigu, kaj gxiajn okulojn blindigu, por ke gxi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke gxi ne auxdu per siaj oreloj, por ke gxi ne komprenu per sia koro, por ke gxi ne konvertigxu kaj ne sanigxu.

Jeremiah 5:27-28

27 Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakirajxoj; tial ili farigxis grandaj kaj ricxaj. 28 Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras.

Jeremiah 31:14

14 Kaj la animon de la pastroj Mi satigos per grasajxoj, kaj Mia popolo satigxos per Miaj bonajxoj, diras la Eternulo.

Ezekiel 20:6

6 en tiu tago Mi per levo de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj mielo, kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj.

Hosea 3:5

5 poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

Hosea 13:6

6 Kiam ili havis pasxtejon, ili satigxis; kaj kiam ili satigxis, tiam fierigxis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.

Romans 2:4

4 Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?

Judges 2:11-12

11 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj. 12 Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.

Judges 3:6-7

6 Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj. 7 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj.

Judges 10:6

6 Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filisxtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li.

Judges 10:13-14

13 kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin. 14 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.

1 Kings 14:9

9 kaj vi agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis antaux vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi jxetis malantaux vian dorson:

1 Kings 18:4

4 kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kasxis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.)

1 Kings 18:13

13 CXu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kasxis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo?

1 Kings 19:10

10 Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.

2 Kings 21:11

11 Pro tio, ke Manase, regxo de Judujo, faris tiujn abomenindajxojn, kiuj estas pli malbonaj, ol cxio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaux li, kaj li pekigis ankaux la Judojn per siaj idoloj,

2 Chronicles 24:20-21

20 La spirito de Dio venis sur Zehxarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li starigxis antaux la popolo, kaj diris al ili:Tiele diras Dio:Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, cxar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis. 21 Ili faris konspiron kontraux li, kaj sxtonmortigis lin laux ordono de la regxo sur la korto de la domo de la Eternulo.

2 Chronicles 36:16

16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.

Nehemiah 9:18

18 Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris:Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn,

Psalms 50:17

17 Dum vi malamas moralinstruon Kaj jxetas Miajn vortojn malantauxen de vi?

Psalms 78:56-57

56 Sed ili incitis kaj cxagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn legxojn ili ne observis; 57 Ili defalis kaj perfidigxis, kiel iliaj patroj, Returnigxis, kiel malfidinda pafarko;

Psalms 106:34-40

34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo; 35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn; 36 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili. 37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; 38 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango. 39 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj. 40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;

Jeremiah 26:20-23

20 Ankaux alia homo profetis en la nomo de la Eternulo, Urija, filo de SXemaja, el Kirjat-Jearim; li profetis kontraux cxi tiu urbo kaj cxi tiu lando, simile al cxio, kion diris Jeremia. 21 Kaj liajn vortojn auxdis la regxo Jehojakim kaj cxiuj liaj potenculoj kaj cxiuj eminentuloj, kaj la regxo intencis mortigi lin; sed Urija tion auxdis, kaj ektimis, kaj forkuris kaj venis en Egiptujon. 22 Kaj la regxo Jehojakim sendis homojn en Egiptujon:Elnatanon, filon de Ahxbor, kune kun aliaj homoj li sendis en Egiptujon; 23 kaj ili elkondukis Urijan el Egiptujo kaj venigis lin al la regxo Jehojakim; kaj cxi tiu mortigis lin per glavo kaj jxetis lian kadavron inter la tombojn de la simpla popolo.

Ezekiel 16:15-63

15 Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malcxasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malcxastis kun cxiu pasanto, fordonante vin al li. 16 Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi mikskolorajn oferaltajxojn, kaj sur ili vi malcxastis, kiel neniam estis kaj neniam estos. 17 Vi prenis viajn ornamajxojn el oro kaj el argxento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de virseksuloj kaj malcxastis kun ili. 18 Vi prenis viajn broditajn vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon kaj Mian incenson vi donis al ili. 19 Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi metis antaux ilin kiel agrablan odorajxon. Jes, tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 20 Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi bucxis ilin al ili kiel mangxajxon. CXu malgranda estas via malcxasteco? 21 Vi bucxis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili. 22 Kaj en cxiuj viaj abomenindajxoj kaj malcxastajxoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango. 23 Kaj post cxiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la Eternulo) 24 vi konstruis al vi malcxastejon, kaj faris al vi fialtajxojn sur cxiu strato. 25 En la komenco de cxiu vojo vi konstruis viajn fialtajxojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al cxiu pasanto, kaj vi malcxastis. 26 Vi malcxastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malcxastis, kolerigante Min. 27 Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraux vin kaj malgrandigis vian destinitajxon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filisxtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto. 28 Kaj vi malcxastis kun la filoj de Asirio, ne povante satigxi; vi malcxastis kun ili, kaj tamen ne kontentigxis. 29 Vi multigis viajn malcxastajxojn gxis la lando de komercado, HXaldeujo, sed ankaux tio vin ne kontentigis. 30 Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras cxion cxi tion, farojn de plej senhonta malcxastistino? 31 Kiam vi arangxis viajn malcxastejojn cxe la komenco de cxiu vojo kaj faris viajn fialtajxojn sur cxiu strato, vi estis ne kiel malcxastistino, kiu sxatas donacojn; 32 sed kiel malcxastanta virino, kiu anstataux sia edzo akceptas fremdulojn. 33 Al cxiuj malcxastistinoj oni donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al cxiuj viaj amantoj, kaj vi subacxetas ilin, ke ili de cxiuj flankoj venu malcxasti kun vi. 34 CXe via malcxastado farigxas kun vi la malo de tio, kion oni vidas cxe aliaj virinoj:oni ne postkuras vin por malcxastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj. 35 Tial, ho malcxastistino, auxskultu la vorton de la Eternulo: 36 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi malsxparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malcxastado al viaj amistoj kaj al cxiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili- 37 pro tio Mi kolektos cxiujn viajn amistojn, kun kiuj vi gxuis, kaj cxiujn, kiujn vi amis, kaj cxiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraux vi de cxirkauxe, kaj Mi malkovros antaux ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindajxon. 38 Kaj Mi jugxos vin laux la jugxoj kontraux adultulinoj kaj kontraux sangoversxantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoversxo kruela kaj severa. 39 Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malcxastejon kaj disbatos viajn fialtajxojn, ili deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamajxojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita. 40 Kaj ili venigos kontraux vin homamason, kiu mortigos vin per sxtonoj kaj dishakos per siaj glavoj. 41 Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi jugxon antaux la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi cxesigos vian malcxastadon, kaj vi ne plu donos donacojn. 42 Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviligxos sur vi tiel, ke Mi trankviligxos kaj ne plu koleros. 43 Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per cxio tio, Mi ankaux metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malcxastajxon kun cxiuj viaj abomenindajxoj. 44 Jen cxiu proverbisto diros pri vi proverbon:Kia la patrino, tia la filino. 45 Vi estas filino de via patrino, kiu malsxatis sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malsxatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via patrino estas HXetidino, kaj via patro estas Amorido. 46 Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu logxas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu logxas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj. 47 Sed ecx ne laux ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindajxojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malbonigxis pli ol ili en cxiuj viaj agoj. 48 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj sxiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj. 49 Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom:malmodesteco, trosatigxo per mangxado, kaj senzorgeco, kiun havis sxi kaj sxiaj filinoj; kaj la manon de malricxulo kaj senhavulo sxi ne subtenis. 50 Kaj ili fierigxis kaj faris abomenindajxon antaux Mi, kaj Mi forpusxis ilin, kiam Mi tion vidis. 51 Samario ne faris ecx duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindajxoj, ol ili; per cxiuj viaj abomenindajxoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaux virtulinoj. 52 Tial ankaux vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindigxis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, cxar vi kvazaux pravigis viajn fratinojn. 53 Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de sxiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de sxiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaux viajn forkaptitojn kune kun ili, 54 por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri cxio, kion vi faris, estante konsolo por ili. 55 Viaj fratinoj, Sodom kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato, kaj Samario kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato; ankaux vi kaj viaj filinoj revenos al via antauxa stato. 56 CXu via fratino Sodom ne estis objekto de rezonado en via busxo en la tempo de via fiereco, 57 antaux ol elmontrigxis via malboneco, kiel en la tempo de la malhonoro de la filinoj de Sirio kaj cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj, kaj de la filinoj de Filisxtujo, kiuj malestimis vin cxirkauxe? 58 Suferu do pro via malcxasteco kaj pro viaj abomenindajxoj, diras la Eternulo. 59 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malsxatante la jxuron kaj rompante la interligon. 60 Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan. 61 Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo. 62 Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo; 63 por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian busxon pro honto, kiam Mi pardonos al vi cxion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 20:21

21 Sed la infanoj malobeis Min:Miajn legxojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elversxi Mian koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto.

Ezekiel 22:25-31

25 La amasigxintaj profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon; ili mangxas animojn, forprenas valorajxojn kaj multekostajxojn, multigas en gxi la nombron de gxiaj vidvinoj. 26 GXiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili. 27 GXiaj potenculoj en gxi estas kiel lupoj, kiuj dissxiras kaptitajxon, versxas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton. 28 GXiaj profetoj sxmiras ilin per maltauxga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antauxdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis. 29 La popolo de la lando faras perfortajxojn, sencxese rabas, premas malricxulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco. 30 Mi sercxis inter ili homon, kiu arangxus barilon kaj starigxus antaux Mi cxe la brecxo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu gxin; sed Mi ne trovis. 31 Kaj Mi elversxos sur ilin Mian koleron, Mi ekstermos ilin per la fajro de Mia indigno; ilian konduton Mi metos sur ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 23:4-49

4 Iliaj nomoj estas:la nomo de la pli agxa, Ohola; kaj la nomo de sxia fratino, Oholiba. Ili farigxis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem. 5 Ohola, estante jam Mia, malcxastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn, 6 kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj cxiuj estas cxarmaj junuloj, lertaj rajdistoj. 7 Kaj sxi malcxastis kun ili, kun cxiuj plej cxarmaj filoj de Asirio; kaj sxi malpurigis sin per cxiuj idoloj de tiuj, kiujn sxi volupte amis. 8 Kaj sxi ne forlasis ankaux sian malcxastadon kun la Egiptoj, kiuj kusxadis kun sxi dum sxia juneco, palpadis sxiajn virgajn mamojn, kaj versxadis sur sxin sian malcxastajxon. 9 Tial Mi transdonis sxin en la manojn de sxiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj sxi havis voluptan pasion. 10 Ili malkovris sxian nudajxon, prenis sxiajn filojn kaj sxiajn filinojn, kaj sxin mem ili mortigis per glavo. Kaj sxi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri sxi estis farita jugxo. 11 Tion vidis sxia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptajxoj sxi agis ankoraux pli malbone ol sxi, kaj sxia malcxastado estis ankoraux pli granda, ol la malcxastado de sxia fratino. 12 SXi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj cxiuj estis cxarmaj junuloj. 13 Mi vidis, ke sxi malpurigxis, kaj ke ambaux havas la saman konduton. 14 Sed cxi tiu malcxastis ankoraux pli. Kiam sxi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de HXaldeoj, kolore pentritajn, 15 kun zonoj cxirkaux siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj, aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el HXaldeujo, ilia naskigxlando, 16 tiam sxi volupte ekamis ilin, kiam sxi vidis ilian bildon, kaj sxi sendis al ili senditojn en HXaldeujon. 17 Kaj la Babelanoj venis al sxi, por ame kusxi kun sxi, kaj ili malpurigis sxin per sia malcxastajxo, kaj sxi malpurigxis per ili; kaj poste sxia animo trosatigxis de ili. 18 Kaj kiam sxia malcxastado kaj sxia hontindeco farigxis tro malkasxa, tiam Mia animo tedigxis de sxi, kiel Mia animo tedigxis de sxia fratino. 19 Sed sxi malcxastadis cxiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam sxi malcxastadis en la lando Egipta. 20 Kaj sxi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de cxevaloj. 21 Kaj vi ripetis la malcxastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj. 22 Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi instigos kontraux vin viajn amistojn, de kiuj via animo tedigxis, kaj Mi venigos ilin sur vin de cxirkauxe: 23 la Babelanojn, kaj cxiujn HXaldeojn el Pekod, el SXoa, kaj el Koa, kune kun cxiuj filoj de Asirio, la cxarmajn junulojn, la estrojn kaj urboregantojn, la potenculojn kaj eminentulojn, cxiujn lertajn rajdistojn. 24 Kaj ili venos kontraux vin kun hakiloj, sur cxevaloj kaj sur cxaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili cxirkauxos vin de cxiuj flankoj en kirasoj, kun sxildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia jugxo, kaj ili jugxos vin laux sia maniero. 25 Kaj Mi direktos kontraux vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detrancxos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restajxo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restajxo estos ekstermita per fajro. 26 Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamajxojn. 27 Kaj Mi faros finon al via malcxastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros. 28 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tedigxis. 29 Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos cxion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkasxigxos la nudeco de via malcxastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malcxastajxoj. 30 Tio estos farita al vi pro tio, ke vi malcxastis laux la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj. 31 Vi iris laux la vojo de via fratino, tial Mi donos sxian kalikon en vian manon. 32 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj largxan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti. 33 Vi farigxos plena de ebrieco kaj malgxojo, cxar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario. 34 Kaj vi eltrinkos gxin gxisfunde, kaj vi cxirkauxlekos gxiajn rompopecetojn, kaj vi dissxiros vian bruston; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 35 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forjxetis Min malantaux vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malcxastajxoj. 36 Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo! cxu vi volas jugxi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindajxojn? 37 CXar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel mangxajxon por ili. 38 Ankoraux cxi tion ili faris al Mi:ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; 39 kaj, bucxinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi gxin; jen tiel ili agis en Mia domo. 40 Ili ankaux sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamajxoj, 41 kaj sidigxis sur luksa lito, antaux kiu estis arangxita tablo, kaj sur gxin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon. 42 Kaj tie estis auxdata gxojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaux ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn. 43 Mi diris pri la maljunigxinta en adultado:SXi alkutimigxis al la malcxastado kaj ne povas cxesi. 44 Oni venadis al sxi, kiel oni venas al malcxastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malcxastulinoj. 45 Sed la homoj virtaj jugxos ilin laux la jugxo kontraux adultulinoj kaj laux la jugxo kontraux sangoversxantinoj; cxar ili estas adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj. 46 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Venigu kontraux ilin homamason, kaj oni elmetu ilin al ruinigo kaj rabado. 47 Kaj la amaso mortigu ilin per sxtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj; iliajn filojn kaj iliajn filinojn oni mortigu, kaj iliajn domojn oni forbruligu per fajro. 48 Kaj Mi faros finon al la malcxastado en la lando, kaj tio estos averto por cxiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malcxastado. 49 Kaj oni metos vian malcxastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 33:3-5

3 kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraux la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon; 4 kaj se iu, auxdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo: 5 li auxdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon.

Matthew 21:35

35 Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurgxis unu, kaj mortigis alian, kaj sxtonbatis alian.

Matthew 23:34-37

34 Jen do mi sendas al vi profetojn kaj sagxulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurgxos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo; 35 por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro. 36 Vere mi diras al vi:CXio tio venos sur cxi tiun generacion. 37 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj prijxetas per sxtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.

Acts 7:52

52 Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antauxmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun farigxis la perfidintoj kaj mortigintoj;

Deuteronomy 4:29-31

29 Kaj vi sercxos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi sercxos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo. 30 Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos cxio cxi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi auxskultos Lian vocxon; 31 cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema; Li ne forlasos vin nek pereigos vin, kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj, pri kiu Li jxuris al ili.

Deuteronomy 31:16-18

16 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj cxi tiu popolo komencos malcxasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun gxi venas, kaj gxi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun gxi. 17 Kaj ekflamos Mia kolero kontraux gxi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kasxos Mian vizagxon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago:CXu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin cxi tiuj malfelicxoj? 18 Sed Mi kasxos Mian vizagxon en tiu tago pro cxiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj.

Judges 2:14-16

14 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj. 15 Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraux ili por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo jxuris al ili; kaj ili estis tre premataj. 16 Kaj la Eternulo starigis jugxistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj;

Judges 2:18

18 Kaj kiam la Eternulo starigis por ili jugxistojn, kaj la Eternulo estis kun la jugxisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la jugxisto, cxar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili gxemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj:

Judges 3:8-30

8 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kusxan-Risxataim, regxo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kusxan-Risxataim dum ok jaroj. 9 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin:Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb. 10 Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis jugxisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kusxan-Risxataimon, regxon de Mezopotamio, kaj lia mano farigxis forta super Kusxan-Risxataim. 11 Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz. 12 Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, regxon de Moab, kontraux Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo. 13 Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj. 14 Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, regxo de Moab, dum dek ok jaroj. 15 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, regxo de Moab. 16 Kaj Ehud faris al si glavon dutrancxan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis gxin sub sia vesto al sia dekstra femuro. 17 Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, regxo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika. 18 Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn. 19 Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris:Mi devas diri al vi ion sekretan, ho regxo. Kaj tiu diris:Silentu! Kaj eliris de apud li cxiuj, kiuj staris apud li. 20 Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta cxambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris:Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li levigxis de la segxo. 21 Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpusxis gxin en lian ventron tiel, 22 ke ecx la tenilo eniris post la trancxfero, kaj la graso kovris la trancxferon; cxar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj gxi trapenetris la postan parton de la korpo. 23 Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la cxambreto, kaj sxlosis gxin. 24 Kiam li eliris, la servantoj de la regxo venis, kaj vidis, ke la pordo de la cxambreto estas sxlosita, kaj ili diris:Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta cxambreto. 25 Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la cxambreto; tiam ili prenis la sxlosilon kaj malsxlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kusxas malviva sur la tero. 26 Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira. 27 Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaux ili. 28 Kaj li diris al ili:Kuru post mi; cxar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri. 29 Kaj ili mortigis en tiu tempo cxirkaux dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu savigxis. 30 Kaj en tiu tago Moab humiligxis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.

Judges 6:6-10

6 Kaj Izrael tre mizerigxis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo. 7 Kaj kiam la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo pro Midjan, 8 tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj cxi tiu diris al ili:Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael:Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco, 9 kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de cxiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon; 10 kaj Mi diris al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed vi ne obeis Mian vocxon.

Judges 10:15-16

15 Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:Ni pekis; faru al ni cxion, kio placxas al Vi; nur savu nin hodiaux. 16 Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.

1 Samuel 12:10-11

10 Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris:Ni pekis, cxar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi. 11 Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftahxon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj cxirkauxe, kaj vi restis eksterdangxeraj.

2 Kings 13:5

5 (Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj logxis en siaj tendoj kiel antauxe.

2 Kings 14:27

27 La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la cxielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joasx.

2 Chronicles 36:17

17 Kaj Li venigis sur ilin la regxon de la HXaldeoj, kaj cxi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:cxio estis transdonita en lian manon.

Psalms 106:41-45

41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili. 42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis. 43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco. 44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon; 45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco;

Daniel 9:10-14

10 kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laux Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj. 11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li. 12 Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis al Jerusalem. 13 Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron. 14 Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon.

Obadiah 1:21

21 Kaj venos savantoj sur la monton Cion, por jugxi la monton de Esav. Kaj la regado apartenos al la Eternulo.

Judges 3:11-12

11 Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz. 12 Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, regxon de Moab, kontraux Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

Judges 3:30

30 Kaj en tiu tago Moab humiligxis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.

Judges 4:1

1 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kiam Ehud mortis.

Judges 5:31-6:1

31 Tiel pereu cxiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la levigxanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.

1 Kings 8:33-34

33 Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke gxi pekis antaux Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos al Vi en cxi tiu domo: 34 tiam auxskultu en la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj.

1 Kings 8:39

39 Vi auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de cxiuj homidoj);

Isaiah 63:15

15 Rigardu el la cxielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta logxejo:kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortirigxis de mi.

Exodus 10:3

3 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:GXis kiam vi rifuzos humiligxi antaux Mi? forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

Leviticus 18:5

5 Kaj observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili:Mi estas la Eternulo.

Deuteronomy 4:26

26 mi atestigas al vi hodiaux la cxielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi logxos sur gxi, sed vi estos ekstermitaj.

Deuteronomy 31:21

21 Sed kiam trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj, tiam cxi tiu kanto sonos antaux ili kiel atesto, cxar gxi ne estos forgesita el la busxo de ilia idaro. CXar Mi konas iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaux, antaux ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi jxuris.

2 Kings 17:13

13 Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn, laux la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.

2 Chronicles 24:19

19 Li sendis al ili profetojn, por revenigi ilin al la Eternulo; kaj ili admonis ilin, sed cxi tiuj ne atentis.

2 Chronicles 36:15

15 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, cxar Li domagxis Sian popolon kaj Sian logxejon.

Nehemiah 9:16

16 Sed ili kaj niaj patroj farigxis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn;

Nehemiah 9:26

26 Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.

Jeremiah 7:26

26 sed ili ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili obstinigis sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.

Jeremiah 13:15-17

15 Auxskultu kaj atentu; ne tenu vin alte, cxar la Eternulo parolas. 16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaux ol Li venigos mallumon, kaj antaux ol viaj piedoj falpusxigxos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataux gxi ombron de morto, densan nebulon. 17 Se vi ne auxskultos, tiam mia animo kasxe ploros pro via fiero, gxi ploros maldolcxe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, cxar kaptita estos la pasxtataro de la Eternulo.

Jeremiah 17:23

23 Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis sian nukon, por ne auxskulti kaj por ne akcepti moralinstruon.

Jeremiah 25:3-7

3 De post la dek-tria jaro de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, gxis la nuna tago, en la dauxro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne auxskultis. 4 La Eternulo sendis al vi cxiujn Siajn servantojn, la profetojn; cxiutage Li sendadis; sed vi ne auxskultis, vi ne alklinis vian orelon, por auxskulti. 5 Ili diris:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj logxu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de cxiam kaj por cxiam; 6 kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorklinigxante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritajxo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon. 7 Sed vi ne auxskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la faritajxo de viaj manoj por via malbono.

Jeremiah 43:2

2 tiam Azarja, filo de Hosxaja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj malhumilaj homoj diris al Jeremia:Malveron vi parolas; la Eternulo, nia Dio, ne sendis vin, por diri:Ne iru en Egiptujon, por tie eklogxi;

Jeremiah 44:10

10 Ili ne humiligxis gxis la nuna tago, ili ne timas kaj ne agas laux Mia instruo kaj laux Miaj legxoj, kiujn Mi donis al vi kaj al viaj patroj.

Jeremiah 44:16-17

16 Tion, kion vi diris al ni en la nomo de la Eternulo, ni ne obeos al vi; 17 sed ni faros cxion laux la vortoj, kiuj eliras el nia busxo, ni incensos al la regxino de la cxielo, ni versxos al sxi versxoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj regxoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.

Daniel 5:20

20 Sed kiam lia koro fierigxis kaj lia spirito malhumiligxis, li estis dejxetita el sia regxa trono kaj senigita je sia gloro;

Hosea 6:5

5 Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per la vortoj el Mia busxo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo.

Zechariah 7:11-12

11 Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili sxtopis, por ne auxdi. 12 Sian koron ili faris kiel diamanta sxtono, por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la antauxaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo Cebaot.

Luke 10:28

28 Kaj li diris al li:Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos.

Romans 10:5

5 CXar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la legxo, vivos per gxi.

Galatians 3:12

12 kaj la legxo ne rilatas al fido; sed:Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.

James 4:6-10

6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon. 7 Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi. 8 Alproksimigxu al Dio, kaj Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj. 9 Mizeru kaj malgxoju kaj ploru; via ridado turnigxu en ploron, kaj via gxojo en malgxojon. 10 Humiligxu antaux la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

2 Kings 17:13-18

13 Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn, laux la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj. 14 Sed ili ne auxskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian Dion; 15 kaj ili malestimis Liajn legxojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantajxon kaj vantigxis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis cxirkaux ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin; 16 kaj ili forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al Baal; 17 kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorcxadis kaj auxguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin. 18 Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraux la Izraelidoj, kaj forpusxis ilin de antaux Sia vizagxo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.

2 Chronicles 36:15-16

15 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, cxar Li domagxis Sian popolon kaj Sian logxejon. 16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.

Isaiah 5:5-6

5 Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinbergxardeno:forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata, gxiaj muroj estos disjxetitaj, kaj gxi estos piedpremata. 6 Mi lasos gxin dezerta, gxi ne estos pritrancxata nek prifosata, kaj elkreskos en gxi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne versxu sur gxin pluvon.

Isaiah 42:24

24 Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? cxu ne la Eternulo, kontraux kiu ni pekis, ne volis iri laux Liaj vojoj kaj ne auxskultis Lian instruon?

Jeremiah 7:25

25 De post la tago, kiam viaj patroj eliris el la lando Egipta, gxis la nuna tago Mi sendadis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, cxiutage Mi sendis;

Jeremiah 25:4

4 La Eternulo sendis al vi cxiujn Siajn servantojn, la profetojn; cxiutage Li sendadis; sed vi ne auxskultis, vi ne alklinis vian orelon, por auxskulti.

Jeremiah 40:2-3

2 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis Jeremian, kaj diris al li:La Eternulo, via Dio, eldiris cxi tiun malfelicxon kontraux cxi tiu loko; 3 kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, cxar vi pekis antaux la Eternulo kaj ne auxskultis Lian vocxon; pro tio farigxis al vi tia afero.

Jeremiah 44:22

22 Kaj la Eternulo ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindajxojn, kiujn vi faris; tial via lando farigxis dezerto, objekto de teruro kaj de malbeno, kaj neniu logxas en gxi, kiel oni nun vidas.

Lamentations 2:17

17 La Eternulo plenumis tion, kion Li intencis; Li plenumis Sian vorton, kiun Li eldiris antaux longa tempo; Li detruis senindulge, Li gxojigis pri vi la malamikon, Li altigis la kornon de viaj kontrauxuloj.

Zechariah 7:13

13 Kaj cxar Li vokis, kaj ili ne auxskultis, tial ankaux Mi ne auxskultis, kiam ili vokis, diras la Eternulo Cebaot.

Acts 28:25

25 Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Pauxlo parolis unu vorton:Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj,

1 Peter 1:11

11 sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn.

2 Peter 3:9

9 La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento.

2 Kings 13:23

23 Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraux ne forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo.

2 Chronicles 30:9

9 CXar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon cxe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en cxi tiun landon; cxar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizagxon, se vi revenos al Li.

Nehemiah 9:17

17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.

Psalms 103:8-9

8 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona. 9 Ne eterne Li indignas, Kaj ne por cxiam Li koleras.

Jeremiah 4:27

27 CXar tiele diras la Eternulo:Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros.

Jeremiah 5:10

10 Iru sur gxiajn muregojn kaj detruu ilin, tamen ne tute ekstermu; forigu gxiajn brancxojn, cxar ne por la Eternulo ili estas.

Jeremiah 5:18

18 Sed ecx en tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute.

Ezekiel 14:22-23

22 tamen restos en gxi restajxo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoligxos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri cxio, kion Mi venigis sur gxin. 23 Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris cxion, kion Mi faris kontraux gxi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Leviticus 26:18

18 Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.

Leviticus 26:21

21 Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj.

Leviticus 26:24

24 tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj.

Leviticus 26:28

28 tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.

Deuteronomy 7:9

9 Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj,

Deuteronomy 7:21

21 Ne sentu teruron antaux ili, cxar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj timinda.

1 Kings 8:23

23 kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;

2 Kings 15:19

19 Pul, regxo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menahxem donis al Pul mil kikarojn da argxento, por ke li helpu lin, por fortikigi la regxecon en lia mano.

2 Kings 15:29

29 En la tempo de Pekahx, regxo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maahxan, Janoahxon, Kedesxon, HXacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.

2 Kings 17:3

3 Kontraux lin iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kaj Hosxea farigxis lia servanto kaj donadis al li tributon.

2 Kings 23:29

29 En lia tempo Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, iris kontraux la regxon de Asirio al la rivero Euxfrato. La regxo Josxija iris renkonte al li, kaj cxi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.

2 Kings 23:33-34

33 Kaj Faraono Nehxo malliberigis lin en Ribla en la lando HXamat, por ke li ne regxu en Jerusalem, kaj li metis sur la landon monpunon de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da oro. 34 Kaj Faraono Nehxo ekregxigis Eljakimon, filon de Josxija, anstataux lia patro Josxija, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoahxazon li prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis.

2 Kings 25:7

7 La filojn de Cidkija oni bucxis antaux liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.

2 Kings 25:18-21

18 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 19 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo. 20 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan. 21 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.

2 Kings 25:25-26

25 Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn kaj la HXaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa. 26 Tiam levigxis la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj, kaj ankaux la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, cxar ili timis la HXaldeojn.

2 Chronicles 36:1-23

1 La popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de Josxija, kaj faris lin regxo anstataux lia patro en Jerusalem. 2 La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. 3 La regxo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da oro. 4 Kaj la regxo de Egiptujo ekregxigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoahxaz Nehxo prenis kaj forkondukis en Egiptujon. 5 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio. 6 Kontraux lin iris Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ligis lin per cxenoj, por forkonduki lin en Babelon. 7 Kaj parton el la vazoj de la domo de la Eternulo Nebukadnecar transportis en Babelon kaj metis ilin en sian templon en Babel. 8 La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindajxoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la regxoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin. 9 La agxon de ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li regxis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaux la Eternulo. 10 Kiam la jaro finigxis, la regxo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija regxo super Judujo kaj Jerusalem. 11 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. 12 Li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio. Li ne humiligxis antaux Jeremia, kiu profetis laux la vortoj de la Eternulo. 13 Li defalis ankaux de la regxo Nebukadnecar, kiu jxurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael. 14 Ankaux cxiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al cxiuj abomenindajxoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem. 15 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, cxar Li domagxis Sian popolon kaj Sian logxejon. 16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla. 17 Kaj Li venigis sur ilin la regxon de la HXaldeoj, kaj cxi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:cxio estis transdonita en lian manon. 18 Kaj cxiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la regxo kaj de liaj altranguloj, cxion li transportis en Babelon. 19 Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj cxiujn gxiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj cxiujn gxiajn plej karajn objektojn ili neniigis. 20 Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili farigxis sklavoj por li kaj por liaj filoj, gxis venis la regado de la Persoj; 21 por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia:GXis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. CXar dum la tuta tempo de sia dezerteco gxi havis sabaton, gxis finigxis sepdek jaroj. 22 En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon: 23 Tiele diras Ciro, regxo de Persujo:CXiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.

Ezra 9:13

13 Kaj post cxio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon,

Nehemiah 1:5

5 Kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la cxielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

Psalms 47:2

2 CXar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Regxo super la tuta tero.

Psalms 66:3

3 Diru al Dio:Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kasxigxas antaux Vi Viaj malamikoj.

Psalms 66:5

5 Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

Isaiah 7:17-18

17 La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la regxon de Asirio. 18 En tiu tago la Eternulo alvokos la musxojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria;

Isaiah 8:7-8

7 pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la regxon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj gxi levigxos super cxiujn siajn kusxujojn kaj iros super cxiujn siajn bordojn. 8 Kaj gxi enpenetros en Judujon, inundos, levigxos, kaj atingos gxis la kolo; kaj gxi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.

Isaiah 10:5-7

5 Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno. 6 Kontraux popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabajxon, kaj ke li piedpremu gxin kiel koton sur la stratoj. 7 Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;

Isaiah 36:1-22

1 Tio estis en la dek-kvara jaro de la regxo HXizkija, eliris Sanhxerib, regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin. 2 Kaj la regxo de Asirio sendis Rabsxaken el Lahxisx en Jerusalemon al la regxo HXizkija kun granda militistaro; kaj li starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo de la kampo de fulistoj. 3 Kaj eliris al li Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto. 4 Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas? 5 Mi opinias, ke tio estas nur busxa babilado; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi? 6 Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin. 7 Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? Sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu. 8 Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili? 9 Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj? 10 Cetere, cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi tiun landon, por ruinigi gxin? La Eternulo diris al mi:Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin. 11 Tiam Eljakim kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu al ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego. 12 Sed Rabsxake diris:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi? 13 Kaj Rabsxxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude, dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo, la regxo de Asirio. 14 Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin; cxar li ne povos savi vin. 15 Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio. 16 Ne auxskultu HXizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon de sia puto; 17 gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj. 18 HXizkija ne forlogu vin per la vortoj:La Eternulo nin savos. CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio? 19 Kie estas la dioj de HXamat kaj Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim? kaj cxu ili savis Samarion el miaj manoj? 20 Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj? 21 Kaj ili silentis kaj nenion respondis al li; cxar estis ordono de la regxo:Ne respondu al li. 22 Kaj Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto, venis al HXizkija en dissxiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabsxake.

Jeremiah 8:1-3

1 En tiu tempo, diras la Eternulo, oni eljxetos el iliaj tomboj la ostojn de la regxoj de Judujo kaj la ostojn de gxiaj princoj kaj la ostojn de la pastroj kaj la ostojn de la profetoj kaj la ostojn de la logxantoj de Jerusalem; 2 kaj oni disjxetos ilin antaux la suno kaj antaux la luno kaj antaux la tuta armeo de la cxielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili sercxis, kaj al kiuj ili adorklinigxis; oni ne kolektos ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero. 3 Kaj preferos la morton ol la vivon cxiuj restintoj, kiuj restos el tiu malbona gento, kiuj restos en cxiuj lokoj, sur kiujn Mi dispelis ilin, diras la Eternulo Cebaot.

Jeremiah 22:18-19

18 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:Oni ne lamentos pri li:Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li:Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo! 19 Per enterigo de azeno li estos enterigita:oni trenos lin kaj jxetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.

Jeremiah 34:19-22

19 la eminentulojn de Judujo kaj la eminentulojn de Jerusalem, la korteganojn kaj la pastrojn, kaj la tutan popolon de la lando, kiuj trairis tra la dishakitaj partoj de la bovido; 20 Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj iliaj kadavroj estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero. 21 Kaj Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn eminentulojn Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de la militistaro de la regxo de Babel, kiu foriris de vi. 22 Jen Mi faros ordonon, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin al cxi tiu urbo, kaj ili atakos gxin kaj venkoprenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro, kaj la urbojn de Judujo Mi faros dezerto tiel, ke neniu en gxi logxos.

Jeremiah 39:1-18

1 En la nauxa jaro de Cidkija, regxo de Judujo, en la deka monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, kun sia tuta militistaro al Jerusalem, kaj eksiegxis gxin. 2 En la dek-unua jaro de Cidkija, en la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, oni faris enrompon en la urbon. 3 Kaj eniris cxiuj eminentuloj de la regxo de Babel, kaj haltis cxe la Meza Pordego:Nergal-SXarecer, Samgar-Nebu, Sarsehxim Rab-saris, Nergal- SXarecer Rab-mag, kaj cxiuj ceteraj eminentuloj de la regxo de Babel. 4 Kiam ilin ekvidis Cidkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en la nokto el la urbo tra la gxardeno de la regxo, tra la pordego inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al la stepo. 5 Sed la HXaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj cxi tiu eldiris verdikton kontraux li. 6 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija en Ribla antaux liaj okuloj, kaj cxiujn eminentulojn de Judujo la regxo de Babel bucxis. 7 Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon. 8 Kaj la domon de la regxo kaj la domojn de la popolo la HXaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis. 9 Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon. 10 Sed la malricxulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinbergxardenojn kaj kampojn. 11 Sed pri Jeremia Nebukadnecar, regxo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene: 12 Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi. 13 Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj Nebusxazban Rab-saris, kaj Nergal-SXarecar Rab-mag, kaj cxiuj estroj de la regxo de Babel; 14 ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo. 15 Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo, kiam li estis ankoraux tenata sur la korto de la malliberejo: 16 Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Melehx jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri cxi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumigxos antaux via vizagxo en tiu tempo. 17 Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas. 18 CXar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; cxar vi fidis Min, diras la Eternulo.

Jeremiah 52:1-34

1 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna. 2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel cxio, kion faris Jehojakim. 3 CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel. 4 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn. 5 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija. 6 En la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon, 7 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo. 8 Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li. 9 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj oni faris pri li jugxon. 10 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija antaux liaj okuloj, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo li bucxis en Ribla. 11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la regxo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon gxis la tago de lia morto. 12 En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek- nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu cxiam estis apud la regxo de Babel, en Jerusalemon. 13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro. 14 Kaj cxiujn muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta militistaro de la HXaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj. 15 La malricxulojn el la urbo, kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj. 16 Sed iom el la malricxuloj de la lando Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj. 17 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la HXaldeoj disrompis kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon. 18 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la servado, ili forprenis. 19 Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la versxilojn, kiuj estis aux el oro aux el argxento, prenis la estro de la korpogardistoj. 20 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la regxo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 21 La kolonoj havis cxiu la alton de dek ok ulnoj, kaj gxin cxirkauxis sxnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; gxia diko estis kvar fingroj, kaj interne gxi estis malplena. 22 GXi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj cxirkaux la krono estis kradajxo kaj granatoj, cxio el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun granatoj. 23 Da granatoj estis sur cxiu flanko nauxdek ses; la nombro de la granatoj cxirkaux la krono estis cent. 24 Kaj la korpogardistestro prenis la cxefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la regxo, kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj trovigxis en la urbo. 26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la regxo de Babel en Riblan. 27 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando HXamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando. 28 Jen estas la kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis:en la sepa jaro tri mil dudek tri Judojn; 29 en la dek-oka jaro de Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem; 30 en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj:la kvanto de cxiuj estis kvar mil sescent homoj. 31 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la unua jaro de sia regxado, levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo; 32 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en Babel; 33 kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo. 34 Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo de Babel cxiutage dum lia tuta vivo, gxis la tago de lia morto.

Daniel 9:4

4 Kaj mi pregxis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

Daniel 9:6

6 ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.

Daniel 9:8

8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi.

Micah 7:18-20

18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari? 19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn. 20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.

Genesis 18:25

25 Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste.

Leviticus 26:40-41

40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min. 41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,

Job 33:27

27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;

Job 34:23

23 Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por jugxo.

Psalms 145:17

17 Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojoj Kaj bona en cxiuj Siaj faroj.

Jeremiah 12:1

1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile?

Lamentations 1:18

18 Justa Li estas, la Eternulo, cxar mi malobeis Liajn vortojn. Auxskultu, ho cxiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon: Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.

Daniel 9:5-14

5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj; 6 ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando. 7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin. 8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi. 9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li

2 Kings 17:15

15 kaj ili malestimis Liajn legxojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantajxon kaj vantigxis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis cxirkaux ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;

Jeremiah 29:19

19 pro tio, ke ili ne auxskultis Miajn vortojn, diras la Eternulo; Mi sendadis al ili Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, sed vi ne auxskultis, diras la Eternulo.

Deuteronomy 28:47

47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde.

Deuteronomy 32:12-15

12 La Eternulo sola kondukis lin, Kaj neniu fremda dio estis kun Li. 13 Li portis lin sur altajxon de la tero, Mangxigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el sxtono Kaj per oleo el granita roko, 14 Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj Kun sebo de sxafidoj Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj. 15 Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.

Nehemiah 9:25

25 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank� al Via granda boneco.

Jeremiah 5:19

19 Kaj kiam oni demandos:Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni cxion cxi tion? tiam diru al ili:Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi.

Romans 3:4-5

4 Nepre ne! Dio montrigxu vera, sed cxiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo. 5 Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? CXu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)

Deuteronomy 28:48

48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin.

2 Chronicles 12:8

8 tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj.

Ezra 9:9

9 Ni estas ja sklavoj; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon de la regxoj de Persujo, por permesi al ni revivigxi, por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi gxiajn ruinojn, kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem.

Leviticus 26:17

17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.

Deuteronomy 28:33

33 La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo.

Deuteronomy 28:39

39 Vinbergxardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; cxar formangxos ilin la vermoj.

Deuteronomy 28:51

51 Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin.

Ezra 4:13

13 Nun estu sciate al la regxo, ke se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la regxa kaso havos malprofiton.

Ezra 6:8

8 Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejagxuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo:el la apartenajxo de la regxo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu.

Ezra 7:24

24 Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aux servantoj cxe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aux depagojn.

Nehemiah 5:8

8 Kaj mi diris al ili:Ni elacxetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.

John 8:33

33 Ili respondis al li:Ni estas idaro de Abraham, kaj ankoraux al neniu ni estis sklavoj; kial vi diras:Vi estos liberigitaj?

2 Kings 23:3

3 Kaj la regxo starigxis cxe la kolono, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aligxis al la interligo.

2 Chronicles 15:12-13

12 Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, 13 kaj ke cxiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, cxu tio estas malgranda, cxu granda, cxu viro, cxu virino.

2 Chronicles 23:16

16 Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la regxo, ke ili estu popolo de la Eternulo.

2 Chronicles 29:10

10 Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.

2 Chronicles 34:31

31 Kaj la regxo starigxis sur sia loko, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj legxojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.

Ezra 10:3

3 Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laux la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaux la ordonoj de nia Dio, ni forigos cxiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la legxo.

Nehemiah 10:1

1 La sigelintoj estas:Nehxemja, la regionestro, filo de HXahxalja, kaj Cidkija,

Nehemiah 10:29

29 aligxis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per jxura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos cxiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj legxojn;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.