1 La sigelintoj estas:Nehxemja, la regionestro, filo de HXahxalja, kaj Cidkija,
Nehemiah 10:1 Cross References - Esperanto
Ezra 2:63
63 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.
Nehemiah 1:1
1 Vortoj de Nehxemja, filo de HXahxalja. En la monato Kislev, en la dudeka jaro, mi estis en la kastelurbo SXusxan.
Nehemiah 7:70
70 Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj donis por la laboroj:la regionestro donis por la trezorejo:mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn.
Nehemiah 8:9
9 Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.
Nehemiah 9:38
38 En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.