Mark 3 Cross References - Esperanto

1 Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan. 2 Kaj oni observis lin, cxu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi. 3 Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon:Starigxu en la mezo. 4 Kaj li diris al ili:CXu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? savi vivon, aux mortigi? Sed ili silentis. 5 Kaj kiam kun kolero li cxirkauxrigardis ilin, cxagrenite pro la obstinigxo de ilia koro, li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj li etendis gxin, kaj lia mano resanigxis. 6 Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiligxis kun la Herodanoj kontraux li, kiamaniere lin pereigi. 7 Kaj Jesuo kun siaj discxiploj foriris gxis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo 8 kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el cxirkaux Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, auxdinte cxion, kion li faris, venis al li. 9 Kaj li diris al siaj discxiploj, ke malgranda sxipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin; 10 cxar multajn li jam sanigis, tiel ke cxiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tusxi lin. 11 Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaux li, kaj kriis, dirante:Vi estas la Filo de Dio. 12 Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin. 13 Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li. 14 Kaj li elektis dek du, kiujn ankaux li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki, 15 kaj por havi auxtoritaton elpeli demonojn: 16 kaj Simonon li alnomis Petro; 17 kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro; 18 kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon, 19 kaj Judason Iskariotan, kiu ankaux perfidis lin. Kaj li venis en domon. 20 Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis ecx mangxi panon. 21 Kaj liaj amikoj, auxdinte tion, eliris, por kapti lin, cxar ili diris:Li frenezas. 22 Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris:Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn. 23 Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole:Kiel povas Satano elpeli Satanon? 24 Kaj se regno estas dividita kontraux si, tiu regno ne povas stari. 25 Kaj se domo estas dividita kontraux si, tiu domo ne povas stari. 26 Kaj se Satano ribelis kontraux si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon. 27 Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon. 28 Vere mi diras al vi:CXiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos; 29 sed iu, kiu blasfemos kontraux la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko; 30 cxar oni diris:Li havas malpuran spiriton. 31 Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin. 32 Kaj homamaso sidis cxirkaux li; kaj oni diris al li:Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin sercxas. 33 Kaj li respondis al ili, dirante:Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj? 34 Kaj cxirkauxrigardante tiujn, kiuj ronde cxirkaux li sidis, li diris:Jen mia patrino kaj miaj fratoj! 35 CXar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

1 Kings 13:4

4 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris:Kaptu lin! Sed rigidigxis lia mano, kiun li etendis kontraux lin, kaj li ne povis retiri gxin al si.

Matthew 12:9-14

9 Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon; 10 kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante:CXu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi. 11 Kaj li diris al ili:Kiu el vi, havanta unu sxafon, se gxi falos en fosajxon en sabato, ne ekprenos kaj levos gxin? 12 Kiom do viro superas sxafon! Tial estas permesate bonfari en sabato. 13 Tiam li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj cxi tiu etendis gxin, kaj gxi tute resanigxis kiel la alia. 14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

Mark 1:21

21 Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis.

Luke 6:6-11

6 Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta. 7 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, cxu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi. 8 Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan:Levigxu, kaj starigxu en la mezo. Kaj li levigxis kaj starigxis. 9 Kaj Jesuo diris al ili:Mi vin demandas:cxu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? Savi vivon, al gxin pereigi? 10 Kaj cxirkauxrigardinte cxiujn, li diris al li:Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resanigxis. 11 Sed ili plenigxis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.

John 5:3

3 En tiuj kusxis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo;

Psalms 37:32

32 Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.

Isaiah 29:20-21

20 CXar malaperos premanto, kaj ne plu ekzistos blasfemanto, kaj ekstermitaj estos cxiuj zorgantoj pri malbonagoj, 21 kiuj pekigas homojn per vorto kaj faras insidojn kontraux jugxopetanto cxe la pordego kaj trompe forpusxas justulon.

Jeremiah 20:10

10 CXar mi auxdas la insultadon de multaj kaj minacadon cxirkauxe:Akuzu, ni akuzu lin! CXiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke:Eble li forlogigxos, tiam ni venkos lin kaj vengxos al li.

Daniel 6:4

4 Tiam la cxefaj estroj kaj la satrapoj komencis sercxi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; cxar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li.

Matthew 12:10

10 kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante:CXu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi.

Luke 6:7

7 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, cxu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi.

Luke 11:53-54

53 Kaj kiam li eliris el tie, la skribistoj kaj la Fariseoj atakis lin insiste, kaj instigis lin paroli pri multaj aferoj; 54 insidante kontraux li, por kapti ion el lia busxo.

Luke 14:1

1 Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por mangxi panon, ili lin observis.

Luke 20:20

20 Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj sxajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj auxtoritato de la provincestro.

John 9:16

16 Unuj do el la Fariseoj diris:CXi tiu homo ne estas de Dio, cxar li ne observas la sabaton. Aliaj diris:Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.

Isaiah 42:4

4 Li ne lacigxos nek fleksigxos, gxis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.

Daniel 6:10

10 Kiam Daniel eksciis, ke estas subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaux la fenestroj de sia cxambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn cxiutage genuis kaj pregxis al sia Dio kaj gloradis Lin, kiel li faradis antauxe.

Luke 6:8

8 Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan:Levigxu, kaj starigxu en la mezo. Kaj li levigxis kaj starigxis.

John 9:4

4 Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.

1 Corinthians 15:58

58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

Galatians 6:9

9 Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos.

Philippians 1:14

14 kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj farigxinte sentimaj, supermezure kuragxas persiste elparoladi la vorton de Dio.

Philippians 1:28-30

28 kaj neniel timigitaj de la kontrauxuloj:kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via savigxo; 29 cxar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaux suferi pro li; 30 havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis cxe mi, kaj pri kiu vi nun auxdas, ke cxe mi gxi ankoraux ekzistas.

1 Peter 4:1

1 CXar Kristo do suferis en la karno, vi ankaux armu vin per la sama intenco; cxar la suferinto en la karno apartigxis de pekoj;

Hosea 6:6

6 CXar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.

Matthew 12:10-12

10 kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante:CXu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi. 11 Kaj li diris al ili:Kiu el vi, havanta unu sxafon, se gxi falos en fosajxon en sabato, ne ekprenos kaj levos gxin? 12 Kiom do viro superas sxafon! Tial estas permesate bonfari en sabato.

Mark 2:27-28

27 Kaj li diris al ili:La sabato estigxis por la homo, kaj ne la homo por la sabato; 28 tial la Filo de homo estas sinjoro ecx de la sabato.

Mark 9:34

34 Sed ili silentis; cxar ili diskutis inter si sur la vojo pri tio, kiu estas la plej granda.

Luke 6:9

9 Kaj Jesuo diris al ili:Mi vin demandas:cxu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? Savi vivon, al gxin pereigi?

Luke 13:13-17

13 Kaj li metis sur sxin la manojn, kaj sxi tuj rektigxis kaj gloris Dion. 14 Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso:Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago. 15 Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris:Ho hipokrituloj! cxu ne cxiu el vi en la sabato malligas sian bovon aux sian azenon el la stalo, kaj forkondukas gxin, por trinkigi? 16 Kaj cxu ne devis cxi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el cxi tiu kateno en la sabata tago? 17 Kaj kiam li tion diris, cxiuj liaj kontrauxuloj hontigxis; kaj la tuta homamaso gxojis pro cxiuj gloraj agoj, faritaj de li.

Luke 14:1-5

1 Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por mangxi panon, ili lin observis. 2 Kaj jen antaux li estis unu hidropsulo. 3 Kaj respondante, Jesuo parolis al la legxistoj kaj la Fariseoj, kaj diris:CXu estas permesate sanigi en sabato, aux ne? 4 Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin. 5 Kaj li diris al ili:Kiu el vi havos azenon aux bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros gxin en sabata tago?

Genesis 6:6

6 tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktigxis en Sia koro.

Judges 10:16

16 Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.

1 Kings 13:6

6 Kaj la regxo ekparolis kaj diris al la homo de Dio:Faru peton antaux la Eternulo, via Dio, kaj pregxu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaux la Eternulo, kaj la mano de la regxo revenis al li kaj farigxis kiel antauxe.

Nehemiah 13:8

8 Tio min forte cxagrenis, kaj mi eljxetis cxiujn domobjektojn de Tobija for el la cxambro.

Psalms 95:10

10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

Isaiah 6:9-10

9 Tiam Li diris:Iru kaj diru al tiu popolo:Vi auxdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos. 10 Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj gxiajn orelojn surdigu, kaj gxiajn okulojn blindigu, por ke gxi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke gxi ne auxdu per siaj oreloj, por ke gxi ne komprenu per sia koro, por ke gxi ne konvertigxu kaj ne sanigxu.

Isaiah 42:18-20

18 Auxskultu, ho surduloj; kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu. 19 Sed kiu estas tiel blinda, kiel Mia servanto, kaj surda, kiel la sendato, kiun Mi sendas? kiu estas tiel blinda, kiel Mia elacxetito, kaj blinda, kiel la servanto de la Eternulo? 20 Vi vidis multe, sed vi ne konservis; viaj oreloj estas malfermitaj, sed ne auxdas.

Isaiah 44:18-20

18 Ili ne scias kaj ne komprenas, cxar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu. 19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros? 20 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:CXu ne malverajxon mi havas en mia dekstra mano?

Isaiah 63:9-10

9 En cxiuj iliaj suferoj Li ankaux suferis, kaj angxelo de cxe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en cxiuj tempoj de la antikveco. 10 Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li farigxis ilia malamiko kaj mem batalis kontraux ili.

Matthew 12:13

13 Tiam li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj cxi tiu etendis gxin, kaj gxi tute resanigxis kiel la alia.

Matthew 13:14-15

14 Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo de Jesaja, kiu diras: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; 15 CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne auxdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertigxu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin.

Luke 6:10

10 Kaj cxirkauxrigardinte cxiujn, li diris al li:Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resanigxis.

Luke 13:15

15 Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris:Ho hipokrituloj! cxu ne cxiu el vi en la sabato malligas sian bovon aux sian azenon el la stalo, kaj forkondukas gxin, por trinkigi?

Luke 17:14

14 Kaj vidinte ilin, li diris al ili:Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili farigxis puraj.

Luke 19:40-44

40 Kaj responde li diris:Mi diras al vi, ke se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios. 41 Kaj kiam li alproksimigxis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro gxi, 42 dirante:Ho, se vi mem scius en cxi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kasxitaj for de viaj okuloj. 43 CXar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj cxirkauxbaros vin per palisaro, kaj ronde cxirkauxos vin, kaj cxiuflanke premos vin, 44 kaj detruos gxis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi sxtonon sur sxtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

John 5:8-9

8 Jesuo diris al li:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru. 9 Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.

John 9:7

7 kaj diris al li:Iru, lavu vin en la lageto de SXiloahx (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.

Romans 11:7-10

7 Kion do? Kion Izrael sercxadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis gxin, kaj la restajxo estis obstinigita; 8 kiel estas skribite:Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne auxdu, gxis la nuna tago. 9 Kaj David diris: Ilia tablo farigxu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpusxilo kaj repago; 10 Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.

Romans 11:25

25 CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu cxi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin sagxaj, ke lauxparta obstinigxo okazis al Izrael, gxis la pleneco de la nacianoj envenos;

2 Corinthians 3:14

14 sed iliaj animoj sensentigxis; cxar ecx gxis hodiaux, cxe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo,

Ephesians 4:18

18 mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro;

Ephesians 4:26

26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;

Ephesians 4:30

30 Kaj ne cxagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elacxeto.

Hebrews 3:10

10 Pro tio Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili cxiam estas kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

Hebrews 3:17

17 Kaj kontraux kiuj Li indignis kvardek jarojn? cxu ne kontraux la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto?

Hebrews 5:9

9 kaj perfektigite, li farigxis la fonto de eterna savo al cxiuj al li obeantaj;

Revelation 6:16

16 kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj:Falu sur nin, kaj nin kasxu for de la vizagxo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la SXafido;

Psalms 109:3-4

3 Per vortoj de malamo ili min cxirkauxis, Kaj ili militas kontraux mi sen mia kulpo. 4 Por mia amo ili min malamas; Sed mi pregxas.

Matthew 12:14

14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

Matthew 22:16

16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.

Mark 8:15

15 Kaj li admonis ilin, dirante:Zorgu, gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj la fermentajxo de Herodo.

Mark 12:13

13 Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado.

Luke 6:11

11 Sed ili plenigxis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.

Luke 20:19-20

19 Kaj la skribistoj kaj cxefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; cxar ili eksciis, ke kontraux ili li parolis cxi tiun parabolon. 20 Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj sxajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj auxtoritato de la provincestro.

Luke 22:2

2 Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu mortigi lin, cxar ili timis la popolon.

John 11:53

53 De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.

Joshua 20:7

7 Kaj ili konsekris la urbon Kedesx en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj SXehxem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas HXebron), sur la monto de Jehuda.

Joshua 21:32

32 Kaj de la tribo de Naftali:la rifugxurbon por mortiginto Kedesx en Galileo kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj HXamot-Dor kaj gxiajn cxirkauxajxojn, kaj Kartan kaj gxiajn cxirkauxajxojn:tri urbojn.

Matthew 4:25

25 Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.

Matthew 10:23

23 Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; cxar vere mi diras al vi:Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaux ol venos la Filo de homo.

Matthew 12:15

15 Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin cxiujn,

Mark 1:39

39 Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.

Luke 6:12

12 Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por pregxi; kaj li pasigis la tutan nokton en pregxado al Dio.

Luke 6:17

17 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj discxiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por auxskulti lin kaj sanigxi je siaj malsanoj;

Luke 23:5

5 Sed ili insistis, dirante:Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, ecx gxis cxi tie.

John 7:41

41 Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas?

John 7:52

52 Ili respondis kaj diris al li:CXu vi ankaux estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.

John 10:39-41

39 Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano. 40 Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis. 41 Kaj multaj venis al li, kaj diris:Johano ja ne faris signon; sed cxio, kion Johano diris pri cxi tiu, estis vera.

John 11:53-54

53 De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi. 54 Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la discxiploj.

Acts 14:5-6

5 Kaj kiam farigxis atenco de la nacianoj kaj ankaux de la Judoj kun iliaj regantoj, por ataki kaj sxtonmortigi ilin, 6 sciigxinte pri gxi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio-Listran kaj Derben kaj la cxirkauxajxon;

Acts 17:10

10 Kaj la fratoj tuj forsendis Pauxlon kaj Silason nokte al Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj.

Acts 17:14

14 Kaj tiam la fratoj tuj forsendis Pauxlon, por ke li iru gxis la marbordo; sed Silas kaj Timoteo restis ankoraux tie.

Numbers 32:33-38

33 Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, regxo de Basxan, la landon kun gxiaj urboj laux la limoj de la urboj de la lando cxirkauxe. 34 Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron 35 kaj Atrot-SXofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan 36 kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj barajxojn por sxafoj. 37 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis HXesxbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon, 38 kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni sxangxis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis.

Joshua 13:8-14

8 Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo; 9 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenajxon Medba gxis Dibon; 10 kaj cxiujn urbojn de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, gxis la limo de la Amonidoj; 11 kaj Gileadon, kaj la regionon de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj la tutan monton HXermon, kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa; 12 la tutan regnon de Og en Basxan, kiu regis en Asxtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin. 13 Sed la Izraelidoj ne forpelis la Gesxuridojn kaj la Maahxatidojn; kaj la Gesxuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj gxis nun. 14 Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.

Joshua 19:28-29

28 Kaj Ebron kaj Rehxob kaj HXamon kaj Kana gxis Granda Cidon. 29 Kaj la limo returnigxas al Rama kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returnigxas al HXosa, kaj finigxas cxe la maro, de HXebel gxis Ahxzib;

Psalms 45:12

12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaux vi la ricxuloj de la popolo.

Psalms 87:4

4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaux pri Filisxtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskigxis.

Isaiah 23:1-18

1 Profetajxo pri Tiro: Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar gxi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili. 2 Silentu, ho logxantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis; 3 sur granda akvo oni venigadis al gxi semojn de SXihxor, rikoltajxon de Nilo; kaj gxi estis komercejo de la popoloj. 4 Hontu, Cidon; cxar la maro, la mara fortikajxo diris:Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn. 5 Kiam oni tion auxdos en Egiptujo, oni ektremos cxe la sciigo pri Tiro. 6 Transiru al Tarsxisx, plorkriu, ho logxantoj de la apudmara lando. 7 CXu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? gxiaj piedoj forportas gxin, por logxi malproksime. 8 Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando? 9 La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de cxiu gloro, por humiligi cxiujn eminentulojn de la lando. 10 Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarsxisx; jam nenio vin zonas. 11 Sian manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikajxojn. 12 Kaj Li diris:Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Levigxu, transiru al la Kitidoj; sed ankaux tie vi ne havos trankvilecon. 13 Jen la lando de la HXaldeoj:cxi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano gxin fondis por la logxantoj de la dezerto; ili starigis siegxajn turojn, detruis gxiajn palacojn, faris gxin ruino. 14 Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar detruita estas via potenco. 15 En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu regxo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malcxastistino: 16 Prenu la harpon, cxirkauxiru la urbon, ho forgesita malcxastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin. 17 Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalcxastajn donacojn kaj malcxastados kun cxiuj regnoj de la mondo sur la suprajxo de la tero. 18 Kaj gxia komercenspezo kaj gxiaj promalcxastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj logxas antaux la vizagxo de la Eternulo, estos gxia komercenspezo, por ke ili mangxu sate kaj havu belajn vestojn.

Isaiah 34:5

5 CXar Mia glavo ebriigxis en la cxielo; jen gxi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari jugxon.

Ezekiel 26:1-21

1 En la dek-unua jaro, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem:Ha, ha! gxi estas frakasita, la pordo de la popoloj, gxi turnas sin al mi, mi plenigxos de gxia dezertigxo- 3 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraux vin multe da nacioj, kiel maro levas siajn ondojn. 4 Kaj ili detruos la muregojn de Tiro kaj disrompos gxiajn turojn; kaj Mi forbalaos de gxi gxian polvon, kaj Mi faros gxin nuda roko. 5 Loko por sternado de retoj gxi farigxos meze de la maro, cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo; kaj gxi farigxos rabajxo por la nacioj. 6 Kaj gxiaj filinoj, kiuj estas sur la kampo, estos mortigitaj per glavo; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 7 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venigos kontraux Tiron de norde Nebukadnecaron, regxon de Babel, la regxon de regxoj, kun cxevaloj, cxaroj, kaj rajdistoj, kun homamaso kaj multe da popolo. 8 Viajn filinojn sur la kampo li mortigos per glavo; li faros kontraux vi bastionojn, li sxutarangxos cxirkaux vi remparojn, kaj starigos kontraux vi siajn sxildojn; 9 kaj li starigos siajn muregrompilojn kontraux viaj muregoj, kaj viajn turojn li detruos per siaj hakiloj. 10 Pro la multo de siaj cxevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj cxaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan. 11 Per la hufoj de siaj cxevaloj li dispremos cxiujn viajn stratojn; vian popolon li mortigos per glavo, kaj la monumentojn de via forto li jxetos sur la teron. 12 Ili disrabos vian havon kaj diskaptos viajn komercajxojn; ili detruos viajn murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn sxtonojn, vian lignon, kaj vian teron ili jxetos en la akvon. 13 Mi cxesigos la lauxtan sonadon de viaj kantoj, kaj la vocxo de viaj harpoj ne plu estos auxdata. 14 Mi faros vin nuda roko; vi farigxos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; cxar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro:Vere, de la bruo de via falado, de la gxemado de viaj vunditoj, kiam meze de vi estos farata mortigado, ektremos la insuloj. 16 Kaj malsupreniros de siaj tronoj cxiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidigxos sur la tero, tremos cxiuminute, kaj eksentos teruron pro vi. 17 Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi:Kiele vi pereis, vi, logxata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, gxi kaj gxiaj logxantoj, kiuj jxetadis timon sur cxiujn logxantojn de la mara regiono! 18 Nun ektremos la maraj regionoj en la tago de via falo, kaj la insuloj sur la maro konsternigxos pro via finigxo. 19 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi faros vin urbo dezerta simila al la urboj nelogxataj, kiam Mi levos sur vin la abismon kaj granda akvo vin kovros, 20 tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi pusxos vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu logxata; tiam Mi restarigos belecon sur la tero de la vivantoj. 21 Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni sercxos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 35:15

15 Kiel vi gxojis pri la heredajxo de la domo de Izrael, kiam gxi dezertigxis, tiel Mi agos kun vi:vi farigxos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Ezekiel 36:5

5 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora gxojo kaj kun mokado, por prirabi gxiajn produktajxojn;

Malachi 1:2-4

2 Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas:En kio Vi nin ekamis? CXu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon, 3 kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto. 4 Se la Edomidoj diras:Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn-la Eternulo Cebaot diras tiele:Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraux kiu la Eternulo koleras eterne.

Matthew 11:21

21 Ve al vi, HXorazin! Ve al vi, Betsaida! CXar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, antaux longe ili jam pentus en sakajxo kaj cindro.

Mark 7:24

24 Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kasxita.

Mark 7:31

31 Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.

Mark 5:30

30 Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tusxis mian veston?

John 6:15

15 Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin regxo, denove fortiris sin sola al la monto.

Genesis 12:17

17 Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram.

Numbers 11:33

33 Kiam la viando estis ankoraux inter iliaj dentoj kaj ankoraux ne estis konsumita, ekflamis kontraux la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo.

Matthew 4:23

23 Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon inter la popolo.

Matthew 9:20-21

20 Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaux lin kaj tusxis la randon de lia mantelo; 21 cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.

Matthew 14:14

14 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.

Matthew 14:36

36 kaj ili petis lin, ke ili nur tusxu la randon de lia mantelo; kaj cxiuj, kiuj tusxis, estis tute resanigitaj.

Mark 5:27-29

27 auxdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaux lin, kaj tusxis lian mantelon. 28 CXar sxi diris:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita. 29 Kaj tuj la fonto de sxia sango sekigxis, kaj sxi korpe sentis, ke sxi resanigxis el sia malsano.

Mark 5:34

34 Kaj li diris al sxi:Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.

Mark 6:56

56 Kaj kien ajn li eniris, en vilagxojn aux en urbojn aux sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tusxu nur la randon de lia vesto; kaj cxiuj, kiuj tusxis, resanigxis.

Luke 7:2

2 Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaux mortanta.

Acts 5:15

15 tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kusxigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke cxe la preterpaso de Petro, almenaux lia ombro ombru iun el ili.

Acts 19:11-12

11 Kaj Dio faris per la manoj de Pauxlo eksterordinarajn miraklojn; 12 tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo visxtukojn aux vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.

Hebrews 12:6

6 CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurgxas cxiun filon, kiun Li akceptas.

Matthew 4:3

3 Kaj la tentanto venis, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj sxtonoj farigxu panoj.

Matthew 4:6

6 kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin malsupren, cxar estas skribite: Al Siaj angxeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

Matthew 8:29

29 Kaj jen ili kriis, dirante:Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? cxu vi venis cxi tien, por turmenti nin antaux la tempo?

Matthew 8:31

31 Kaj la demonoj petegis lin, dirante:Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj.

Matthew 14:33

33 Kaj tiuj, kiuj estis en la sxipeto, adorklinigxis al li, dirante:Vere vi estas Filo de Dio.

Mark 1:1

1 La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

Mark 1:23-24

23 Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, 24 dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio.

Mark 5:5-6

5 Kaj cxiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin trancxis per sxtonoj. 6 Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorklinigxis al li;

Luke 4:41

41 Eliris ankaux demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante:Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, cxar ili sciis, ke li estas la Kristo.

Luke 8:28

28 Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaux li, kaj lauxtvocxe diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.

Acts 16:17

17 SXi sekvis Pauxlon kaj nin, kaj kriadis, dirante:Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo.

Acts 19:13-17

13 Sed ankaux kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante:Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Pauxlo predikas. 14 Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, cxefpastro, tion faris. 15 Kaj la malbona spirito responde diris al ili:Jesuon mi konas, kaj Pauxlon mi konas; sed kiuj estas vi? 16 Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin jxetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj. 17 Kaj tio sciigxis al cxiuj, kiuj logxis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin cxiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandigxis.

James 2:19

19 Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaux kredas kaj tremas.

Matthew 8:4

4 Kaj Jesuo diris al li:Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.

Matthew 12:16

16 kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin;

Mark 1:25

25 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li.

Mark 1:34

34 Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, cxar ili konis lin.

Acts 16:18

18 Kaj tion sxi faris dum multe da tagoj. Sed Pauxlo, cxagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito:Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el sxi. Kaj gxi eliris en tiu sama horo.

Matthew 5:1

1 Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidigxis, liaj discxiploj venis al li;

Matthew 10:1-4

1 Kaj li alvokis al si la dek du discxiplojn, kaj donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi cxian malsanon kaj cxian malfortajxon. 2 Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj:la unua, Simon, kiu estis nomata Petro, kaj lia frato Andreo, Jakobo, filo de Zebedeo, kaj lia frato Johano, 3 Filipo kaj Bartolomeo, Tomaso, kaj Mateo, impostisto, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Tadeo, 4 Simon, la Fervorulo, kaj Judas Iskariota, kiu ankaux perfidis lin.

Mark 6:7

7 Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj;

Luke 6:12-16

12 Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por pregxi; kaj li pasigis la tutan nokton en pregxado al Dio. 13 Kaj kiam tagigxis, li alvokis siajn discxiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaux nomis apostoloj: 14 Simonon, kiun li ankaux nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon kaj Filipon kaj Bartolomeon 15 kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Simonon, nomatan Fervorulo, 16 kaj Judason de Jakobo, kaj Judason Iskariotan, kiu farigxis perfidulo.

Luke 9:1

1 Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj auxtoritaton super cxiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn.

Luke 9:1-6

1 Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj auxtoritaton super cxiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn. 2 Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn. 3 Kaj li diris al ili:Portu nenion por la vojo-nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn. 4 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie logxu, kaj el tie ekvojagxu. 5 Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraux ili. 6 Kaj ili, foririnte, trairis la vilagxojn, cxie predikante la evangelion kaj sanigante.

Luke 10:1-11

1 Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaux sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta. 2 Kaj li diris al ili:La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton. 3 Iru; jen mi sendas vin kiel sxafidojn meze de lupoj. 4 Ne portu monujon, nek saketon, nek sxuojn; kaj salutu neniun sur la vojo. 5 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru:Paco al cxi tiu domo. 6 Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, gxi revenos al vi. 7 Kaj en tiu sama domo restu, mangxante kaj trinkante tion, kion ili havas; cxar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon. 8 Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, mangxu tion, kion oni metos antaux vin; 9 kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili:La regno de Dio alproksimigxis al vi. 10 Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur gxiajn stratojn, kaj diru: 11 Ecx la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas kontraux vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi.

Luke 24:47

47 kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem.

John 15:16

16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.

Acts 1:8

8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero.

Acts 1:24-25

24 Kaj pregxante, ili diris:Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de cxiuj, elmontru, kiun el cxi tiuj du Vi elektis, 25 por ricevi la parton en cxi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko.

Galatians 1:1

1 Pauxlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),

Galatians 1:15-20

15 Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis, 16 por malkasxi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj:mi ne konsiligxis kun karno kaj sango, 17 kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaux mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko. 18 Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn. 19 Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro. 20 Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaux Dio, mi ne mensogas.

Matthew 16:16-18

16 Kaj responde Simon Petro diris:Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio. 17 Kaj Jesuo responde diris al li:Felicxa vi estas, Simon Bar-Jona; cxar ne karno kaj sango tion malkasxis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la cxielo. 18 Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur cxi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos gxin.

Mark 1:16

16 Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, jxetantajn reton en la maron; cxar ili estis fisxkaptistoj.

John 1:42

42 Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).

Acts 1:13

13 Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran cxambron, kie logxis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo.

1 Corinthians 1:12

12 Kaj la jenon mi volas diri, ke cxiu el vi diras:Mi estas de Pauxlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo.

1 Corinthians 3:22

22 cxu Pauxlo, aux Apolos, aux Kefas, aux la mondo, aux la vivo, aux la morto, aux estantajxoj aux estontajxoj:cxio apartenas al vi,

1 Corinthians 9:5

5 CXu ni ne rajtas cxirkauxkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaux la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas?

Galatians 2:7-9

7 sed kontrauxe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido 8 (cxar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaux energiis en mi por la nacianoj), 9 Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj sxajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;

2 Peter 1:1

1 Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:

Isaiah 58:1

1 Kriu per la tuta gorgxo, ne detenu vin, lauxtigu vian vocxon simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo gxian krimon kaj al la domo de Jakob gxiajn pekojn.

Jeremiah 23:29

29 CXu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?

Mark 1:19-20

19 Kaj irinte iom antauxen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaux estis en la sxipeto, riparante la retojn. 20 Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la sxipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.

Mark 5:37

37 Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.

Mark 9:2

2 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili;

Mark 10:35

35 Kaj alproksimigxis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li:Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni.

Mark 14:33

33 Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsternigxi kaj maltrankviligxi.

John 21:2

2 Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj discxiploj.

John 21:20-25

20 Petro, sin turninte, vidis malantauxe la discxiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaux klinis sin al lia brusto dum la vespermangxo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?). 21 Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo:Sinjoro, kaj kion pri cxi tiu? 22 Jesuo diris al li:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min. 23 Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu discxiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi? 24 Tiu estas la discxiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion:kaj ni scias, ke lia atesto estas vera. 25 Estas ankaux multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se cxiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.

Acts 12:1

1 Kaj cxirkaux tiu tempo la regxo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj.

Hebrews 4:12

12 CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.

Revelation 10:11

11 Kaj ili diris al mi:Vi devas denove profeti cxe multaj popoloj kaj nacioj kaj lingvoj kaj regxoj.

Matthew 9:9

9 Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan cxe la impostejo; kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.

Matthew 13:55

55 CXu cxi tiu ne estas la filo de la cxarpentisto? cxu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas?

Mark 2:14

14 Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan cxe la impostejo, kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.

Mark 6:3

3 CXu cxi tiu ne estas la cxarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxi tie cxe ni? Kaj ili ofendigxis pro li.

Luke 5:27-29

27 Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan cxe la impostejo, kaj diris al li:Sekvu min. 28 Kaj li forlasis cxion, kaj levigxis, kaj sekvis lin. 29 Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis cxe mangxo kun ili.

John 1:40

40 Unu el la du, kiuj auxdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro.

John 1:43-45

43 La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li:Sekvu min. 44 Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro. 45 Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.

John 6:5-8

5 Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo:De kie ni acxetu panojn, por ke cxi tiuj mangxu? 6 Tion li diris, por provi lin; cxar li mem sciis, kion li faros. 7 Filipo respondis al li:Panoj por ducent denaroj ne suficxus por ili, por ke cxiu iometon ricevu. 8 Unu el liaj discxiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li:

John 11:16

16 Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundiscxiploj:Ni ankaux iru, por ke ni mortu kun li.

John 12:21-22

21 tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante:Sinjoro, ni volas vidi Jesuon. 22 Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon.

John 14:8-9

8 Filipo diris al li:Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio suficxos. 9 Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron?

John 14:22

22 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?

John 20:24-29

24 Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne cxeestis kun ili, kiam Jesuo venis. 25 La aliaj discxiploj do diris al li:Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili:Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos. 26 Kaj post ok tagoj la discxiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris:Paco al vi. 27 Tiam li diris al Tomaso:Etendu cxi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu gxin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. 28 Tomaso respondis al li kaj diris:Mia Sinjoro kaj mia Dio. 29 Jesuo diris al li:CXar vi vidis min, vi kredas; felicxaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.

Acts 15:13

13 Kaj kiam ili cxesis paroli, Jakobo respondis, dirante: Fratoj, auxskultu min;

Acts 21:18

18 Kaj la sekvantan tagon Pauxlo akompanis nin al Jakobo, kaj cxiuj presbiteroj cxeestis.

1 Corinthians 15:7

7 poste li aperis al Jakobo; poste al cxiuj apostoloj;

Galatians 1:19

19 Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro.

Galatians 2:9

9 Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj sxajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;

James 1:1

1 Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la dek du triboj, kiuj estas dispelitaj:Saluton!

Jude 1:1

1 Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo:

Matthew 26:14-16

14 Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la cxefpastroj, 15 kaj diris:Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn. 16 Kaj de tiam li sercxis okazon, por transdoni lin.

Matthew 26:47

47 Kaj dum li ankoraux parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo.

Matthew 27:3-5

3 Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, 4 dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio. 5 Kaj li jxetis la argxentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.

John 6:64

64 Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. CXar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos.

John 6:71

71 Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; cxar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.

John 12:4-6

4 Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj discxiploj, kiu estis lin perfidonta: 5 Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al malricxuloj? 6 Tion li diris, ne cxar li zorgis pri la malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en gxin.

John 13:2

2 Kaj dum la vespermangxo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,

John 13:26-30

26 Jesuo respondis:GXi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis gxin al Judas Iskariota, filo de Simon. 27 Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste. 28 Sed neniu el la kunmangxantoj sciis, kial li diris al li tion. 29 Iuj pensis, cxar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li:Acxetu tion, kion ni bezonas por la festo; aux ke li donu ion al la malricxuloj. 30 Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.

Acts 1:16-25

16 Fratoj, estis necese, ke plenumigxu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antauxparolis per la busxo de David pri Judas, kiu farigxis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon. 17 CXar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en cxi tiu servado. 18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantauxe, li diskrevis meze, kaj cxiuj liaj internajxoj elsxutigxis. 19 Kaj tio farigxis sciata al cxiuj logxantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.) 20 CXar estas skribite en la Psalmaro: Lia logxejo dezertigxu, Kaj en gxi ne ekzistu logxanto; kaj: Lian oficon ricevu alia. 21 El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni, 22 komencante de la bapto de Johano gxis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia relevigxo. 23 Kaj ili starigis du:Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason.

Mark 3:7

7 Kaj Jesuo kun siaj discxiploj foriris gxis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo

Mark 3:9

9 Kaj li diris al siaj discxiploj, ke malgranda sxipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;

Mark 6:31

31 Kaj li diris al ili:Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. CXar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon ecx por mangxi.

Mark 7:17

17 Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj discxiploj demandis lin pri la parabolo.

Mark 9:28

28 Kaj kiam li eniris en la domon, liaj discxiploj aparte demandis lin:Kial ni ne povis elpeli gxin?

John 4:31-34

31 Dume la discxiploj petis lin, dirante:Rabeno, mangxu. 32 Sed li diris al ili:Por mangxi mi havas nutrajxon, pri kiu vi ne scias. 33 La discxiploj do diris inter si:CXu iu alportis al li ion por mangxi? 34 Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.

2 Kings 9:11

11 Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li:CXu cxio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili:Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon.

Jeremiah 29:26

26 La Eternulo starigis vin pastro anstataux la pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super cxiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron;

Hosea 9:7

7 Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.

Mark 3:31

31 Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.

John 7:3-10

3 Liaj fratoj do diris al li:Transiru de cxi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj discxiploj ankaux vidu viajn farojn, kiujn vi faras. 4 CXar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo. 5 CXar liaj fratoj mem ne kredis al li. 6 Jesuo do diris al ili:Mia tempo ankoraux ne venis; sed via tempo cxiam estas preta. 7 La mondo ne povas vin malami; sed min gxi malamas, cxar mi atestas pri gxi, ke gxiaj faroj estas malbonaj. 8 Supreniru vi al la festo; mi ankoraux ne supreniras al la festo, cxar mia tempo ankoraux ne maturigxis. 9 Dirinte tion al ili, li restis ankoraux en Galileo. 10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaux supreniris, ne malkasxe, sed kvazaux sekrete.

John 10:20

20 Kaj multaj el ili diris:Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin auxskultas?

Acts 26:24

24 Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per lauxta vocxo:Pauxlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas.

2 Corinthians 5:13

13 CXar cxu ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aux cxu ni estas seriozaj, tio estas pro vi.

Psalms 22:6

6 Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.

Matthew 9:34

34 Sed la Fariseoj diris:Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.

Matthew 10:25

25 Suficxas por la discxiplo, ke li estu kiel lia instruanto, kaj la sklavo, kiel lia sinjoro. Se oni nomis la dommastron Baal-Zebub, kiom pli ankaux liajn domanojn!

Matthew 11:18

18 CXar venis Johano, nek mangxante nek trinkante, kaj ili diras:Li havas demonon.

Matthew 12:24

24 Sed la Fariseoj, auxdinte, diris:CXi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.

Matthew 15:1

1 Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante:

Mark 7:1

1 Kaj kolektigxis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem,

Luke 5:17

17 Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj cxeestis Fariseoj kaj legxinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el cxiu vilagxo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin.

Luke 11:15

15 Sed iuj el ili diris:Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li elpelas demonojn.

John 7:20

20 La homamaso respondis:Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin?

John 8:48

48 La Judoj respondis kaj diris al li:CXu ne prave ni diras, ke vi estas Samariano kaj havas demonon?

John 8:52

52 La Judoj diris al li:Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos.

John 10:22

22 Okazis la festo de inauxguro en Jerusalem, kaj estis vintro;

Psalms 49:4

4 Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.

Matthew 4:10

10 Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! cxar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu.

Matthew 12:25-30

25 Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili:CXiu regno dividita kontraux si dezertigxas, kaj cxiu urbo aux domo dividita kontraux si ne starados; 26 kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraux si; kiel do staros lia regno? 27 Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj jugxantoj. 28 Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin. 29 Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon. 30 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.

Matthew 13:34

34 CXion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili;

Mark 4:2

2 Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado:

Luke 11:17-23

17 Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili:CXiu regno, dividita kontraux si, dezertigxas; kaj domo, dividita kontraux domo, falas. 18 Kaj se ankaux Satano dividigxas kontraux si, kiel staros lia regno? cxar vi diras, ke per Baal-Zebub mi elpelas demonojn. 19 Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj jugxantoj. 20 Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin. 21 Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedajxoj; 22 sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon. 23 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.

Judges 9:23-57

23 Kaj Dio venigis malbonan spiriton inter Abimelehx kaj la logxantoj de SXehxem; kaj la logxantoj de SXehxem perfidis Abimelehxon, 24 por ke la krimo pri la sepdek filoj de Jerubaal kaj ilia sango venu sur Abimelehxon, ilian fraton, kiu mortigis ilin, kaj sur la logxantojn de SXehxem, kiuj subtenis liajn manojn, por ke li mortigu siajn fratojn. 25 Kaj la logxantoj de SXehxem starigis kontraux li insidantojn sur la suproj de la montoj, kaj ili prirabadis cxiun, kiu pasis preter ili sur la vojo. Kaj oni diris tion al Abimelehx. 26 Kaj venis Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj, kaj ili iris tra SXehxem; kaj fidis lin la logxantoj de SXehxem. 27 Kaj ili eliris sur la kampon kaj sxirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj mangxis kaj drinkis kaj malbenis Abimelehxon. 28 Kaj Gaal, filo de Ebed, diris:Kiu estas Abimelehx, kaj kio estas SXehxem, ke ni servu al li? li estas ja filo de Jerubaal, kaj Zebul estas lia oficisto. Servu al la homoj de HXamor, patro de SXehxem, sed al tiu kial ni servu? 29 Se iu donus cxi tiun popolon en miajn manojn, mi forpelus Abimelehxon. Kaj oni diris al Abimelehx:Plimultigu vian militistaron, kaj eliru. 30 Kiam Zebul, la estro de la urbo, auxdis la vortojn de Gaal, filo de Ebed, lia kolero ekflamis. 31 Kaj li sendis ruze senditojn al Abimelehx, por diri:Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en SXehxemon kaj ribeligas la urbon kontraux vi; 32 tial levigxu en la nokto, vi kaj la popolo, kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la kampo; 33 kaj matene, kiam levigxos la suno, levigxu frue, kaj ataku la urbon; kaj kiam li kaj la popolo, kiu estas kun li, eliros al vi, tiam faru al li, kion via mano povos. 34 Kaj Abimelehx, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis en la nokto, kaj faris apud SXehxem embuskon el kvar tacxmentoj. 35 Kaj Gaal, filo de Ebed, eliris kaj starigxis cxe la pordego de la urbo; kaj Abimelehx, kaj la popolo, kiu estis kun li, levigxis el la embusko. 36 Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebul:Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris al li:La ombro de la montoj sxajnas al vi homoj. 37 Kaj Gaal parolis plue, kaj diris:Jen popolo malsupreniras de la altajxo, kaj unu tacxmento venas laux la vojo de la kverko de sorcxistoj. 38 Tiam Zebul diris al li:Kie nun estas via busxo, kiu diris:Kiu estas Abimelehx, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun vi malsxatis; nun eliru, kaj batalu kontraux gxi. 39 Kaj Gaal eliris, havante post si la logxantojn de SXehxem, kaj ekbatalis kontraux Abimelehx. 40 Kaj Abimelehx ekpelis lin, kaj li forkuris, kaj falis multe da mortigitoj gxis la pordego mem. 41 Kaj Abimelehx restis en Aruma; kaj Zebul elpelis Gaalon kaj liajn fratojn, ke ili ne logxu en SXehxem. 42 En la sekvanta tago la popolo eliris sur la kampon. Kaj oni diris tion al Abimelehx. 43 Kaj li prenis sian militistaron kaj dividis gxin en tri tacxmentojn kaj faris embuskon sur la kampo. Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li levigxis kontraux ili kaj batis ilin. 44 Kaj Abimelehx, kaj la tacxmentoj, kiuj estis kun li, atakis kaj starigxis antaux la pordego de la urbo; kaj du tacxmentoj atakis cxiujn, kiuj estis sur la kampo, kaj mortigis ilin. 45 Kaj Abimelehx batalis kontraux la urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj mortigis la popolon, kiu estis en gxi; kaj li detruis la urbon kaj semis sur gxia loko salon. 46 Kiam tion auxdis cxiuj logxantoj de la turo de SXehxem, ili foriris en la fortikajxon de la dio Berit. 47 Kaj oni diris al Abimelehx, ke kolektigxis cxiuj logxantoj de la turo de SXehxem. 48 Tiam Abimelehx iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj Abimelehx prenis hakilon en sian manon kaj dehakis brancxon de arbo kaj prenis gxin kaj metis gxin sur sian sxultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li:Kion vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi. 49 Kaj ankaux cxiuj el la tuta popolo dehakis brancxojn kaj iris post Abimelehx kaj almetis al la fortikajxo kaj ekbruligis per ili la fortikajxon per fajro; kaj mortis ankaux cxiuj homoj de la turo de SXehxem, cxirkaux mil viroj kaj virinoj. 50 Kaj Abimelehx iris al Tebec kaj siegxis Tebecon kaj prenis gxin. 51 Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris cxiuj viroj kaj virinoj kaj cxiuj logxantoj de la urbo, kaj ensxlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo. 52 Kaj Abimelehx venis al la turo kaj siegxis gxin, kaj aliris al la pordo de la turo, por forbruligi gxin per fajro. 53 Tiam iu virino jxetis muelsxtonon sur la kapon de Abimelehx kaj rompis al li la kranion. 54 Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn batalilojn, kaj diris al li:Eltiru vian glavon kaj mortigu min, por ke oni ne diru pri mi:Virino lin mortigis. Kaj lia junulo lin trapikis, kaj li mortis. 55 Kaj la Izraelidoj vidis, ke Abimelehx mortis, kaj ili iris cxiu al sia loko. 56 Tiel Dio repagis la malbonagon de Abimelehx, kiun cxi tiu faris rilate sian patron, mortigante siajn sepdek fratojn. 57 Kaj la tutan malbonagon de la logxantoj de SXehxem Dio revenigis sur ilian kapon; kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.

Judges 12:1-6

1 Kaj kolektigxis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftahx:Kial vi iris militi kontraux la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro. 2 Kaj Jiftahx diris al ili:Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano. 3 Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraux la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaux al mi, por malpaci kontraux mi? 4 Kaj Jiftahx kolektis cxiujn logxantojn de Gilead kaj batalis kontraux la Efraimidoj. Kaj la logxantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; cxar cxi tiuj diris:Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase. 5 Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris:Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li:CXu vi estas Efraimido? Se li diris:Ne, 6 tiam ili diris al li:Diru:SXibolet; li diris:Sibolet, cxar li ne povis elparoli gxuste; tiam ili kaptis lin kaj bucxis lin cxe la transirejo de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.

2 Samuel 20:1

1 Trovigxis tie viro malbonaga, kies nomo estis SXeba, filo de Bihxri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris:Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj:iru, Izraelidoj, cxiu en sian tendon.

2 Samuel 20:6

6 Tiam David diris al Abisxaj:Nun SXeba, filo de Bihxri, faros al ni pli da malbono, ol Absxalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne sxirmu sin kontraux niaj okuloj.

1 Kings 12:16-20

16 Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj. 17 Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regxis Rehxabeam. 18 Kaj la regxo Rehxabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed cxiuj Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon. 19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago. 20 Kiam cxiuj Izraelidoj auxdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin regxo super cxiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.

Isaiah 9:20-21

20 Oni trancxas dekstre kaj restas malsataj, oni mangxas maldekstre kaj ne satigxas; cxiu mangxas la karnon de sia brako. 21 Manase estas kontraux Efraim, kaj Efraim kontraux Manase, ambaux kune kontraux Jehuda. Malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

Isaiah 19:2-3

2 Kaj Mi tumultigos Egiptojn kontraux Egiptojn; kaj militos cxiu kontraux sia frato kaj cxiu kontraux sia amiko, urbo kontraux urbo, regno kontraux regno. 3 Kaj malaperos la kuragxo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorcxistojn kaj la auxguristojn kaj la antauxdiristojn.

Ezekiel 37:22

22 Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu regxo estos regxo por ili cxiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn.

Zechariah 11:14

14 Kaj mi rompis mian duan bastonon Ligilo, por detrui la fratecon inter Jehuda kaj Izrael.

John 17:21

21 por ke ili cxiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaux estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis.

1 Corinthians 1:10-13

10 Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi cxiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama jugxo. 11 CXar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj de HXloe, ke ekzistas inter vi malpacoj. 12 Kaj la jenon mi volas diri, ke cxiu el vi diras:Mi estas de Pauxlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo. 13 CXu Kristo estas dividita? cxu Pauxlo krucumigxis por vi? aux cxu vi baptigxis en la nomon de Pauxlo?

Ephesians 4:3-6

3 penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. 4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj en unu espero de via voko; 5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, 6 unu Dio kaj Patro de cxiuj, kiu estas super cxiuj, kaj tra cxiuj, kaj en cxiuj.

Genesis 13:7-8

7 Kaj estis malpaco inter la pasxtistoj de la brutaro de Abram kaj la pasxtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam logxis en la lando. 8 Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj pasxtistoj kaj viaj pasxtistoj, cxar ni estas fratoj.

Genesis 37:4

4 CXar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol cxiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.

Psalms 133:1

1 Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj cxarme estas, Se fratoj vivas kune!

Galatians 5:15

15 Sed se vi mordas kaj mangxegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.

James 3:16

16 CXar kie estas jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago.

Genesis 3:15

15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon.

Isaiah 27:1

1 En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordigxeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbigxantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.

Isaiah 49:24-26

24 CXu de fortulo oni povas forpreni la akiritajxon? aux cxu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto? 25 Sed tiele diras la Eternulo:Ecx la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj la akiritajxo de la potenculo formalaperos; kaj kontraux viaj kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos. 26 Kaj al viaj premantoj Mi mangxigos ilian propran karnon, kaj kiel de mosto ili ebriigxos de sia propra sango; kaj ekscios cxiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

Isaiah 53:12

12 Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Isaiah 61:1

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj,

Matthew 12:29

29 Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon.

Luke 10:17-20

17 Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante:Sinjoro, ecx la demonoj submetigxas al ni per via nomo. 18 Kaj li diris al ili:Mi vidis Satanon falanta de la cxielo, kiel fulmo. 19 Jen mi donis al vi auxtoritaton piedpasxi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos. 20 Tamen ne gxoju pri tio, ke la spiritoj submetigxis al vi; sed gxoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la cxielo.

John 12:31

31 Nun estas la jugxo de cxi tiu mondo; nun la estro de cxi tiu mondo estos elpelita.

Romans 16:20

20 Kaj la Dio de paco baldaux subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

Ephesians 6:10-13

10 Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. 11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo. 12 CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj. 13 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte cxion, stari.

Colossians 2:15

15 kaj foriginte de si la estrecojn kaj la auxtoritatojn, parade malkasxis ilin, triumfante super ili en gxi.

Hebrews 2:14

14 CXar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaux mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo,

1 John 3:8

8 kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; cxar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontrigxis, por ke li detruu la farojn de la diablo.

1 John 4:4

4 Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; cxar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo.

Revelation 12:7-9

7 Kaj farigxis milito en la cxielo:Mihxael kaj liaj angxeloj ekmilitis kontraux la drako; kaj militis la drako kaj gxiaj angxeloj; 8 kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu trovigxis ilia loko en la cxielo. 9 Kaj jxetigxis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; gxi jxetigxis sur la teron, kaj gxiaj angxeloj jxetigxis kun gxi.

Revelation 20:1-3

1 Kaj mi vidis angxelon malsuprenirantan el la cxielo, havantan la sxlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. 2 Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj, 3 kaj jxetis lin en la abismon kaj fermis gxin kaj sigelis gxin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, gxis finigxos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.

Matthew 12:31-32

31 Tial mi diras al vi:CXia peko kaj cxia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraux la Spirito ne estos pardonita. 32 Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraux la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en cxi tiu mondo, nek en la venonta.

Mark 3:28-30

28 Vere mi diras al vi:CXiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos; 29 sed iu, kiu blasfemos kontraux la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko; 30 cxar oni diris:Li havas malpuran spiriton.

Luke 12:10

10 Kaj por cxiu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu blasfemas kontraux la Sankta Spirito, ne estos pardono.

Hebrews 6:4-8

4 CXar cxe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la cxielan donon kaj farigxis partoprenantoj en la Sankta Spirito, 5 kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo, 6 kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraux al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro. 7 CXar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur gxin ofte venantan, kaj produktas kreskajxojn, tauxgajn por tiuj, pro kiuj gxi ankaux estas kultivata, ricevas benon de Dio; 8 sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado.

Hebrews 10:26-31

26 CXar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj, 27 sed ia timoplena atendo de jugxo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontrauxulojn. 28 Tiu, kiu malsxatis la legxon de Moseo, sen kompato mortas cxe du aux tri atestantoj; 29 kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco? 30 CXar ni konas Tiun, kiu diris:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos. Kaj ankaux:La Eternulo jugxos Sian popolon. 31 Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio.

1 John 5:16

16 Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu.

Matthew 25:46

46 Kaj cxi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.

Mark 12:40

40 kaj kiuj formangxas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe pregxas; ili ricevos pli severan kondamnon.

2 Thessalonians 1:9

9 kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,

Jude 1:7

7 Kiel ankaux Sodom kaj Gomora kaj la cxirkauxaj urboj tiel same, kiel cxi tiuj, malcxastigxinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro.

Jude 1:13

13 sovagxaj marondoj, elsxauxmantaj siajn hontindajxojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.

Mark 3:22

22 Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris:Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.

Matthew 12:46-50

46 Dum li ankoraux parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li. 47 Kaj iu diris al li:Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi. 48 Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li:Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj? 49 Kaj etendinte la manon al siaj discxiploj, li diris:Jen mia patrino kaj miaj fratoj! 50 CXar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

Luke 8:19-21

19 Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso. 20 Kaj oni sciigis lin:Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi. 21 Sed respondante, li diris al ili:Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio, kaj gxin plenumas.

Deuteronomy 33:9

9 Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: CXar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;

Mark 3:21

21 Kaj liaj amikoj, auxdinte tion, eliris, por kapti lin, cxar ili diris:Li frenezas.

Luke 2:49

49 Kaj li diris al ili:Kial vi sercxis min? cxu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?

John 2:4

4 Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis.

John 7:3-5

3 Liaj fratoj do diris al li:Transiru de cxi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj discxiploj ankaux vidu viajn farojn, kiujn vi faras. 4 CXar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo. 5 CXar liaj fratoj mem ne kredis al li.

2 Corinthians 5:16

16 Tial ni de nun konas neniun lauxkarne; ecx kvankam ni konis Kriston lauxkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas.

Psalms 22:22

22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

Song of Songs 4:9-10

9 Vi kortusxis min, mia fratino, mia fiancxino; Vi kortusxis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu cxeno de sur via kolo. 10 Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fiancxino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumajxoj estas pli bona, ol cxiaj aromajxoj!

Song of Songs 5:1-2

1 Mi venis en mian gxardenon, mia fratino, mia fiancxino; Mi desxiris mian mirhon kaj miajn aromajxojn; Mi mangxis mian mielcxelaron, kiel ankaux mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaux mian lakton. Mangxu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriigxu, ho miaj amikoj. 2 Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la vocxo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; CXar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto.

Matthew 25:40-45

40 Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. 41 Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre:For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj angxeloj; 42 cxar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; 43 mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. 44 Tiam ili ankaux respondos, dirante:Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aux soifanta, aux fremda, aux nuda, aux malsana, aux en malliberejo, kaj ne servis al vi? 45 Tiam li respondos al ili, dirante:Vere mi diras al vi:Kiom vi ne faris al unu el cxi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi.

Matthew 28:10

10 Tiam Jesuo diris al ili:Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.

Luke 11:27-28

27 Kaj dum li cxi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian vocxon, kaj diris al li:Felicxaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi sucxis. 28 Sed li diris:Sed pli gxuste, felicxaj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio kaj observas gxin.

John 20:17

17 Jesuo diris al sxi:Ne tusxu min; cxar mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili:Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.

Romans 8:29

29 CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;

Hebrews 2:11-12

11 CXar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas cxiuj el unu; pro tiu kauxzo li ne hontas nomi ilin fratoj, 12 dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

Matthew 7:21

21 Ne cxiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.

John 7:17

17 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, cxu gxi estas de Dio, aux cxu mi parolas nur el mi mem.

James 1:25

25 Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan legxon, la legxon de libereco, kaj tiel restas, ne estante auxskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.

1 John 2:17

17 Kaj forpasas la mondo kaj gxia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.

1 John 3:22-23

22 kaj cxion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, cxar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio placxas antaux Li. 23 Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.