1 Kings 12:16-20

Esperanto(i) 16 Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj. 17 Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regxis Rehxabeam. 18 Kaj la regxo Rehxabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed cxiuj Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon. 19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago. 20 Kiam cxiuj Izraelidoj auxdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin regxo super cxiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.