Mark 3:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.

1 Kings 13:4

4 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris:Kaptu lin! Sed rigidigxis lia mano, kiun li etendis kontraux lin, kaj li ne povis retiri gxin al si.

Matthew 12:9-14

9 Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon; 10 kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante:CXu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi. 11 Kaj li diris al ili:Kiu el vi, havanta unu sxafon, se gxi falos en fosajxon en sabato, ne ekprenos kaj levos gxin? 12 Kiom do viro superas sxafon! Tial estas permesate bonfari en sabato. 13 Tiam li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj cxi tiu etendis gxin, kaj gxi tute resanigxis kiel la alia. 14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

Mark 1:21

21 Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis.

Luke 6:6-11

6 Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta. 7 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, cxu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi. 8 Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan:Levigxu, kaj starigxu en la mezo. Kaj li levigxis kaj starigxis. 9 Kaj Jesuo diris al ili:Mi vin demandas:cxu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? Savi vivon, al gxin pereigi? 10 Kaj cxirkauxrigardinte cxiujn, li diris al li:Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resanigxis. 11 Sed ili plenigxis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.

John 5:3

3 En tiuj kusxis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.